dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>>
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语学习讨论区胡国柱老师帖子专区 Afiŝejo por Guozhu → 诗抄中国风 Cxineskoj (121-143)

您是本帖的第 2910 个阅读者
树形 打印
标题:
诗抄中国风 Cxineskoj (121-143)
Guozhu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:3852
积分:25928
门派:绿色
注册:2006年7月8日
楼主
 用支付宝给Guozhu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给Guozhu

发贴心情
诗抄中国风 Cxineskoj (121-143)


图片点击可在新窗口打开查看此主题相关图片如下:
图片点击可在新窗口打开查看

§.64 Xiechichun 谢池春 Printempo cxe Lago [2-66-8]
cxina fiksforma poemo el du strofoj po 8 versoj de 46,34,45,34 silaboj, kun duona rimo.

<121>
La Okcidenta Rojo
--- laux cxinesko Xiechichun
 Verdaj herboj/ kreskas kvazaux mola
 tapisxo/ plurtavola./
 Auxdigxas el/ profund' grapola
 la kanto/ oriola.

 Je vespero/ kun pluvo petola
 ludigxas/ tajdo bola.
 Kusxas vaka/ cxe pramej'abola
 boato/ nun izola.

韦应物《滁州西涧》
独怜幽草涧边生,上有黄鹂深树鸣。
春潮带雨晚来急,野渡无人舟自横。


§.65 Xijiangyue 西江月 Luno super Okcidenta Rivero [2-50-6]
cxina fiksforma poemo el du strofoj po 4 versoj de 66,7,6 silaboj, laux rimarangxo xa,a,a (x=senrima).

<122>
AGRABLA VESPERO
-- laux cxinesko Xijiangyue
Riz-aroma ruro.
Ricx-rikolta belo.
Kvakbruo cxe orelo.
Agrabla vespero.

Du aux tri bolidoj
strekis tra l’ cxielo.
Post arbar’ ekrivelo:
Pont’ super rivero.


Guozhu
Kia laboro, tia valoro
ip地址已设置保密
2010/1/31 5:14:20
Guozhu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:3852
积分:25928
门派:绿色
注册:2006年7月8日
2
 用支付宝给Guozhu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给Guozhu

发贴心情


图片点击可在新窗口打开查看此主题相关图片如下:
图片点击可在新窗口打开查看

Y (14)
§.66 Yanermei 眼儿媚 Cxarma Okulumo [2-48-5]
cxina fiksforma poemo el du strofoj po 5 versoj de 7,5,444/75,444 silaboj, laux rimarangxo de a,a,xxa/ xa,xxa (x=senrima)

<123>
Cxarma Okulumo
-- laux cxinesko Yanermei

Cxe sxia sinturnigxo---
vera cxarmricxo.
 Ameme sxi
 okulumas
 pro felicxo.

Ho, mi preskaux svenis gxis
rava vertigxo.
Mi tagnokte
sxin aprecas
 sen suficxo.

§.67 Yejinmen 谒金门 Vizito al Ora Pordo [2-45-8]
cxina fiksforma poemo el du strofoj po 4 versoj de 3,6,7,5/6,6,7,5 silaboj,  kun kontinua rimo.

<124>
Se la vivo trompas
--- laux cxinesko Yejinmen

 Pia kor'
 ne dronu en dolor'
 pro la sorta malfavor'
 pro fia ignor'.

 Se la vivo-rigor'
 vin trompas per vundbor',
 kredu: kio pasis for,
 farigxos trezor'.

§.68 Yexingchuan 夜行船 Nokta sxipveturo [2-56-6]
cxina fiksforma poemo el du strofoj po 6 versoj de 7,34,446 silaboj, laux rimarangxo de a,xa,xxa (x=senrima).

<125>
Nokta Veturo
-- laux cxinesko Yexingchuan

Ventas. Nokta tenero.
Soleca
sxip' kun velo.
Dum lunlumo
fluas onde
en granda rivero.

Super la vasta tero
pendas mil
brilaj steloj.
Mi similas
al mev' inter
tero kaj cxielo.


Guozhu
Kia laboro, tia valoro
ip地址已设置保密
2010/1/31 5:18:47
Guozhu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:3852
积分:25928
门派:绿色
注册:2006年7月8日
3
 用支付宝给Guozhu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给Guozhu

发贴心情

§.69 Yijiangnan 忆江南 Sopir-al-Sudo [1-27-3]
cxina fiksforma poemo el 5 versoj de 35,77,5 silaboj, laux rimarangxo de xa,xa,a (x=senrima).

<126><143>
Prov' primitiva, prov' kreiva
 — La unuaj 17 cxineskoj Yijiangnan
Arkivo/ pri prov' kultiva/ antaux tridek kvar jaroj./ Cxu iom primitiva? /Jes, kaj kreiva.

1. Petaloj falas senbrue en gxarden'. Trans kurteno pluvadas kontinue kaj silke blue. (1973-01-03)
2. Cxu fajro sovagxa povas forleki herbojn? Ho ne! Jen vent' printempa blovas, kaj herb' jam novas! (1973-01-03)
3. Suferis cxiam turmente patriot'. Dum filistroj vivon gxuis kontente, indiferente.
4. Post pluvo cxu begonio restas la sama? Sciu! nun grasas nur folio, krome nenio.
5. Kamparon kisas cxielo, kaj cxarma luno tentas boaton en rivero per sorcxa belo.
6. En kolzojn kasxe evitas jen flava papilio. Fulme knab' alrapidas--- gxin jam ne vidas!
7. Lumigu! ke mi refoje konstatu: Cxu ni vere revidas nin, aux foje nur songxas gxoje?
8. Nenio en songx' min bridas: Trans pont' jen mi denove al via dom' vizitas, serene ridas.
9. Ascendas mi nur silente sur pavilonon, kie saturas lun' argxente svelta krescente.
10. Karese, hirundoj vekas. Cxe lag' jen persikfloroj jam ehxe flori ekas kaj onden lekas.
11. Se vi sur Lushan vin trovas, certe vi l' monton, kies pejzagx' sencxese novas, koni ne povas.
12. Al dandoj malsat' ne gxenas dum al viv' de kleruloj cxiam suferoj venas, mizeroj plenas.
13. En pluvet' dorse sur azen' veturante la poet' lulis sin per rava tem' tauxga por poem'. (1973-01-10)
14. Suferis ja preskaux cxiam de amsopir' turmentojn. Sed cxu mi havus iam penton? Neniam!
15. Kiam vent' tauxze flirtas kun nuboj, super Fen-river' cxiam pli forflugas nun ostard' en auxtun'.(1973-01-12)
16. Dancas jen kirle cxe Yanshan mate grandaj la tumulte en ocean' de frosturagan'.
17. Cxielo kiel volb' pendas super step'. El sxafaro ekprezentas sin, kiam ventas. (1973-01-19)


Guozhu
Kia laboro, tia valoro
ip地址已设置保密
2010/1/31 5:20:34

 3   3   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.04785 秒, 4 次数据查询