§036.
2006-01-24 6:10 GZ al WJG< wenjingen@>
Kara s-ano WJG:
1.Mi estas vere kortusxita de via alvokado en verda reto.
2.Se iu cxina esp-isto prelegos en Italio pri Dante, miaopinie, estas plej aprobinda ideo. Cxar mi jam (antaux)sentis tion pro mia recenzo _Nefinlegebla Dante, "Purgatorio" sub cxina rigardo_.
3.Ecx tio: kiel mi plenumis la taskon recenzi pri Purgatorio, mem estas interesa rakonto. Oni invitis min jarfine de 2004. Mi rifuzis, nomante min "fremda analfabeto". Sed la akravida redaktoro kuragxigis min. Fakte tiam estis du recenzoj far famaj esp-istoj el Euxropo. Patriotismo instigis min serioze fari la recenzon. Mi legis pli ol 5 monatojn en 2005 kaj ricevis "sitelon da akvo", el kiu mi cxerpis "bovlon da akvo" kaj verkis mian recenzon. Poste mi cxerpis "kuleron da akvo" kaj verkis en la cxina lingvo serion da mesagxoj por miaj maljunaj ret-amikoj. Ambaux rikoltis sukcesojn kaj aklamojn. Tre eble mia tasko ankoraux ne finigxis, cxar Purgatorio estas nur unu el la trilogio Dia Komedio. Probable oni ankaux invitos min recenzi pri la tuta trilogio.
4.Mi sondis cxu mia recenzo estus iel utiligota por cxina Esp-ujo. Sed, cxar mia skribo estis tro longa ekzemple por Informilo de CxEL, oni rifuzis min. Sekve gxis nun en Cxinio nur kelkaj legantoj de La Gazeto legis mian skribon. Jes, Informilo de CxEL kaj mia recenzo reciproke ne tauxgas.
5.Specimene mi sendas la tercinan "epilogon" al vi,ecx dulingvan:
Okazis al mi sxanco tre favora —
legi poemojn de Purgatorio.
Sed mi skrupulas kun hezito kora,
cxar mankas al mi plej necesa scio.
Junagxe mi ne studis pri helenaj
mitoj, nek pri biblio, religio.
Antaux l' enigmaj versoj alud-plenaj
mi dece min analfabet' titolas,
facile pensas vojojn malebenaj.
Do, se mi tian vojon riski volas,
mi timas, tio estas stulta vano.
Sagxul', vi scias pli ol mi parolas.[Infero.2:34-36]
Ekestis por legado mia plano.
Legad' similas fakte al veturo.
Konsiloj helpas min per akompano:
Estas la mont' el tia cxi naturo,
ke la ekiro kauxzas fortdetruon,
sed dum pluiro kreskas la plezuro.
Kiam la iro al vi donos gxuon
kaj la grimpado al vi sxajnos glata,
kiel sur sxipo lauxiranta fluon,
tiam vi estos cxe l' ekstremo strata
kaj vi fresxigi povos vian korpon;
gxi estas kiel ver' de mi sciata.[Purg.4:88-96]
Ja cxiu libro havis sian sorton.
Traduko de cxi libro min kortusxis,
modele donis al mi novan forton.
Ke gxi sub polvoj kvardek jarojn kusxis,
mi veis simpatie kaj suspire.
Sed bona sxanco monden gxin elpusxis!
Meriton de Bays lauxdas mi admire.
Eldono luksa, trezor-kunigante!
gxi brilas eminente kaj inspire.
Mi sentas gxojon, libron nun fermante,
post lego, jam revante pri la nova
relego de nefinlegebla Dante!
小诗:但丁读不尽
但丁名著,源泉新书,炼狱诗篇,有幸拜读。
缺少知识,惶恐紧张。有如文盲,岂可鲁莽。
大师指导,给我力量,读书学习,恰似远航。
开头费力,渐渐像样,待至终点,心情舒畅。
书之命运,与人相仿。世译经历,荡气回肠。
四十尘封,终见日光。出版之功,值得夸奖。
赏心悦目,开本大方,聚珍版式,印刷精良。
临别依依,暂且掩卷。伟大但丁,永读不完。
[注]:
世语稿中也是用tercino三段连环韵体写的。共十二个诗段,其中运用了集句诗的技巧,有一个诗段引自地狱篇,有三个诗段引自炼狱篇,字面上不作任何改动。世汉诗稿也就不完全对照了。
6.Mi bondeziras al vi Gxojan Printempan Feston!