Proverbo diras: kiam vi ne sukcesas trairi vojon per piedoj, per cerbo jes. Siatempe mi devas savi min per sagxo. Ne mortu korpe, nek submetigxu spirite. Mi havas nenian kulpon pro mia lernado de Esperanto. Mi cxiamaniere plu vivu kaj eliru de la mizero, konservu la verdan monton (= mia korpo, sano, vivo) por servi al mia patrujo kaj popolo per Esperanto.
有谚语说:用脚走不通时,用头脑却可以走通。当时我必需用智慧来自救。肉体上不要死亡,精神上不要屈服。我学世界语无罪。我要活下来,走出困境,留得青山,还要用世界语为祖国、人民做事。
Dum mi cerbumadis pri la metodo kiel eligi la rubojn elsub la teksmasxino, mi ekpensis pri ombrelo en nia cxiutaga vivo. Se ni pusxus pli alten la ringan pusxilon, la faldita ombrela surfaco disetendigxis. La ombrelo estas objekto dimensia je 360 gradoj. Se mi farus sekcon, tiam mi ricevos nur du stangetojn (ombrelajn ripojn). Mi metos ilin teren kune kun la ombrela tenilo, tiam la ringa pusxilo movigxas antauxen-malantauxen anstataux originala direkto alten-malalten. La du stangetoj movigxos laux arka linio, donante balaitan areon en ventumila formo. Mi aldonis alian pli longan ansan tenilon, per kiu regis la ringan pusxilon. La alteco de la ansa tenilo estis projektita laux mia brako horizontale levita. Tiam mi povas labori starante. Mi movis la ansan tenilon antauxen-malantauxen. La ansa tenilo movis la ringan pusxilon. La pusxilo movis ambauxflanke la du stangetojn. Tiamaniere, per unu facilmova ago mi plenumis la taskon eligi rubojn elsub du teksmasxinoj.
当我在思索如何把车肚里的棉花绒毛掏出来时,我想到了日常生活中的伞。我们只要向上推动伞柄上的开关,伞就会张开来。伞是360度的立体。我如果作一个切面,只取其中的两根伞棍,连同伞柄放倒在地,把开关球原来向上向下的推动,改为前后的运动,两根伞棍就会作弧形的运动,扫过的面积成为扇形。我再用另外一个长长的手柄来控制开关球,手柄的高度按我的手平伸时的高度来设计,这样我就可以站着操作,前后推动长手柄,长手柄拉动开关球,开关球带动左右两根清扫棍,一个轻松的动作,完成了原来作两台机器地面清洁的任务。
Mi faris tiun specialan ilon facilmovebla cxareto, kies detaloj cxiuj estas tiuj de teksmasxino. Mi nur konstruis laux maniero de ludbrikoj. La cxareto estas tiom largxa ke gxi povas trapasxi la vojetojn de la teksistinoj. Dank' al tio, mia humiliga puno transformigxis al digna laboro. La speciala puriga cxareto farigxis frukto de teknika renovigo senprecedenca en tekstila industrio. Gxi ne nur plurobligis laborefikecon sed ankaux multe malpliigis la intenson por laboristoj. Samfakuloj el alilokaj fabrikoj ankaux venas por lerni. Miaj samlaborejanoj sentas grandan gxojon kaj fieron por mi. Ili nomis mian cxareton kun marko <Honoro> kaj produkto de "tri mem" (mem projekti, mem fari, mem apliki).
我把这个专用工具做成一台小车,其零件全是用织布机现成的零件按积木方式组合而成的,宽度可以从小弄道里通过。这样一来,我的屈辱扫地变成了自豪的劳动。我的专用工具成为全国纺织行业内前所未有的技术革新,它不仅成倍提高了劳动效率,还大大减轻劳动强度。外地的兄弟纺织厂也派人来学习取经。我的工人师傅为我高兴,把这台扫地车冠以“争气”牌,称之为“三自”产品(自己设计,自己制造,自己使用)。
Guozhu
Kia laboro, tia valoro