此主题相关图片如下:
Jarcenta Kiso
--- laux cxinesko Tiaoxiaoling*
(2010-08-15)
Kiso, kiso,
vere indas biso!
Pozo duonkusxa,
jarcente kortusxa.
Sxatu, sxatu,
Venkon tio datu!
* Tiaoxiaoling 调笑令 Flirta Kanto [1-32-6] 2,2*,6;6,6;2**,2*,6 | aAa bb cCc
cxina fiksforma poemo el ses versoj de 4,6; 6,6; 4,6 silaboj, laux rimarangxo de aAabbcCc. La 4-silabaj versoj konsistas el du ripetaj vortoj.Kaj la unua vorto de la kvina verso devas esti el palindrome ordigitaj silaboj de la lasta vorto de la kvina verso, ekz. tusxa-sxatu;
1945-08-14 (pekina-tempe: 1945-08-15), Japanio proklamis senkondicxan kapitulacon. Amasoj da logxantoj de Novjorko svarme kolektigxas surstrate celebri. En varma celebrado sur la Tempo-placo iu mararmeano kisis nekonatan flegistinon hazarde trovigxantan apude kaj tiu momento estis kaptfotita de Alfred Eisenstaedt ,la fotisto la revuo Vivo (Life) kaj farigxis klasika verkajxo en historio. Post 60 jaroj, en 2005, kolora skulptajxo laux la fama foto aperas en la Tempo-placo de Novjorko kaj gxin inauxguris Edith Shain, gxuste la flegistino siatempe en la foto.
2010, por memori la 65-an datrevenon de la venka finigxo de la 2-a Monfmilito, okazis aktivado amasa kisado en la Tempo-placo de Novjorko. Kortusxite de la sceno Guozhu versis cxineskon <Jarcenta Kiso>.