此主题相关图片如下:
Hazarde mi trovis tri esp-igojn por la fama poemo <Al A.P.Kern> de Pusxkin. Nun mi kopias cxi tie por via apreco.
普希金诗歌《致凯恩》一共出现了三个世界语译文,现在汇编如次,供爱友们欣赏。(Guozhu.2010-01-08)
A.S.Pusxkin (1799-1837):
AL A. P. KERN 致凯恩
Rimarko de tradukinto: Anna Petrovna Kern (1800-1879) estis amikino de Pusxkin, kaj parenco de Osipova, najbarino de Pusxkin en la Trimonta Vilagxo. Pusxkin konatigxis kun sxi unuafoje en 1819 en la hejmo de Olenin, direktoro de la Belarta Instituto kaj Publika Biblioteko en Peterburgo. La unua strofo de la poemo ja rememoris pri tiu cxi memorinda intervidigxo. Poste, Pusxkin logxis ekzilite en la vilagxo Mihajlovsk, Kern venis viziti sian onklino Osipova en junio, 1825, en la Trimonta Vilagxo kaj revidis Pusxkin. Pusxkin versis tiun cxi poemon, dedicxis al sxi. Poste, Kern konatigxis kun Glinka, la fama rusa komponisto, kiu verkis muzikajxon por tiu cxi poemo kaj la kanto tiel tradiciigxis gxis nun.
Mi memoras pri la sorcx-momento,
antaux mi aperis vi kun hel’,
kiel efemera rev-prezento,
kiel la fein’de l’pura Bel’.
En turment’de l’tristo senespera,
en la gxeno de l’bruna vantem’,
cxe mi sonas via vocx’tenera,
kaj mi songxis pri via mien’.
Jaroj pasis. Ardo malmodera
pelis for iamaj revojn. Jen
mi forgesis pri la vocx’tenera
kaj la bela feina mien’.
En dezerta loko, en ekzilo,
miaj tagoj tiel pasis jam
senbrue, sen vervo, sen inspiro,
sen larmo, sen vivo, kaj sen am’.
Jen anim’vekigxis el silento,
cxar nun reaperis vi kun hel’,
kiel efemera rev-prezento.
kiel la fein’de l’pura Bel’.
Mia kor’ekbatas kun jubilo,
pro gxi cxio revekigxis jam
vivanta: kaj vervo, kaj inspiro,
kaj vivo, kaj larmo, ankaux am’.
1825
--- el la rusa: Guozhu
http://h-ea.cn/famul/famul3.htm