dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>>
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语学习讨论区胡国柱老师帖子专区 Afiŝejo por Guozhu → 文化交流作人桥 Homa ponto

您是本帖的第 2420 个阅读者
树形 打印
标题:
文化交流作人桥 Homa ponto
Guozhu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:3852
积分:25928
门派:绿色
注册:2006年7月8日
楼主
 用支付宝给Guozhu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给Guozhu

发贴心情
文化交流作人桥 Homa ponto


图片点击可在新窗口打开查看此主题相关图片如下:
图片点击可在新窗口打开查看
Aperas artikolo de Cindy, usona poetino, en revuo <Sennaciulo> n-ro 2010 majo-junio (1259-1260). La suba cxinigo estas farita de Guozhu.
在刚刚出版的SAT会刊《Sennaciulo》2010年五月六月号合刊(总1259-1260期)第41-42面上,发表了美国世界语诗人秦娣写的一篇文章。全文如下,由国柱配了汉译。

Cindy McKee 秦娣 (Usona 美国)
Homa ponto inter kulturoj
文化交流作人桥

Permesu al mi aldoni personan noton cxe la komenco de cxi tiu artikolo pri mia plumamiko kaj konsilanto, la eminenta HU Guozhu.
在本文的开头,请允许我先写一点个人的信息,对我的笔友和顾问,杰出的胡国柱作一个介绍。
Neniam antauxe en mia vivo mi konatigxis tiel multe da sindonemaj homoj, dedicxinte sin al sennombraj horoj, tagoj, ecx jaroj da laboro, kiel en miaj spertoj kun Esperantistoj. Mi miras kaj admiras. Guozhu estas bonega ekzemplo de tia persono.
在我的一生当中,我从未与这么多富有自我献身精神的人士相识,他们为了工作,可以付出无数的小时、日子,甚至年复一年,这就是我与世界语者交往的体验。我惊讶,我赞叹。国柱就是这类人士中的杰出典型。
Do, mi rakontas al vi kelkajn elstarajn informojn pri lia diligenta personeco kaj pri kelkaj faroj kaj farajxoj.
那么,让我现在来讲几点最为突出的事例,告诉你有关他的勤奋、干劲以及所作过的事情。

Redaktisto, poeto, tradukanto, prezidanto de la Hubei-a Esperanto-Asocio HU Guozhu eklernis Esperanton en 1956. Guozhu estis tiel fervora lernanto ke li transskribis/kopiis mane kelkajn
Esperantajn librojn kiujn li ne povis acxeti tiutempe. Kompletajn librojn. Tutan volumon de Esperanta antologio, Parnasan gvidlibron, la poemaron Izolo...nu, pli ol dek klasikajxojn.
国柱是编者,诗人,译者,湖北省世界语协会的理事长。从1956年起学习世界语。国柱是这么热心的世界语学习者,他手抄过好些本当时他无法买到的世界语书籍,都是整本的全文手抄:有巨著《世界语文学作品选集》的全卷,《诗艺指南》,诗集《孤独》……等等,十多本经典著作。


Guozhu
Kia laboro, tia valoro
ip地址已设置保密
2010/5/14 9:18:17
Guozhu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:3852
积分:25928
门派:绿色
注册:2006年7月8日
2
 用支付宝给Guozhu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给Guozhu

发贴心情

Li komencis korespondi Esperante kun multaj fremdlingvanoj. Pro tio, la polico persekutis lin. Malgraux ke ili trovis nenion kontrauxlegxan en la korespondajxoj, Guozhu ricevis punon pro la krimo “havi kontrauxlegxajn rilatojn kun fremdaj landoj”. La puno estis forbalai rubajxojn, en templimo de malpli ol 2 horoj, elsub 1012 teksmasxinoj, en la tekstila fabriko kie li jam laboris.
他开始用世界语与外国人通信,为此受到迫害。尽管在他的信件里查不出任何违法的内容,国柱还是被扣上“里通外国”的罪名。对他的处分是劳动,当时他在纺织厂,要求他在不到两个小时的时间内,把1012台织布机车肚的垃圾扫出来。

Li iniciatis cxineskon – versi laux cxinaj fiksformaj poemoj - en Esperanton. Unu el la unuaj cxineskajxoj: 他是中国风的创始人,首创用世界语按中国词牌写诗填词。下面是一首《忆江南》
Petaloj 花瓣儿
falas senbrue 飘落声无息,
en gxarden’. Trans kurteno 小园幽静香径里。
pluvadas kontinue 珍珠帘外丝丝雨,
kaj silke blue. 终日淅沥沥。
(Guozhu 国柱 1973-01-03 写)
kaj li fiksis la fundamenton, verkante sxlosilon de cxinesko en 2007. Hodiaux, poemoj versitaj laux la multaj skemoj de fiksforma poezio Ci-o, kiuj jam floras en Cxinio dum eraoj, nun floras en la lingvo Esperanto, verkitaj kaj gxuitaj de cxinaj kaj necxinaj poetoj kaj legantoj.
他为中国风做了基础性的工作。2007年写了《中国风指南》一书。今天,按照渊源流长中国词牌写成的世界语诗歌,正在世界语诗园里绽放,呈现出百花争艳的胜境。其作者群和读者群都涵盖了中外各国。他们创作和欣赏这样的诗歌。

Danke al lia lernado de la antikva cxina lingvo, Guozhu jam Esperantigis por ni: Novelojn de Tang-dinastio, Strangajxojn de Liaozhai kaj aliajn juvelojn de antikva cxina literaturo.
由于他学习了古汉语,国柱已经为我们世译了:《唐人小说》,《聊斋志异》以及中国古典文学作品中的一些瑰宝.
Li cxinigis kaj verkis cxinlingve: lernolibrojn,gvidlibrojn, Esperantajn poemojn, zamenhofajxojn, kroatan fabelon. – li vere estas portisto inter kulturoj.
他把一些世界语作品译成中文:柴门霍夫的著作,克罗地亚的童话。他也用中文写作:课本,指南,世界语诗歌欣赏……等。他真是不同文化之间的交流使者。


Guozhu
Kia laboro, tia valoro
ip地址已设置保密
2010/5/14 9:21:23
Guozhu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:3852
积分:25928
门派:绿色
注册:2006年7月8日
3
 用支付宝给Guozhu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给Guozhu

发贴心情

Al mia demando pri kiel kaj kial li komencis poezii, li respondis, ke cxinaj infanoj komencis legi Tang-poemojn ekde infaneco; fote komencante per la poemoj de Li Bai. Tiel la infanoj sxatas (cxinan
antikvan) poezion. Li aldonis, “Fakte cxiuj homoj estas sentemaj, havas gxojon/malgxojon, amon/malamon......Ordinare ne scias kiel esprimi sian senton poezie. Tamen, se ili legis poemojn, ili trovis ke la talentaj poetoj jam bonege esprimis tion antaux centoj aux miloj da jaroj. Vi povas prunti tiujn brilajn versojn. Se vi faris tion ofte, iom post iom vi povas esprimi vin per viaj propraj versoj.”
我曾经向国柱提过这样的问题:他是怎样开始以及为什么要学写诗歌?国柱回答说:中国的儿童从童年起就开始读唐诗,经常是以读李白的诗歌为起点。这样一来,孩子们就会喜欢上(中国古代)诗歌。他补充道:“事实上每个人都富于情感,都有喜悦和悲伤,有爱也有恨……通常不知道如何用诗歌来表达自己的情感。然而,如果他们阅读诗歌,就会发现,人的这样一些情感,早就被天才的诗人们,在几百年乃至几千年以前,已经杰出地表达过了。你可以借用这样一些优秀的诗歌来传情达意,久而久之,慢慢地你也就会用自己诗歌来表达了。”

Kvankam mi scias ke Guozhu memlernis ne nur Esperanton sed ankaux antikvan cxinan lingvon, kulturon kaj literaturon, mia miro pri tio igis min demandi al Guozhu kiel eblas ke li tradukas el la
Tang-dinastio; Cxu la lingvo estas komprenebla? Cxu cxinaj tradukistoj uzas pli fruajn tradukajxojn kaj modernigas la lingvon, en tipo de stafeto tra la jaroj?
虽然我知道,国柱不仅仅自学了世界语,古汉语,文化和文学,我还是感到惊奇,还是忍不住要向他提问:他怎么可能翻译唐代的作品?那个时代的文字现在还能够读懂吗?中国的翻译家们会不会利用早些时候前人的翻译,把旧译的文字作一些现代化的加工,有如跨越时代的接力呢?


Guozhu
Kia laboro, tia valoro
ip地址已设置保密
2010/5/14 9:22:32
Guozhu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:3852
积分:25928
门派:绿色
注册:2006年7月8日
4
 用支付宝给Guozhu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给Guozhu

发贴心情

“Neniu scipovas traduki ekde la unua tago. Tamen post lernado kaj ekzercado vi povas progresi. Verkoj kaj versajxoj de Tang-dinastio estas tre popularaj inter cxinaj legantoj. Multaj materialoj helpas por kompreni la originalon. Restas nur unu problemo - ke vi devas havi la kapablon re-doni per Esperanto. Sen plena posedo de Esperanto vi ne povas traduki.
国柱答道:“没有任何人从第一天起就有翻译的本领。然而,通过学习和练习,你会进步。唐代的诗文,在中国读者中其实是很普及的。有许多材料可以帮助读者理解原文。剩下的唯一问题是如何用世界语来再现的本领。没有完全掌握世界语你就不可能用它来从事翻译。

Fakte lingvajxoj sencxese progresas. Tradukistoj tradukas ofte por legantoj de sia propra epoko, modernigante la lingvon. Tio okazas ankaux je nia Esperanto. D-ro Zamenhof tradukis ion, sed postaj
tradukistoj faris pli novajn versiojn por la jam tradukitaj de Zamenhof. Tio similas stafeton. Estas ne malofte vidate, ke por unu originalo ekzistas pluraj tradukoj. Povas esti ke ekzistas pli 
ol unu bonega traduko. Tio ankaux similas al pentri portreton. Cxu oni malpermesas fari novan portreton de Kristo?”
实际上,语言也在不断的进步。译者通常都是为自己同时代的读者在做翻译。我们的世界语也是这样。柴门霍夫博士曾经翻译过某些作品,后来的译者们会为已经有了柴门霍夫博士译文的作品,提供新的译文。这就很像接力。同一个原文,有着一个以上不同翻译的情况也屡见不鲜。完全有可能存在一个以上的优秀译文。这就好比画像。难道会禁止人们创作出新的耶稣画像吗?”

Cxu vi partoprenis en kurso por tradukistoj?  秦娣问:您参加过专门的翻译学习班吗?
“Mi lernis en lernejo nur gxis 17-jaragxo. Mi neniam lernis en universitato. Mi neniam lernis en kurso por tradukisto aux poeto. Mi persistas en dumviva memlernado. Post kiam mi posedis Esperanton per memlernado en plena izoliteco kaj nepagipoveco, mi kredas ke cxio estas lernebla.  Kie estas la volo, tie estas la vojo.”
国柱答道:“我在学校里求学的机会到我17岁就结束了。我从未上过大学,也从未上过为翻译家和诗人专门举办的学习班。我只是坚持终身自学而已。当我在完全孤立的处境下通过自学掌握了世界语后,我相信任何东西都是可以学习的。有志者,事竟成。”


Guozhu
Kia laboro, tia valoro
ip地址已设置保密
2010/5/14 9:23:17
Guozhu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:3852
积分:25928
门派:绿色
注册:2006年7月8日
5
 用支付宝给Guozhu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给Guozhu

发贴心情

下面是国柱用世界语翻译的李白的一首诗歌《古朗月行 》。另外一首世界语诗歌,是取杜甫《旅夜书怀 》的诗意,按中国词牌“夜行船”的格式写成。

Li Bai (701-762)
KANTO AL LA LUNO
—laux antikva ario

La lunon mi ne konis infanagxe
kaj gxin ecx nomis blanka jad-telero;
aux prenis por spegulo de felando
fluganta inter nuboj en cxielo.


Jen pendis du piedoj de la feo,
kaj pompe l’ lauxro kreskis en prospero
La blanka lepor’ jam elpistis drogon,
kiu do gxin aprezos laux prefero?


La bufo rodis ek la rondan ombron,
igis la lunon kripla en vespero.
Iam naux sunojn Houx Yi pafaligis
savante la homaron el dangxero.


Kio do nun ankoraux indas spekti
post malapero de l’ lun’ en etero?
Cxu mi foriru, ve, en senhelpeco,
dolore turmentite de l’ sufero!
Trad. Guozhu

(唐)李白
古朗月行

小时不识月, 呼作白玉盘。
又疑瑶台镜, 飞在青云端。
仙人垂两足, 桂树何团团。
白兔捣药成, 问言与谁餐?
蟾蜍蚀圆影, 大明夜已残。
羿昔落九乌, 天人清且安。
阴精此沦惑, 去去不足观。
忧来其如何? 凄怆摧心肝。


Guozhu
Kia laboro, tia valoro
ip地址已设置保密
2010/5/14 9:25:18
Guozhu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:3852
积分:25928
门派:绿色
注册:2006年7月8日
6
 用支付宝给Guozhu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给Guozhu

发贴心情

NOKTA VETURO
— laux cxinesko Yexinghuan (Nokta sxipveturo)

Ventas. Nokta tenero.
Soleca
Sxip’ kun velo.
Dum lunlumo
luas onde
en granda rivero.
Super la vasta tero
pendas mil
brilaj steloj.
Mi similas
al mev’ inter
tero kaj cxielo.
De Guozhu, inspirita de Du Fu, poeto kiu vivis inter 712-770

(唐)杜甫
  旅夜书怀   
 
  细草微风岸,危樯独夜舟。星垂平野阔,月涌大江流。
  名岂文章著,官应老病休。飘飘何所似?天地一沙鸥。

Sennaciulo majo - junio 2010 p.41/42


Guozhu
Kia laboro, tia valoro
ip地址已设置保密
2010/5/14 9:26:19

 6   6   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.07813 秒, 4 次数据查询