Tiuj materialoj kolektigxas el diversaj kanaloj: cxu per acxeto, aux prunto, aux propra mankopiado, aux donaco far amikoj, cxiuj devenas malfacile kaj kun kasxitaj kortusxaj travivajxoj, plenaj de gxojo aux amaro rememorindaj.
这些资料,或购,或借,或抄,或赠,来之不易。其积累过程,充满了苦乐。每一书刊后面,均蕴藏着一个令你回味的动人故事。
Ekz-e: kara amiko Wang Chongfang pruntdonis al mi (ecx sen deviga redona limdato) anglan eldonon de Liaozhai tradukita far A.Giles en 1908. Kara Jaricx donacis al mi libron <Elektitaj mirrakontoj de Liaozhai> angligitan de ges-roj Yang Xianyi kaj Gladys Yang, eldonitan 1981 en Pekino. S-ano Even donacis al mi tre utilan ilolibron <Faka Leksikono de Liaozhai>. La rusan eldonon de Liaozhai eldonitan en 1954 mi mem acxetis el la Sxanhaja Brokanta Librovendejo. La libro < Manskribita kopio de Zhu-xue(Negxmulda) Kabineto>, estis acxetita por mi far mia kara Panjo; la imponan libron <Tri-Koncentrita Eldono de Liaozhai> mi sukcesis acxeti nur gxis 1992 en Shandong-provinco, la memor-sigelo sur gxia frontpagxo estis farita en la Muzeo de Pu Songling en la Vilagxo de Pu-familio, kien mi pie vizitis, do kun centprocenta auxtoritateco. La plej dika <Plena Liaozhai en Prola Lingvo> en 1571 pagxoj estis acxetita 1991 en Kantono kiam mi kun Sceto kune vizitis al la librejo sur la Popola Strato......
例如:崇芳无限期借给我一册1908年版 A.Giles英译聊斋;宗琨赠我一册1981年北京版杨宪益夫妇英译聊斋故事选;艾文赠我《聊斋志异辞典》;1954年莫斯科版俄译聊斋,是从上海旧书店邮购到的;《铸雪斋本》,是母亲为我买的;《三会本》直到1992年在山东才买到,扉页上的聊斋纪念印,是特意带到蒲家庄松龄纪念馆加盖的,百分之百正宗。厚达1571 p.的《白话聊斋全本》是1991年在广州与成太逛人民路书店时买下的…
Post multjaraj sinpreparo, ekzercado de varmigo, provtraduko la kuragxo, memfido, kapablo, spertoj kaj materialoj de la tradukanto ja kreskas kun cxiu tago, fine okazis rompo de rekordo per la erupto post profunda akumulado.
经过多年的准备、热身、练笔,译者的勇气、自信、能力、经验、资料,都会与日俱增,最后厚积薄发,实现纪录的突破。
Guozhu
Kia laboro, tia valoro