Taglibro de Buroestro
--- laux cxinesko Yujia'ao*
1.
Ekcirkulas furora
la Taglibro amora,
de buroestr' sinjora,
fetora
membr' de Partio glora.
Kia gusto sapora?
En konfeso auxtora,
senpruda, senpudora:
gxiskora
korupto fiodora.
2.
Kio en plan' labora
allogas lin fervora?
Bankedo gxojhumora.
Multhora
voluptgxuo picxbora.
Pri moralo ignora,
mamonismo adora,
sur sidloko favora,
honora,
Kvazaux igxas novmora.
* Yujia'ao (渔家傲 Fisxista Fiero)
cxina fiksforma poemo el du strofoj po 5 versoj de 7,7,7,3,7 silaboj kun kontinua rimo.
Legu alian rondelon
848 局长日记 Amora Taglibro 2010-3-3 11:05:15
http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=10&id=14055