此主题相关图片如下:
G (2)
§.13 Genglouzi 更漏子 Kanto de Akva Horlogxo en Nokto [2-46-8]
cxina fiksforma poemo el du strofoj po 6 versoj de 33,6;33,5;/33,6;33,5 silaboj, laux rimarangxo xaa;xbb/xcc;xdd (x=senrima).
<021>
Primavero
-- laux cxinesko Genglouzi
Finigxas
la pado
en nuba blokado.
Jen kaj jen
ekfaloj
de rozpetaloj.
Samkiel
rivero
longas primavero.
Meditas
poeto
en kabineto.
§.14 Guizhixiang 桂枝香 Aroma Lauxrbrancxo [2-101-10]
cxina fiksforma poemo el du strofoj po 11 versoj de 4,54,64,734,444/7,54,64,734,444 silaboj, laux rimarangxo a,xa,xa,xxa,xxa (x=senrima).
<022>
Flavgrua Pavilono
--- laux cxinesko Guizhixiang
Flugis jam for
la Praulo sen/ revena hor'
per flava gruo laux/ bela folklor'.
Restas nur vaka turo/ cxitie/ kun fam-furor'.
Sxvebas nuboj/ dum jarmiloj/ en karmemor'.
Sub la rigardo-esplor':
Hanyang-arboj en/ griza kolor',
sur insulo herboj/ kun bon-odor'.
Auxdigxas trans vespera/ rivero/ templa sonor'.
Turmentas min/ nostalgio./ Ho, mia kor'!