此主题相关图片如下:
la duan esp-igon mi trovis en la suba adreso
http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/Poezio/kern.html
Al A. P. Kern
de Aleksandro PUSxKIN
elrusigis Boris KOLKER
30an de novembro 200230an de novembro 2002
Memoras mi pri temp' tenera,
Dum vi aperis antaux mi,
Kiel vizio efemera
Kaj kiel pura belgeni'.
En la langvor' de trist' sencxesa,
En la angor' de bru-babil',
Audigxis via vocx' karesa,
Vidigxis via cxarma bild'.
Sub prem' de temp' kaj ?torm' ekscesa
Disigxis mia reva mild'.
Forgesis mi pri vocx' karesa,
Pri via elcxiela bild'.
En la ekzila atmosfero
Vegetis mia vivodram',
Sen adorato, sen espero,
Sen viv', sen larmoj kaj sen am'.
Vekigx' al koro venis vera.
Vi reaperis anta? mi,
Kiel vizio efemera
Kaj kiel pura belgeni'.
La kor' ekstazas en libero,
Por gxi aperis ree jam
Kaj adorato, kaj espero,
kaj viv', kaj larmoj kaj la am'.