此主题相关图片如下:
Guozhu:
Libera Penso je la Virina Tago
La plej libera kaj senbrida ja estas penso de homo, cxar ekzistas nenia obstaklo cxu de tempo aux spaco por gxia libera galopo. Diversaj personoj kaj aferoj, lauxsxajne tute senrilataj, povas salte emergxas al nia cerbo dank' al senordaj kaj senbridaj pensoj. Cxiujare, cxirkaux la Virina Tago mi cxiam havas tian liberan pensgalogon.
Du tagojn antaux la Virina Tago estas la naskigxtago de mia patrino (1917). Kvankam sxi forpasis jam plurajn jardekojn, tamen sxi cxiam vivas en mia koro. Dum sia tuta vivo mia patrino funkciis kiel instruistino en elementa lernejo en cxina urbo Wuhan. De sxia personeco mi ekkonis kio estas granda en ordinara. Sxia profesia merito kaj bonfamo multe superis tiun de multaj superaj instruistoj. Tamen sxi tenis sin indiferenta al cxaso de profitoj kaj famo. Dum sia tuta vivo sxi restis senranga plebano.Mi tre volas skribi ion por karmemori mian panjon, sed post 20 jaroj mi ankoraux ne sukcesis elskribi, cxar la amo kaj memoro estas tro profunda kara.
Unu tagon antaux la Virina Tago estas la naskigxtago de Verda Majo (1912 - 1947). Sxi vivis nur 35 jarojn kaj malfelicxe tro frue forpasis. La plej grava agado de Verda Majo okazis koncentre dum 10 aux 15 jaroj kun la startpunkto ekde sxia 20-a aux 25-a jaragxo (1932 aux 1937). Verda Majo havas similecon al Norman Bethune. Ili ambaux estas grandaj batalantoj de internaciismo, ambaux oferis sian vivon al la afero por liberigo de la cxina popolo, ambaux kusxas en la cxina tero. Tamen, kompare al D-ro Bethune, Verda Majo montrigxas ne nur ne malpli inda sed ecx kun pli malfacile atingebla personeco ol en lia situacio. Cxar por la sama afero veni al Cxinio por rezistmilito kontraux la japana invado, Verda Majo estis etikedita kiel "naciperfidulino" kaj kauxzis malfelicxan kompromiton al siaj familianoj, dume al D-ro Bethune okazis ne io simila. Verda Majo edzinigxis al cxino, siatempe en la japana socio tio estis rigardata kiel tre hontinda fiago. Verda Majo estis senpartia, dum tuta vivo restis nur ordinara plebano, laux sxia memtitolo nur esperantistino. Multajn jarojn post sxia forpaso, sxia vivo iom post iom farigxis konata de la publiko. En 1981 Cxinio kaj Japanio kunlabore produktis televidan filmon <Hejmsopira Stelo>, kies cxefrolon ludis fama japana filmsteluino Kurihara Komaki, kaj la filmtitolon propramane skribis cxina gvidanto Deng Xiaoping. Nun cxiujare venas multaj japanaj vizitantoj al la tombejo de Verda Majo en Jiamusi en Cxinio.
Okaze de la Virina Tago en la 3-a de marto, mi ofte memoras la vortojn de avino Bing'xin:
Se en la mondo ne ekzistas virinoj, tiam mankas al nia mondo 5 dekonoj da vero, 6 dekonoj da bono kaj 7 dekonoj da belo.
Mi opinias ke tio estas la plej klasika fama diro pri virinoj en la mondo.
Cxiujare en la Virina Tago mi kutime sendas leterojn kun bondeziro al miaj Esp-istaj amikinoj. Mi havas nur tre malmultajn amikinojn, precipe fremdajn. En la Centjata Virina Tago en 2010 mi plej sopiras s-inon Madeleine de Zilah. Mi amikigxis kun sxi dum 2005-2009 per kaj por La Gazeto, gxis la kruela Parco subite forrabis sxin de ni je 2009-11-27. Mi tre volas verki ion je karmemoro pri sxi, sed la sento kaj kazo tre similas al tiu de mia kara Panjo. Ju pli mi sentas sxin neanstatauxigeble kara, despli malfacile por ke mi sukcesus esprimi mian senton per skribo.
781 Funebre pri Lena 2009-12-1 13:46:37
http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=10&id=12264