dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>>
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语学习讨论区胡国柱老师帖子专区 Afiŝejo por Guozhu → [转帖]recenzo en OdE 2010-04 书评

您是本帖的第 2183 个阅读者
树形 打印
标题:
[转帖]recenzo en OdE 2010-04 书评
Guozhu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:3852
积分:25928
门派:绿色
注册:2006年7月8日
楼主
 用支付宝给Guozhu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给Guozhu

发贴心情
[转帖]recenzo en OdE 2010-04 书评


图片点击可在新窗口打开查看此主题相关图片如下:
图片点击可在新窗口打开查看
http://www.esperanto.org/Ondo/Ondo/186-lode.htm#186-08
Bukedo da ĉineskoj
Guozhu. Poemoj. Volumo de ĉineskoj: [Elektronika libro]. — Ĉinio: [La aŭtoro], 2010. — 133 p., il.
En la reto aperis nova eLibro Poemoj de Guozhu — Volumo de ĉineskoj. Oni povas legi aŭ elŝuti ĝin ĉe
http://www.elerno.cn/elibro/gzcxineske.pdf.
En la volumo estas kolektitaj 180 ĉineskoj — t.e. mallongaj poemetoj ĉinstilaj — en 84 skemoj. Kiujn vers/ rim-skemojn konas ordinara poeto aŭ poezi-ŝatanto? Eĉ la plej erudicia apenaŭ nomos pli ol dekon. Soneto, trioleto, rondelo, balado, limeriko, robajo, hajko, tankao… ĉu io plu? Kaj nun imagu, ke en ĉina poezio ekzistas minimume 84 (onidire, kelkcent) diversaj skemoj! Por leganto tio estas malkovro de tute nova nekonata mondo. Do la poemkolekto rekomendindas jam pro tio.

La poemetoj estis verkitaj de Guozhu ekde 1973 ĝis 2009. Ne nur skemoj, ankaŭ la temoj treege varias. De funebra tago pro tertremo ĝis impresoj pri furora filmo; de admiro pro starto de ĉina kosmoŝipo ĝis mond-rekordo pri amasa fikado. Salutoj kaj gratuloj al amikoj vivantaj, rememoroj pri amikoj forpasintaj — eminentaj kaj nekonataj. Eĉ ĉineskaj resumoj de konataj klasikaj poemoj. Kompreneble, multas ankaŭ priskriboj de bela naturo kaj certe ĉeestas — ja la kolekto estas en Esperanto! — omaĝoj al diversaj movadaj eventoj (iomete pli multaj ol konvenus) kaj ĵuro pri fideleco al memoro de nia Majstro.

La kolekto estas ilustrita per 58 bildoj, inter kiuj estas kaj antikvaj pentraĵoj, kaj modernaj fotoj.

Erarojn mi ne rimarkis — eble pro entuziasma legado. El mankoj mencieblas nur ne ĉiam bona enpaĝigo, dezirindus havi ĉiun miniaturon sur aparta paĝo, sen rompoj.

Bonŝance, en nia epoko “virtualaj” libroj senprobleme atingeblas por literaturŝatantoj. Do — agrablan legadon!

Valentin Melnikov


Guozhu
Kia laboro, tia valoro
ip地址已设置保密
2010/4/7 3:23:36
Guozhu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:3852
积分:25928
门派:绿色
注册:2006年7月8日
2
 用支付宝给Guozhu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给Guozhu

发贴心情

图片点击可在新窗口打开查看此主题相关图片如下:
图片点击可在新窗口打开查看

Guozhu
Kia laboro, tia valoro
ip地址已设置保密
2010/4/7 3:30:43
Guozhu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:3852
积分:25928
门派:绿色
注册:2006年7月8日
3
 用支付宝给Guozhu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给Guozhu

发贴心情
de Guozhu al Melnikov

De Guozhu al  V. Melnikov:

2010/02/05 17:55:38

Kara kolego!

 

…Kun granda ĝojo mi legis la recenzon, kiun vi verkis por OdE pri mia nova eLibro <Poemoj (Volumo de ĉineskoj) de Guozhu>. Al la teksto mi volas doni nur klarigan noton pri la nombro de la ĉinaj fiskformaj poemoj. Tio estas neimageble multa por la okcidentaj legantoj.

3.Mi donu du citaĵojn el mia eseo <Nova Floro kun Ĉina Odoro> (Penseo 194. dec. 2007)

3.1.Nombro de ĉinaj fiksformaj poemoj estis tiel abunda ke ĝi eĉ superis 2000.

[Penseo-194 p.10(782), dekstre linio -23]

3.2. Laŭ <Imperie Oficiala Fiksformaro de Ci-o> eldonita en Qing-dinastio(1644-1911), estis resume 2306 skemoj por ci-oj, kaj 581 por arioj, el kiuj la plej ofte uzataj nombrigxas ĉ. 50, kiuj ja meritas nian en-esperantigon. [Penseo-194 p.11(783), dekstre linio 3]


Guozhu
Kia laboro, tia valoro
ip地址已设置保密
2010/4/7 3:47:30

 3   3   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.06250 秒, 4 次数据查询