此主题相关图片如下:
Guozhu:
REKORDO MEJLOSXTONA de POETINO USONA
--- Antauxparolo al <Cindy Mckee Cxineskas>
La nova libro (eLibro) <Cindy Mckee Cxineskas> nun antaux vi, ne estas io ordinara, sed poemaro rara kaj kara. Cxiu el gxiaj trajtoj portas al ni progresivan gxojon.
1.Antaux cxio, gxi estas poemaro de originalaj Esperanto-poemoj.
Esperantista leganto, ecx sen kono pri cxinesko, ankaux povas trovi en gxi legad-gxuon de originalaj poemoj. Pensante, ke ne cxiu el ni kapablas versi en Esperanto poemojn kaj sukcesas pretigi ilin poemaro, mi admiras.
2.Due, gxi estas poemaro de originalaj cxineskoj.
En nia mondo, jam estas ne malmultaj poemaroj de originalaj Esperanto-poemoj. Tamen, individua poemaro el originalaj cxineskoj, ankoraux ne tiel multas. Cxar versi cxineskon laux rigoraj skemoj por havi la belojn en sono kaj formo, estas malfacila arto ecx por cxinaj auxtoroj kun fono de cxina kulturo kaj kono pri cxina poezio.
3.La auxtoro estas Esperantista, necxina, virina kaj en aktuala nomo.
El la suprediritaj kvar punktoj, se ni apartigus ilin unuopaj, estas ne malfacile kontentigi unu flankon el ili. Tamen, se ni volus trovi iun, kiu estu konforma je cxiuj kvar flankoj, ja estas tro peniga tasko.
Estas ne malmultaj Esperantistaj poetoj;
Estas ne malmultaj necxinaj poetoj;
Estas ne malmultaj poetinoj Eperantistaj kaj necxinaj;
Estas Esperantista poetino, kiu havas sian individuan poemaron de cxneskoj, laux nia kono, nomigxas Lily. Tamen sxi estas cxino, sub plumnomo.
De tia vic-post-vica selektado ni povas scii, ke homo, kiu karakterigxas konforma je cxiuj kvar flankoj suprediritaj, ne nur estas tro rara, sed fakte unika.
4.Jen estas la unua cxineska poemaro, verkita de necxina Esperantista poetino en la historio de cxinesko.
Jam antaux multaj jaroj William Auld revis pri apero de necxina poet(in)o, kies cxineskoj meritas eniri la faman poemaron <Esperanta Antologio>. [noto 1]
La motivo, kial William Auld tiel revis, miasupoze eble pro la fakto, ke versado de cxinesko (versi en necxina lingvo laux skemo de cxina fiksforma skemo) estas tro malfacila; sekve apero de necxina cxineskisto markas la nivelon de disvastigxo kaj internaciigxo de cxinesko.
5.Eksteratendita rikolto:Trovigxas en tiu cxi poemaro ankaux cxineskoj en la angla lingvo.
Auxtoro de tiu cxi poemaro, Cindy Mckee el Usono, inspirate de legado kaj versado de cxineskoj en Esperanto, kreive versis cxineskojn ankaux en la angla, tiel farigxante la iniciatinto de cxinesko en la angla lingvo. Vere gxojinde kaj gratulinde!
6.Tiu cxi cxineska poemaro (eLibro) aperas en bona tago (Zamenhof-festo) de bona jaro (Zamenhof-jaro). Duoble memorinda!
7.Tiu cxi cxineska poemaro (eLibro) aperas okaze de la Centjara Jubileo de la Cxina Esperanto-Movado(1909-2009). Cxu la pioniroj antaux jarcento povus imagi pri la naskigxo de cxinesko kaj apero de necxina cxineskistino ? Kiel bona omagxo al la jubileo!
8.Tiu cxi poemaro kreis plurajn rekordojn senprecedencajn, sed, la talenta auxtoro ankoraux estas en tre vigla vervo por pli prospera versado; tial ni havas suficxe da motivoj por kredi ke el sxia plumo (aux klavaro) aperos pli multaj brilaj poemoj!
Okaze de la apero de la nova poemaro <Cindy Mckee Cxineskas>, Guozhu humile donacas modestan cxineskon.
Al Cindy Mckee
--- laux cxinesko Niannujiao (Cxarma Kantistino)*
(2009-12-15)
En cxineska/ gxardeno/ centflore impona
ekaperas/ jen Cindy, / poetin' usona.
Impresas nin/ per talento,/ fresxo burgxona,
diligento,/ kreivo fruktdona.
Avino Bing'xin ja/ diris pri la “Bel'/ sep dekona”.
Gxuste tia/ trajtas la/ poemar' mir-sona.
Brilas la plej/ nova rekordo/ mejlosxtona.
Ni kredu gxin/ furore famkrona!
* Niannujiao (念奴娇 Cxarma Kantistino):
cxina fiksforma poemo el du strofoj el 22 versoj de 436,436,445,46/654,436,454,46 silaboj, kun rimarangxo xxa,xxa,xxa,xa/xxa,xxa,xxa,xa (x=senrima).