dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>>
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语学习讨论区胡国柱老师帖子专区 Afiŝejo por Guozhu → 藏头贺汤金 Akrostika rimgratulo

您是本帖的第 4237 个阅读者
树形 打印
标题:
藏头贺汤金 Akrostika rimgratulo
Guozhu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:3852
积分:25928
门派:绿色
注册:2006年7月8日
楼主
 用支付宝给Guozhu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给Guozhu

发贴心情
藏头贺汤金 Akrostika rimgratulo


图片点击可在新窗口打开查看此主题相关图片如下:
图片点击可在新窗口打开查看
Akrostika Soneto
— rimgratule al Humphrey Tonkin

01.en la fama nomlisto
UEA centjarigxis en 2008. Supozeble, en la pasinta jarcento funkciis dekoj da prezidantoj de UEA. Pro la limigo de spacbaro kaj informomanko, ni, izolite senscia, ne povis trovi la tutan nomaron de la prezidantoj , koni iliajn meritojn kaj admire saluti pro ?io kion ili faris por nia Esperanto-movado. Ni scias nur nemultajn, kiujn ni vidis, auxdis aux legis. Nature tiuj el estraro de UEA, kiuj venis al Cxinio dum la du Pekinaj UK (1986, 2004), pli profunde impresis nin. Inter ili ja trovigxis Humphrey Tonkin.
La nomo de Tonkin trovigxas en la nomlisto de la “Cent Plej Famaj Esperantistoj” farita de LF-koop. okaze de la nova jarmilo sub enketo. Kaj la unufraza konigo pri Tonkin estas:“La plej grava UEA-gvidanto post Ivo Lapenna.”(
noto1)

国柱:
藏头商籁贺古稀
—— 赠汤金·来自中国的生日祝福

01.在名人名单里
公元2008年时,国际世协UEA有一百岁了。可想而知,在此百年之中,国际世协的主席当有好几十位了吧。由于时空和资讯的限制,我们孤陋寡闻,不能找到他们的全部名单,了解他们的业绩,为了他们为世界语运动所做的一切,向他们致敬。我们能够知道的,只有见过、听说过、读到过的那几位。很自然的,在两次北京UK大会时来过中国的UEA领导人,会给我们留下更为深刻的印象。这其中,就有汤金。
汤金的名字,出现在(百年间)“一百位最有名的世界语者”名单里,那是在千年世纪之交的时候,由Literatura Foiro在调查的基础上做出来的。对汤金的一句话简介就是: La plej grava UEA-gvidanto post Ivo Lapenna. [注1]


Guozhu
Kia laboro, tia valoro
ip地址已设置保密
2009/12/2 1:23:36
Guozhu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:3852
积分:25928
门派:绿色
注册:2006年7月8日
2
 用支付宝给Guozhu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给Guozhu

发贴心情

02.ekkoni la nomon Tonkin
Laux mia auxdaca konjekto, Tonkin neniel povis imagi aux scii, kiam kaj kiel mi ekkonis lian nomon. Tio okazis en 1972. Jes, kiel cxinoj nomis, en la “Katastrofa jardeko” de la Granda Proleta Kultura Revolucio (GPKR, 1966-1976), en la severa tempo silentiga kaj mutiga por la cxina publiko! Interrompigxis cxiaj interkomunikoj kun esperantistaj s-anoj, cxu enlandaj aux eksterlandaj. Tiam Armand Su(1936-1990), la cxina Esp-a poeto, jam estis enkarcerigita kondamnite je 15 jaroj da malliberigo. Mi kaj miaj esperantistaj geamikoj ankaux suferis persekutadon pro nia agado por Esperanto. Sed mia brava amiko Jaricx(1937-1999) tiam ankoraux dauxrigas sian korespondadon kun fremdaj esp-istoj. Post multfoja ne-lauxlegxa trasercxado de logxejo, li ankoraux konservis (mirakle!) duonon de UEA-jarlibro (la alia duono, la adresaro de delegitoj, jam estis elsxirita kaj konfiskita de la cxina doganejo) kaj unu numeron de <Esperanto>, organo de UEA. Tiujare la 57-a UK okazis en usona urbo Portland, kaj sur la kovrilo de la revuo estis fotoj de la gastiganta lando. Ni okazigis sekrete la Zamenhof-festan kunsidon en la hejmo de Jaricx, malantaux la fenestroj firme sxirmitaj de kurtenoj. Kun rondigitaj okuloj ni soife rigardis tiujn rarajn esperantajxojn. De tio ni akiris gutojn da informoj pri la internacia Esperanto-movado, kaj ankaux la nomon de Tonkin. Post kiam mi komencis memlerni Esperanton en 1956, tio estis la unua fojo kiam mi propraokule vidis la organon <Esperanto> kaj la jarlibron de UEA. Tial mi havis neforgeseblan profundan impreson. Ke la nomo de Tonkin vekis nian atenton, tion kauxzis unue la agxo (sam-generacia), due la jaro 1956 (de nia esperantistigxo), trie lia nacieco angla/usona.

02.初识汤金姓名
我大胆地猜想,汤金无论如何也想不到我是在什么情况下首次知道他的名字的。那是在公元1972年。是的,是在中国人称之为十年浩劫的文革时期。是在千里冰封和万马齐喑,国内外的世界语联系都中断了的情况下。当时中国的世界语诗人苏阿芒(1936-1990)已经被判刑15年入狱,我和我的世界语朋友们,为了我们的世界语学习和爱好,都受到了审查和批判。感谢我的朋友,大无畏的Jaricx(1937-1999),还在坚持与国外的世界语者通信。经过了多次抄家,他居然还奇迹般地拥有半本UEA的年鉴Jarlibro(后一半在邮检中被撕掉),有一期UEA的会刊<esperanto>。那一年第57届UK在美国的Portland召开,会刊的封面发表了东道国城市的照片。我们在Jaricx家,遮掩的窗帘后面,秘密举行柴诞节纪念会,瞪大了眼睛看这些珍贵的世界语书刊,从这里知道了国际世运的点滴消息,也知道了汤金的名字。这是我(自1956年)学习世界语以来,第一次亲眼见到UEA的会刊,第一次亲眼见到UEA的年鉴,所以印象深刻难忘。当时汤金有几点引起我们注意,一是年龄,与我们平辈;二是语龄,我们都是在1956年成为世界语者,更是纯属巧合;三是国别,他是英美人,英美世界语者。


Guozhu
Kia laboro, tia valoro
ip地址已设置保密
2009/12/2 1:26:55
Guozhu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:3852
积分:25928
门派:绿色
注册:2006年7月8日
3
 用支付宝给Guozhu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给Guozhu

发贴心情

03. cxu nur hazarda
Sed pli ekster cxies atendo estis la sekvaj eventoj. Ni okazigis Uhanan Kolokvon somere de 1978 (samdate kun la 63-a UK, mallongige ankaux UK) en la hejmo de Jaricx. de nia kolokvo poste aperis sur la kovrilo de la februara numero 1979 de <Esperanto> , ecx kun okulfrapa gxojkria slogano: "Cxinoj (re)venas!".(noto2) Samjare ni fondis en 1979-05-01 Hubei-an Esperanto-Asocion,kiu estis la unua provinc-nivela Esp-a asocio en la centjara historio de cxina Esperanta movado (1909-) kaj finis la eraon kiam ekzistis nur unika CxEL en cxina cxefurbo Pekino. Komencigxis nova erao kiam fondigxis pli ol cent Esp-asocioj diversnivelaj tra la tuta Cxinio. Vigle antauxenmarsxas cxina Esperanto-movado kaj Cxinio unuafoje gastigis la 71-an UK en 1986. Mi rimarkas ke cxiuj tiuj gravaj eventoj okazis en la mandato de Tonkin kiel prezidanto de UEA. Cxu nur hazarda koincido?

03.仅仅是巧合吗
后来发生的一些事情,更是人所难以预料。我们于1978年夏天在Jaricx家开会(Uhana Kolokvo)的照片,被发表在1979年二月号UEA会刊的封面上,还被配上了“中国人回来了!”的欢呼标题。我们于1979年5月1日成立的湖北省世界语协会,是百年中国世运(1909-)中的第一家省级世界语协会。以此为开端,中国结束了1951年以来只在首都有一个全协的历史,在全国先后建立了一百多个不同级别的世界语协会。中国世运的迅猛发展,使得中国第一次,于1986年迎来了第71届UK在中国召开。这几件事情,都在汤金主席任期内。难道仅仅只是巧合吗?


Guozhu
Kia laboro, tia valoro
ip地址已设置保密
2009/12/2 1:27:55
Guozhu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:3852
积分:25928
门派:绿色
注册:2006年7月8日
4
 用支付宝给Guozhu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给Guozhu

发贴心情

04. kelksekunda interparolo
Fakte la tempo kiam cxinoj sopiris gastigon de UK en Cxinio, ja estis suficxe frua; cxar la plej frua iniciativo tiutema aperis jam en 1908-08-29 (noto3). Dum longaj jardekoj mankis al la cxinaj esp-istoj sxanco praktiki Esp-an konversacion. Vivante longtempe en izoliteco, cxinaj esp-istoj havis apartan admiron al tiuj s-anoj, kiuj parolas Esp-on tiel flue kiel en sia gepatra lingvo. En 1986 mi havis la felicxon unuafoje partopreni en la pekina UK. Mi tre volas auxskulti kiel paroli Esp-on diverslandaj esp-istoj. Tial mi elektis programeron "Laborkunsido de estraro de UEA". Tio certe ne estis tiel amuza. Sed mi rigardis gxin tre rara sxanco kiam mi povas auxskulti Esp-an konversacion de plej elitaj s-anoj en nia movado.
Tiu labor-kunsido okazis atm en 1986-07-28, en la Hodler-cxambro en 71-a UK. Mi anticipe atendis ekster la pordo de la kunvenejo, kun iom da maltrankvilo (cxar mi ne scias cxu la estraro permesus min apude auxskulti). Tiam alvenis Tonkin, mi tuj rekonis lin kaj renkonte demandis al li cxu mi rajtus cxeesti kiel nura auxskultanto? Siatempe mi kunportis cxe mi mankopiajxon de la pli-ol-600-pagxe dika <Esperanta Antologio>. Mi montris al Tonkin mian mankopiajxon. Li foliumis tion kaj respondis senhezite, ke tiu laborkunsido de la estraro de UEA estas publika kaj malferma al cxiu kiu volontus auxskulti. Tio estas gxis nun unika interparolo inter mi kaj Tonkin je sekundoj. Laux diro de cxinoj, tio okazas laux antauxdestino de foja renkontigxo. Poste mi trovis ke tiun fojon en la kunvenejo trovigxis nur du cxinoj: Dai Song'en kiel oficiala cxeestanto kaj Guozhu kiel auxskultanto.

04.几秒钟交谈
中国人盼望UK的时间,实在是相当久远,早在1908年8月29日就已经有了在中国举办UK的倡议(注2)。由于长期与外界隔绝,中国世界语者缺少讲世界语口语的环境,对于那些讲世界语有如母语般流利的人,格外佩服。1986年我第一次有幸参加北京UK,非常想听各国世界语者的口语。于是从节目单里挑了一个“UEA主席团工作会议”。这当然不是大众娱乐节目,但我认为在这里可以听到国际世界语运动中顶级高手的口语,是一次极其难得的机会。
这次会议的时间是在1986年7月28日的上午,地点是在Hodler-cxambro en 71-a UK。我提前等候在会议厅门口,有点不安(不知道这样的工作会议是否允许一般人旁听)。正好汤金来到,我认出了他,赶紧走了过去,问我可不可以旁听会议?当时我随身带有一本厚达六百多页《Esperanta Antologio》的手抄本,也给他看了。汤金告诉我说,UEA主席团工作会议是一次公开的会议,允许旁听。这就是我与汤金迄今为止唯一的几秒钟交谈。用中国人的话来说,是一面之缘。后来我发现,这个会场里只有两个中国人:一位是正式代表戴颂恩,另一个中国人就是旁听者国柱。


Guozhu
Kia laboro, tia valoro
ip地址已设置保密
2009/12/2 1:29:03
Guozhu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:3852
积分:25928
门派:绿色
注册:2006年7月8日
5
 用支付宝给Guozhu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给Guozhu

发贴心情

05. impresiva auxdgxuo
La dua fojo kiam mi auxskultis publikan paroladon far Tonkin estis en 2004. Cxijare UK refoje venis al Cxinio(Pekino) kun kongresa temo: Lingva egaleco en internaciaj rilatoj. Sidante en la kongresejo de la 89-a UK mi kaj amikoj absorbite auxskultis. Ni estis atentokaptitaj precipe de tiuj pecoj rilate al Cxinio, kiuj profunde impresis nin, ekz-e:             
    Cxi tie en Cxinio, oni investas grandegajn sumojn je la lernado de la angla, kun nur parte sukcesaj rezultoj — kaj nur por atingi la saman nivelon kiun la denaskaj parolantoj de la angla lingvo atingas kiel etaj infanoj. Kaj ju pli da cxinoj lernas la anglan lingvon, des pli da avantagxoj havas la denaskaj parolantoj de la angla kaj la anglalingvaj landoj.
Tiu sistemo, laux kiu la homoj el unu nacio estas devigataj uzi la lingvon de alia nacio por komunikigxi internacie, estas malegaleca. Gxi estas diskriminacia. (noto4)
Klarvido, sagxo kaj justamo de la parolanto estas komuna kun tiuj de multaj prudentaj kleruloj en Cxinio, tamen kun pli da konvinkeco, cxar la parolanto mem gxuste estas unu el la denaskaj parolantoj de la angla lingvo.
Parolado de Tokin, ecx tiel mallonga kiel tiu en la inauxguro de Esperanto-Bosko (noto5), je nur centoj da vortoj, ankaux estas plena de bela sento, beletra stilo kaj poezia etoso. Kaj lia sprita gvidparolado en auxkcio de Esperantajxoj jam delonge efikis kiel fama marko en Esperantista rondo.
Dank' al la progreso de sciencoj kaj teknikoj, nun ni jam povas libere auxskulti paroladojn de Tonkin per komputilo en interreto. Cxijare mi jam plurfoje auxskultis la festparolon en la 93-a UK (noto6) kaj (kun danko) tiun pri <la arto prelegi>. Ja vera auxd-gxuo!

05.听觉享受
再次听汤金的演讲,已经是2004年。这一年UK再次来到中国(北京)。第89届UK的大会议题是“国际关系中的语言平等”。我和友人坐在会场中听有关这个题目的发言,对汤金的演讲中有关中国的段落,印象犹为深刻。汤金说道:
  “Cxi tie en Cxinio, oni investas grandegajn sumojn je la lernado de la angla, kun nur parte sukcesaj rezultoj — kaj nur por atingi la saman nivelon kiun la denaskaj parolantoj de la angla lingvo atingas kiel etaj infanoj. Kaj ju pli da cxinoj lernas la anglan lingvon, des pli da avantagxoj havas la denaskaj parolantoj de la angla kaj la anglalingvaj landoj.这里,在中国,人们为学英语作了大量的投资,只不过取得了部分的成功——达到的语言水平,与生下来就讲英语的小孩子差不多。学英语的中国人愈多,生来就讲英语的人群所占的强势也就愈多。Tiu sistemo, laux kiu la homoj el unu nacio estas devigataj uzi la lingvon de alia nacio por komunikigxi internacie, estas malegaleca. Gxi estas diskriminacia.按照这种体系,一个国家的人被迫使用另外一个国家的语言来作国际交流,是不平等的。这是一种歧视。”
发言的睿智和正义感, 与中国许多有识之士的观点不谋而合,而由具有生来就讲英语的身份的演讲人口中讲出,更有份量。
汤金的演讲,即使短如《在世界语林纪念碑揭幕仪式上的讲话》,五百来字,也充满了情感,文采,诗意。在拍卖中的主持,成为世界语界的品牌。
受科学技术进步的恩惠,现在我们用电脑可以随时随地在网上听汤金的演讲。今年我就反复听过汤金7月20日在第93届UK上的演讲(注6),还听他介绍“讲学的艺术”。真真是听觉的享受!


Guozhu
Kia laboro, tia valoro
ip地址已设置保密
2009/12/2 1:30:18
Guozhu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:3852
积分:25928
门派:绿色
注册:2006年7月8日
6
 用支付宝给Guozhu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给Guozhu

发贴心情

06. varia sin-prezento
Tonkin estas tia homo kun vasta agadkampo, multaj fruktoj kaj plena de energio. Observi homon de tia speco estas ege malfacile, ecx liaj familianoj ne sukcesis vidi lian plenan figuron; cxar observo al homo tre similas observon al monto, reliefa, multfaca, sxangxigxema. Malsamaj observantoj en malsamaj pozicioj, de malsamaj anguloj vidos malsamajn bildojn kaj akiris nesamajn impresojn. Cxina fama poeto Su Shi (1036-1101) iam versis pri tio, ke
Flank-vidate la mont' serpentas,
fronte — kruta montpinto tentas.
Proksime, fore, alte, base:
varie la mont' sin prezentas.
Skribita sur Tempomuro
Tamen, ecx sen proksima kontakto, oni ankaux havas sian impreson kiel tiun pri famaj steluloj.

06.一个“多”字
汤金是那种活动领域广泛、精力充沛、成果众多的人。对于这类人的观察,十分不易。即使是其家人,也难窥其全貌。因为观察人一如观察山,立体的,多面的,不同的观察者从不同的位置、不同的角度,会得到不同的画面和印象。中国著名诗人苏轼有诗曰:“横看成岭侧成峰,远近高低各不同。”但即使没有近距离的接触,人们也会有自己的印象,比如对明星。


Guozhu
Kia laboro, tia valoro
ip地址已设置保密
2009/12/2 1:32:10
Guozhu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:3852
积分:25928
门派:绿色
注册:2006年7月8日
7
 用支付宝给Guozhu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给Guozhu

发贴心情

07. multe!
Mia impreso pri Tonkin konvergxas en unu vorto: Multe!
Multefaca, multe travivi, multe pensi, multe paroladi, multe prelegi, multe agi, multe fruktdoni, multe funkcii, multe servi, multe kontribui, multmerita, multe da amikoj, multe da titoloj...... vere senkompara por ordinaraj homoj.

Mi provis listigi tion laux Loke- Fake- Persone- Laste aperis, sed apenaux sukcesis, cxar la materialoj inundas kaj la paperoj ne suficxas! Ekz-e
* Loke
Truro, Hartford, Novjorkio, Pensilvanio, Yale, Oksforda, Yale, Potsdam, Poznano, kaj prelegi en multaj landoj......
* Fake
Humanistiko, interlingvistiko, angla literaturo ,angla kaj kompara literaturo ,
Esperantologio, specialisto pri la renesanca periodo (ankaux Sxekspiro)......
* Persone
TEJO-prezidanto (1969-1971), Honora Prezidanto de TEJO , estrarano de UEA, vicprezidanto de UEA (1980-1986, 2001-2004), prezidanto de UEA (1974-1980, 1986-1989) , membro de la Honora Patrona Komitato (2007-2010);
estrarano de la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri la Monda Lingvo-Problemo (CED), redaktas la interlingvistan parton de la bibliografio de MLA, prestigxa faka bibliografio pri lingvistiko kaj literaturscienco. Li kunredaktas la revuon Language Problems & Language Planning (Lingvaj problemoj kaj lingva planado). Li verkis, redaktis kaj tradukis elstarajn esperantologiajn verkojn. Li grave kontribuis al la nuntempe aktuala statuto de UEA el 1980.(noto7);
kaj laux Carlo Minnaja: Tonkin estas universitata profesoro, ecx rektoro, akademiano, denaska parolanto de la lingvo plej firmigxinta en la mondo, literaturisto, oratoro, docento, preleganto, vojagxanto, organizanto: li do estas escepte bona gvidanto por nin konduki lernocele tra la meandroj de nia esperantista vivo. Recenzo entute ne necesus: por vino bona, sxildo ne bezona. (noto8)
Laste aperis
Kiel esp-ista erudito Tonkin esp-igis dramojn de Shakespeare(1564-1616). Li publikigis en 2003 La vivo de Henriko Kvina'n kaj en 2006 La vintra fabelo'n. Laux Ed Borsboom, “Per tio li faris interesan pasxon antauxen, kreante trian kategorion de Shakespeare-tradukantoj en nia verda respubliko.” (noto9) Esp-igo de dramoj de Shakespeare komencigxis ekde 1894 per Hamleto tradukita de Zamenhof (tio ankaux estas la unika frukto en la 19-a jc.). Sekvis 20 dramoj en la 20-a jc. kaj tiuj du tradukoj far Tonkin estas la plej novaj fruktoj tiuflanke en 21-a jc.
En 2006 UEA eldonis alian primovadan libron de Tonkin: Lingvo kaj popolo.


Guozhu
Kia laboro, tia valoro
ip地址已设置保密
2009/12/2 1:34:17
Guozhu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:3852
积分:25928
门派:绿色
注册:2006年7月8日
8
 用支付宝给Guozhu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给Guozhu

发贴心情
07.一个“多”字
我对汤金的印象,突出为一个“多”字。多面,多历,多思,多演说,多讲学,多干,多成果,多任,多服务,多贡献,多功劳,多友人,多头衔。非常人可及也。
我试图从“地点-专业-个人-新书”几个方面来归纳汤金,但几乎无法做到,国为我发现每个方面的内容都太丰富,篇幅不胜。
* Loke 地点有
Truro, Hartford, Novjorkio, Pensilvanio, Yale, Oksforda, Yale, Potsdam, Poznano,以及在许多国家的讲学......
* Fake专业有
Humanistiko人文学, interlingvistiko 语际语言学, angla literaturo 英语文学,angla kaj kompara literaturo 英语和比较文学,
Esperantologio 世界语学, specialisto pri la renesanca periodo (ankaux Sxekspiro)文艺复兴时期(及莎士比亚)专家......
* Persone个人
世界语国际青年组织主席 (1969-1971), 世界语国际青年组织名誉主席 , 国际世协主席团成员, 国际世协副主席 (1980-1986, 2001-2004), 国际世协主席(1974-1980,1986-1989) ,荣誉监护委员会委员(2007-2010);
世界语言问题文献及研究中心(CED)主席团成员, MLA文献语际语言学部分责任编辑, 知名的语言学及文学专业文献专家。语言问题及计划语言专刊Language Problems & Language Planning (Lingvaj problemoj kaj lingva planado)的合作者。多项世界语学论文的作者、编者和译者。对国际世协1980年章程具有重要的贡献。(注noto7);
据Carlo Minnaja: 汤金是大学教授,甚至于当过大学校长,院士,世界最强势语言与生俱来的使用者,文学家,演说家,讲师,讲学者,旅行家,组织家:此外,他当然还是我们在世界语者生活曲折道路上以学习为目标的良好引路人。 无需推介: 好酒无需招徕。 (noto注8)
* Laste aperis新书
Kiel esp-ista erudito Tonkin esp-igis dramojn de Shakespeare(1564-1616). Li publikigis en 2003 La vivo de Henriko Kvina'n kaj en 2006 La vintra fabelo'n. Laux Ed Borsboom, “Per tio li faris interesan pasxon antauxen, kreante trian kategorion de Shakespeare-tradukantoj en nia verda respubliko.” (noto注9) Esp-igo de dramoj de Shakespeare komencigxis ekde 1894 per Hamleto tradukita de Zamenhof (tio ankaux estas la unika frukto en la 19-a jc.). Sekvis 20 dramoj en la 20-a jc. kaj tiuj du tradukoj far Tonkin estas la plej novaj fruktoj tiuflanke en 21-a jc.
En 2006 UEA eldonis alian primovadan libron de Tonkin: Lingvo kaj popolo.
作为学者和世界语者他翻译了莎士比亚的剧本。莎士比亚剧本的世译始于1894年柴门霍夫译《哈姆雷特》(这也是十九世纪唯一的记录),二十世纪共世译出二十个剧本。进入二十一世纪之后,汤金于2003年翻译了《亨利五世》,2006年翻译了《冬天童话》,是莎剧世译的最新成果。[
注9:见LG136 33]

Guozhu
Kia laboro, tia valoro
ip地址已设置保密
2009/12/2 1:35:42
Guozhu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:3852
积分:25928
门派:绿色
注册:2006年7月8日
9
 用支付宝给Guozhu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给Guozhu

发贴心情

08.instrua kaj profitdona
Cxar mi ne povas havi kaj legi la plenan verkaron de Tonkin, tial cxio lia kiun mi povis trovi kaj legi, estas por mi tre kara. Mi trovis komunan trajton en verkoj kaj paroloj de Tonkin, ke ili ofte enhavas iom da ricxigita esenco, pensiga, remacxinda, memorinda kiel sentenco instrua kaj profitdona. Ekz-e
pri bona kongreso
Esperanto ne povas esti sen movado, alie nur la auxtoro mem aux malmultaj homoj komprenas tiun novan lingvon. Same, movado ne povas esti sen kunvenoj. Post mia esperantistio, komence estis nenia Esperanto-kunveno cxe mi; poste, kun tempopaso, ekaperis kunvenoj en nia cxina Esperanto-movado, ili farigxis de malgrandaj gxis grandaj, de malmultaj gxis multaj, kaj mi mem ankaux de cxeesti gxis okazigi. Sed, kia estas bona Esperanto-kunveno? Tonkin trafe respondis, ke
Bona kongreso estas tiu, kiu klerigas, paroligas, entuziasmigas. (noto10)
Kiel movadano mi tre sxatas tiun koncizan respondon.

08.
受益于汤金 instrua kaj profitdona
由于条件的限制,我不能够讲到汤金的全部作品。但就从我接触到的极其有限的资料,我发现:汤金的文章和演讲有一个共同的特点,就是其中总有一些浓缩的精华,发人深省,令人回味,值得记忆的语录。警句格言,提出口号。使我受益。

世界语不能没有运动,否则就只有作者自己或者少数人懂得。搞运动不可能没有会议。回忆我们入世以来,参加的会议从无到有,从小到大,从少到多;从与会到办会。可曾想过:什么样的会议才是好会?只有资深的过来人才能回答。
Bona kongreso estas tiu, kiu klerigas, paroligas, entuziasmigas.汤金谈办会三原则:增加知识,增强口语,鼓舞斗志。 (noto10)
作为世运参与者,我喜欢他的这个回答。

pri laborplano de asocio Tonkin tiel diris, ke
Ni ne rajtas gxui la lukson de senplana laboro, kaj mi estas konvinkita ke la strategio de 1989 formas bonan bazon por estonta agado.(noto11)
Kiel prezidanto de Esperanto-asocio mi tre sxatas tiun averton.
在谈到协会工作计划时,汤金说
我们无权享受没有计划的工作,而且我相信,1989年制订的战略可以作为未来行动的基础。[注11]
作为协会会长,我喜欢汤金的这个提醒。

por analizi situacion Tonkin konigis al ni la metodon
FMEM (fortoj, malfortoj, ebloj, minacoj ; angle: SWOT = Strengths, Weaknesses, Opportunities, Threats).
Kiel ingxeniero mi tre sxatas tiun sciencan metodon.
汤金向我们介绍了分析形势的文法:
FMEM (fortoj, malfortoj, ebloj, minacoj ; angle: SWOT = Strengths, Weaknesses, Opportunities, Threats).
作为工程师,我喜欢这样的科学方法。

Mi tre amas Esperantan poezion. La unuaj Esperantaj poemoj, kiujn mi legis, estis versitaj de Zamenhof. Mi tre sxatas kaj kolektis, ecx cxinigis kelkajn el ili. Sed dum jardekoj mi ne povis scii la naskigxjaron de la fama himno <La Espero>. Mi skribis leterojn al multaj amikoj peti helpon. Sed neniu el cxinaj esperantistoj povis doni al mi la solvon. Poste, mia intima amiko Harada Hideki el Japanio donacis al mi fotokopiajxon de prelego farita de Tonkin en IKU en la 87-a UK, 2002. Kun gxojo mi legis en p.47 jenan alineon ke
La kvina poemo, la plej fama el cxiuj, La espero, estis publikigita en la tielnomata Posxa Lernolibro por ruslingvanoj, kiu aperis en 1890.
Gxi estis poste represita, kune kun la jam aperintaj Mia penso, Ho, mia kor', Al la 'Esperantisto' kaj Al la fratoj, en La liro de esperantisto, kiun Antoni Grabowski eldonis en 1893. Cxiuj tiuj poemoj ankaux aperis en la Fundamenta Krestomatio de 1903. (noto12)
Ho, dankon al Harada! Dankon al Tonkin!

我爱好世界语诗歌,我所读到的第一批诗歌,都是柴门霍夫的作品。我喜欢,并且收集,乃至汉译过一些柴门霍夫的诗歌。可是几十年来不知道《希望歌》发表的年份。我写过许多求助信件。没有一个中国世界语者能够告诉我答案。后来读汤金的演讲,才得以解决。
经过是:我的日本好友原田英树赠送给我一个汤金2002年在UK讲学稿的复印件。我高兴地从第47页上得知“希望歌”最早发表于1890年。啊!谢谢原田!谢谢汤金!


Guozhu
Kia laboro, tia valoro
ip地址已设置保密
2009/12/2 1:37:15
Guozhu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:3852
积分:25928
门派:绿色
注册:2006年7月8日
10
 用支付宝给Guozhu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给Guozhu

发贴心情

09. rimgratulo
Tempo multefara, vivo indas kara. Tempo flugas cxiam rapide cxe homo merita. Jen baldaux venos la dato de 70-jarigxa jubileo de Tonkin. Amikoj planas eldoni por Tonkin festlibron. Kvankam mi havis kun Tonkin nur kelksekundan interparolon, tamen mi ankaux volas esprimi sinceran estimon el Cxinio.
La naskigxtago de Tonkin estis 1939-12-02. Laux cxina moro ke viroj havu jubileon en la -nauxa jaragxo (69-jara). Sekve 2008-12-02 estas la jubilea tago cxinstile por Tonkin. Guozhu humile dedicxas akrostikan soneton kiel rimgratulon. Laux difino de PIV, akrostiko estas poemo en kiu la unua litero de cxiu verso formas vorton, nomon. Jes, ni povas trovi la jubileulan nomon Humphrey Tonkin (en malhele verdaj literoj). En cxina poezio estas abunde da pretaj poemoj por 70-jarigxa jubileo, sed tiu versita por difinita adresato en speciala formo havas apartan epiteton "ne- transmovebla" por alia persono. Do akceptu koran gratulon el cxina Esperantujo!

09.藏头贺诗

有为方觉人生短。充实的人生时间过得总是飞快。汤金眼看就到七十大寿了。
他的朋友们要为他编纪念文集。国柱自忖还不能够算是汤金之友,因为与他只有过一面之缘。但我愿意表达来自中国的敬意。
汤金的生日是1939-12-02。按中国人“男做九”的习俗,2008-12-02是他的七十大寿。国柱谨赠藏头商籁诗歌一首为贺。若将每个诗行的第一个字母连读,可得到他的名字 Humphrey Tonkin。中国诗歌中现成和通用的生日贺诗很多,但这种用特别形式、为选定对像而写的,谓之“搬不动”,不可用于他人。算是来自中国世界语界的祝贺。

Akrostika Soneto
--- Rimgratule al Humphrey Tonkin

Humphrey Tonkin, vivo fruktdona,
universitat-prezidanto,
merita, elita, usona,
plurfoja UEA-gvidanto.

Humanistiko, fak-esploro,
renesanca literaturo,
erudicia profesoro.
Yale vidigxis via spuro.

TEJO-kongreso en Britio.
okaze de agx' jubilea,
ni gratulas vin el Cxinio
kun bondeziro samidea:

infinite verdajn sukcesojn,
novajn rekordojn kaj progresojn!

(Guozhu. 2008-12-02)
国柱2008年12月2日


Guozhu
Kia laboro, tia valoro
ip地址已设置保密
2009/12/2 1:38:53

 11   10   1/2页      1   2   尾页 
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.07813 秒, 4 次数据查询