此主题相关图片如下:
S-ino Ma Rujie kaj Vera
Ma Rujie*
Mia Intima Rilato kun Esperanto laux Antauxdestino
Mi memoras la vortojn de Lenin:“Posedi unu fremdan lingvon, egalas al malkovro de nova tereno.”
Ekde infanagxo mi sxatas lerni fremdajn lingvojn. Mi komencis lerni rusan lingvon en mezlernejo kaj tio dauxris ok jarojn. Kiam mi eklaboris en 1960, mi kunlaboris kun sovetiaj specialistoj dum kvar jaroj. Tio dauxris gxis jarfino de 1963, kiam interrompigxis la intima rilato inter Cxinio kaj Sovetio. La sovetiaj specialistoj revenis al sia lando kaj mi al mia posteno de projektistino pri militaj armiloj. Tamen la plejparto el la projektaj desegnoj ankoraux estas tiuj sovetiaj. Pro tio en la Granda Kultura Revolucio oni etiketis min reviziisma intelektulo kaj kritikis min. Cxiom da miaj ruslingvaj materialaj, kiujn mi akumulis dum multaj jaroj, estis forbruligitaj. Tio donis al mi grandan suferon. Sed mi cxiam memoras la instruon de Lenin: “Posedi unu fremdan lingvon, egalas al malkovro de nova tereno.”
Iufoje, en 80-aj jaroj de lasta jc, mi hazarde vidis varb-reklamon de Xinhua Koresponda Esperanto-Lernejo (KEL). En oktobro de 1980 mi anoncis min al la KEL kaj ricevis la kursanan n-ron 80-11-400,gxis nun mi ankoraux bone konservis la Lernolibron de Elementa Kurso kaj Esperantan Konversacion kc lernilojn.
Tamen, pro bezono de mia laboro, ke ni devas traduki materialojn kaj desegnojn el la japana lingvo por projekto de novaj produktajxoj. Nia institucio sendis min al Pekino por intensive lerni en la kurso de scienca kaj teknika japana lingvo de la Kvina Ministrejo de Mekanika Industrio. Tie mi lernis du monatojn. Reveninte al mia oficejo, dum 5 jaroj mi laboras je eljapanigo, projektado, desegnado ks teknikaj laboroj. Siatempe mi laboras en monta regiono de Hunan-provinco, kie trafiko estas tre malfacila. Mankas al mi do sxanco por dauxriga lernado en la KEL. Tiel cxesigxis mia Esperanto-lernado. Sed mia koro neniam forgesis pri la lingvo Esperanto.
Estas vere hazarde, 15 jarojn post mia emeritigxo, mi refoje vidis la varb-afisxon de Esperanto-kurso en la Wuhan-a Maljunula Universitato. La deziro lerni Esperanto denove ardas en mia koro. Senhezite mi tuj anoncis min al la kurso, kaj cxifoje vere realigxas mia revo lerni Esperanto.
En la kurso de Wuhan-a Maljunula Universitato, instruistino s-ino Vera serioze donas al ni lecionojn, kaj ni lernas diligente kaj gxoje. Nun en urbo Wuhan mi konatigxis kun multaj novaj geamikoj kiuj tre amas Esperanton konas Hubei-an Esperanto-Asocion(HEA) kaj ecx farigxis membro de HEA. La numero de mia membro-karto de HEA estas 239. Cxar mi naskigxis en 1939, al mi tre placxas la koincido de la ciferoj 39.
En HEA mi konatigxis kun s-ro Hu Guozhu, bonvirta kaj prestigxa veterano, kaj multe da aliaj esp-istoj. Mi multe legis verkajxojn de aliaj Esperantisto-volontuloj kaj sentas abundan rikolton. Nun mi cxiutage legas la novan libron <Esperanto kaj Mi>. Mi trovas multajn samagxajn amikojn, kiuj ankaux komencis lerni Esperanto en la 80-aj jaroj de la lasta jc en Xinhua KEL. Nun ili ankoraux vigle aktivas en disvastigo de Esperanto. Kompare kun ili, mi sentas min honta.
Mi vere havas intiman rilaton kun Esperanto laux Antauxdestino. Ekde la julio 2009, mi revenas en la vicoj por lerni kaj disvastigi Esperanton. Dank' al la duonjara lernado, mi jam profunde amas tiun lingvon plenan de Espero. Nun gxi jam farigxis nemankigebla apogo en mia animo. Nun mi estas membro de HEA. Mi volas viziti interreton kaj rete lerni Esperanton. Per interreto mi volas havi interfluon kaj reciprokan lernadon kun diverslokaj geamikoj. Lasu nin konvinkigxi per la komuna kono:“Esperanto ne nur estas lingvo, gxi pli estas ankaux ponto al idealo kaj kredo de la homaro, estas simbolo de internacia amikeco kaj paco.”Ni, Esperanto-amantoj, kune klopodu, por ke la Verda Stelo de Esperanto cxiam brilu en nia koro! Cxiam brilu ankaux en la koro de popoloj tra la mondo!
2010-03-28
* La auxtoro estas kursano de la Esperanto-kurso printempa 2010 de la Maljunula Universitato en Wuhan. Supera ingxeniero. Emerito.
(Noto de Vera: “Pliagxa Fratino Ma”, tio estas respekta nomo donata de kursanoj kaj instruistino al s-ino Ma Rujie, supera ingxeniero emeritigxinta antaux multaj jaroj. Sxi ne nur mem amas Esperanton, serioze lernas Esperanton, sed ankaux propagandas Esperanton al junuloj cxirkaux si. Dank' al sxia propagando, iuj junuloj ankaux ekkonas kaj komencas lerni Esperanton. Por danki al sxia merito, la instruistino donacas Esperantan lego-libron al sxi, kaj s-ino Ma elektis tiun por infanoj. Sxi volas propagandi pri Esperanto ankaux al siaj nepoj, por ili kungxuu la gxojon en lernado de esperanto.) Tradukis Guozhu