此主题相关图片如下:
§.64 Xiechichun 谢池春 Printempo cxe Lago [2-66-8]
cxina fiksforma poemo el du strofoj po 8 versoj de 46,34,45,34 silaboj, kun duona rimo.
<121>
La Okcidenta Rojo
--- laux cxinesko Xiechichun
Verdaj herboj/ kreskas kvazaux mola
tapisxo/ plurtavola./
Auxdigxas el/ profund' grapola
la kanto/ oriola.
Je vespero/ kun pluvo petola
ludigxas/ tajdo bola.
Kusxas vaka/ cxe pramej'abola
boato/ nun izola.
韦应物《滁州西涧》
独怜幽草涧边生,上有黄鹂深树鸣。
春潮带雨晚来急,野渡无人舟自横。
§.65 Xijiangyue 西江月 Luno super Okcidenta Rivero [2-50-6]
cxina fiksforma poemo el du strofoj po 4 versoj de 66,7,6 silaboj, laux rimarangxo xa,a,a (x=senrima).
<122>
AGRABLA VESPERO
-- laux cxinesko Xijiangyue
Riz-aroma ruro.
Ricx-rikolta belo.
Kvakbruo cxe orelo.
Agrabla vespero.
Du aux tri bolidoj
strekis tra l’ cxielo.
Post arbar’ ekrivelo:
Pont’ super rivero.