此主题相关图片如下:
§.79-03
<171>
Al Shi Chengtai, kiu esperantigis poemojn de Li He kaj Li Qingzhao
— laux cxinesko Belulino Yu
Babilis ni letere
vere libere.
Niaj sxatataj temoj
estas poetoj kaj poemoj;
Pli Li He sur azeno,
pri Sudgxardeno;
Pri Li Qingzhao talenta,
la poetino eminenta…
§.79-04
<172>
CxENTONO
— ties fonto el Esperanto Antologio, p. 257 k.259
Sur trista voj’ pilgrima
kaj fund’ anima,
mi vagas kun revemo
kaj min ektordas sufokpremo.
En posttagmez’ fruhora
vi staris sola.
Langvore revas floroj
pri adiaux, disigaj horoj.
§.79-05
<173>
RENKONTE AL NOVA JARMILO
— laux cxinesko Belulino Yu
Venas nova jarmilo,
gxojas jubilo !
en la novjara tago
ekstartu maratona ago —
Ascendu al la reto
traduk-kompleto !
Ni, post longa laboro,
atingos la celon en gloro !