1958, elspezinte plejparton de mia monata salajro, mi acxetis el la Fremdlingva Librejo duplikaton de la Esperanta versio de la sondisko Liguafono. Mi mem ne havas gramofonon. Mia samlokano-amikino havas elektran gramofonon. Sed sxiahejme en la tuta cxambro trovigxas nur unu sxtopilingo. Sekve ni frontas al alternativo: aux funkciigi la elektran gramofonon sen prilumo de elektra lampo por la cxambro, aux ni funkciigi la lampon sen auxdigo de la sondisko per la elektra gramofono. Siatempe estis luna nokto. Mi ne volas atendi gxis la hela tago de venonta dimancxo kaj devigis ke sxi tuj funkciigu por mi la elektran gramofonon. Tiel, en cxambro plena de milda lunlumo, mi unuafoje auxdis la taktoplenan Esperanto-parolon el la sondisko.
1958年,我花了大半个月的工资,从外文书店买到一套国外的世界语版灵格风唱片。我自己并没有留声机。我这位同乡朋友家里有一台电唱机,可是只有一个电器插座,要放唱片就不能够用电灯,要照明就不能够放唱片。当时是一个月夜,我不愿意等到下一个星期日的白天,逼着她立马为我放唱片。这样,在充满了淡淡月光的房间里,我第一次听到了从世界语唱片里传出的抑扬顿挫的声音。
1959, mia traduko unuafoje aperis en la revuo El Popola Cxnio (EPCx, n-ro 2/1959). Ekde tiam mi havis pli oftan interkomunikigxo kun Pekino kiel kunlaboranto de la revuo.
1962, mi kunvokis amikojn kune pasigi Zamenhof-feston, ecx tute en Esperanto. Cxijare Cxinio komencis prepari por la Esperanto-elsendo.
1963, EPCx (ankaux en la n-ro 2) publikigis la kunfoton faritan de mi kaj amikoj en Zamenhof-festo 1962. Samjare, Vuhana Esperanto-Rondo (VER) fondigxis en 1963-04-05. Mi sendis kontribuojn al ili de alia provinco, kaj tiel havis interkomunikigxo kun VER. Samjare en 1963-07-25, okazis en Pekino la Unua Cxina Kunveno pri Esperanto-Laboro. Mi ricevis oficialan invitilon; tamen, pro la malpermeso far la estro de mia fabriko, mi ne povis cxeesti la sopiratan kunvenon. Marsxalo Chen Yi donis sian faman parolon pri Esperanto-laboro en la kunveno, kiu multe kuragxigis al ni cxinaj esp-istoj.
1959年,我的翻译稿件第一次在世界语《人民中国报道》(EPCx当年第二期)上发表。从那时起,我和北京保持着经常的书面联系。
1962年,我约了友人第一次在全用世界语的环境下过柴门霍夫节。这一年,中国开始筹办世界语广播。
1963年,《人民中国报道》(也是当年第二期)上发表了我和友人在1962年柴门霍夫节的合影。这一年的4月5日,武汉市世界语小组VER正式成立,我从外地向他们的刊物投稿,VER与我取得了联系。同年7月25日,第一次全国世界语工作座谈会在北京举行,我接到了邀请函。可是因为厂长不准假,我未能出席。陈毅副总理在这次会议上发表了鼓舞人心的著名讲话。
Tiel, de la tri kanaloj de veterano-instruistoj, amikoj kaj revuo(j) mi suficxe frue informigxis pri la aperonta Esperanta disauxdigo de Cxinio. Tiam cxinaj esp-istoj reciproke transsendis la gxojigan informon, kiu vekis cxe mi fortan deziron: nepre auxskultu la Esperantan disauxdigon de nia propra Patrujo!
这样,从老师、友人、刊物三条渠道,我提前得悉了我国将要开办世界语广播的消息。当时中国世界语者之间,把这件事当成喜讯互相转告。这个消息唤起我强烈的愿望:一定要收听到自己国家的世界语广播。
Auxdkapablo. Se mi ne povas prepari min per rekta vojo tiuflanke, do laux kurba vojo al sama celo. Unue, mi pli ofte faru lauxtan deklamon de Esperantaj tekstoj al mi mem. Due, provu esperantigi el jxurnaloj la gravajn novajxojn pri kurantaj aferoj. Cxar mi supozas ke tio estas nemankigebla en la cxina disauxdigo al fremdaj auxskultantoj.
En auxtuno de 1964, la plej gravaj novajxoj estis la 15-jarigxa jubileo de la Nacia Tago de CxPR, la oficiala prezento de la granda muzika-danca epopeo <Rugxas la Oriento> en la Popola Halo, kaj la sukcesa eksplodo de la unua atom-bombo de Cxinio en 1964-10-16. Mi kredas, ke mi pli bone komprenos tiujn novajxojn en la Esperanto-elsendo de CRI (Pekina Radio) dank' al mia anticipa prov-esperantigo.
Tio vekis mian alia konjekton: Multaj el la fervoraj Esperantistaj auxskultantoj tra diversaj landoj, kiuj ne sxparis cxian klopodadon por kapti tiun elsendon, celas cxefe la Esperantan sonon, dume la enhavo de la novajxoj por ili estis nur duagrade gravaj (cxar ili eble jam delonge sciis la novajxojn de sia gepatra lingvo). Allogate de Esperanto, multaj el ili farigxis gxisostaj Esperanto-maniuloj. Nun CRI disauxdigas en 59 lingvoj (49 fremdaj lingvo), sed neniu el tiuj dekoj da lingvoj posedas pli mirindan cxarmon, pli magian sorcxon, ol Esperanto!
听力的准备,不能够走直线,就走曲线的路子。一是多高声朗读世界语的文章,二是自己试着翻译报纸上重要的时事新闻(因为猜想中国的对外广播一定少不了时事要闻。)1964年秋天最重要的新闻是国庆15周年,大型音乐舞蹈史诗《东方红》在人民大会堂正式演出。10月16日,我国第一颗原子弹爆炸成功。我自己翻译一遍以后,再来收听,对内容会更加熟悉。从这一点来推测,许多世界语听众,之所以千方百计要收听这个节目,主要的并不是想听新闻,而是想听世界语(他们有可能从自己的父母语早就听过这些新闻了)。这些人被世界语吸引,感情上达到了痴迷的程度。Esperanto的这种神奇魅力,在CRI使用的59种语言(49种外语*)中,其他语种很难望其项背。
Siatempe en nia vivo ankoraux ne aperis transistora radioricevilo. En cxiovendejoj vendigxas nur valv-aparatoj, surtablaj, neporteblaj por mano nek libere moveblaj. Kun ju pli multe da elektronaj tuboj, despli altranga la radioricevilo estas. Radioricevilo estas luksajxo inter la sopirataj familiaj konsumajxoj <3 turnigxantaj kaj 1 sonanta> [noto: 3 turnigxantaj estas brakhorlogxo, biciklo kaj kudromasxino; 1 sonanta estas radioricevilo.] Mi mem ne havas radioricevilon, kaj denove devas peti helpon de amiko.
当时市面上还没有半导体收音机问世,商店里只有电子管收音机,座式的,不能够随身携带,电子管越多越高级。是家庭的大件消费品。即“三转一响”里的“响”器。我自己没有,还是得“出门靠朋友”。求朋友的帮助。
Sed tio ne estas ordinara peto kaj helpo. Tian peton mi povis diri nur al la plej intima amiko, kiu volontas fari cxion por vi pro amikeco. En nia dialekto de Wuhan-anoj, tia amiko estas nomata "Kompleta Amiko". Cxar ekde 1962 jam suficxe popularigxis en Cxinio la slogano ke "pri klas-bataloj ni devas averti cxiujare, cxiumonate, cxiutage!" Auxskulti radion en fremda lingvo tre facile vekis suspekton pri "auxskultado de malamikaj radioj". Se tia auxskulto de radio en fremda lingvo okazis en noktmeza tempo kaj hazarde estis subauxdita de najbaroj, tio vekus ankoraux pli grandan suspekton aux dangxeron.
但这不是一般的求助与帮助,只能向肯为朋友两肋插刀的好朋友(武汉人称之为‘整’朋友)开口。因为从1962年起,“阶级斗争年年讲,月月讲,天天讲”的教育已经深入人心,听外语广播极容易有“收听敌台”之嫌疑,如果在一个深夜的时间点让邻居听到有外语广播,嫌疑就更大。
Mia samlokano-amikino triafoje etendis al mi sian helpeman manon. Antaux nelonge sxi acxetis novan radio-ricevilon, kun tri malsamaj ondlongoj kaj unu valvo, vulgare nomata kata okulo, kiu impone flagras berile dum la radio parolas. En tiuj jaroj, kiam popolano en Cxinio acxetis tian potencrangan radioricevilon, la posedanto ofte unue vizitis al policejo, kie li sin anoncis kaj publike forigis la funkcion de radioricevo per mallonda ondo. Tia forigo estas por eviti alies suspekton. Cxar en multaj tagoj auxskultinte mian deziron auxskulti la Esperanto-elsendon de Pekina Radio, mia samlokano-amikino decidis portempe ne fari la malvolontan kripligon al sia nova radioricevilo (cxar ne ekzistas legxa devigo). Sed sxi havas novan zorgon: cxu ni pro neglektemo malsukcesos kapti la sopiratan elsendon en urgxa momento? Sxi do anticipe mem provis multfoje. Trovinte la celitan mallongan ondon, sxi fiksis la sxaltilon tamen je la mezlonga ondo tiel, ke sxi povas konversi per ektusxo tuj al la celita mallonga ondo.
我的同乡朋友第三次伸出援手。她刚买了一台新的收音机,三波段,带电子猫眼的那一种。当时中国人若是买了这种级别的收音机,为了避嫌,往往先到公安局去备案,剪掉短波收听功能。我的这位同乡朋友,因为听我念叨了多日想听北京台的世界语广播,就暂时没有去办理剪掉短波的手续(法律上也没有强制性的规定)。又因为担心不能立即找到而错过这个节目,就提前测试了许多次。找准了短波之后,把收音机定在中波的位置,只要一按开关,立即转换到短波台。