dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>>
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语学习讨论区胡国柱老师帖子专区 Afiŝejo por Guozhu → 李祥年的爱情(1) La Amo de Li

您是本帖的第 2705 个阅读者
树形 打印
标题:
李祥年的爱情(1) La Amo de Li
Guozhu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:3852
积分:25928
门派:绿色
注册:2006年7月8日
楼主
 用支付宝给Guozhu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给Guozhu

发贴心情
李祥年的爱情(1) La Amo de Li


图片点击可在新窗口打开查看此主题相关图片如下:
图片点击可在新窗口打开查看
Li Xiangnian Missorta

Li Xiangnian, ordinara cxino,
simple pro mistemp' malfavora
tragedie en agxo flora
falis je grava sortdeklino.

Cxio bela igxis ruino,
sekvis persekuto terora.
Li Xiangnian, ordinara cxino,
simple pro mistemp' malfavora.

Felicxe, je novela fino,
post longa disigxo dolora,
rekompencas per amo kora
lin cxiam fidela virino.

Li Xiangnian, ordinara cxino.

李祥年也,平头百姓,
生不逢时,悲惨命运。

毁了一生,美好前程。
李祥年也,平头百姓,

小说结局,堪称万幸:
以身相报,深爱女性。

李祥年也,平头百姓。


Guozhu
Kia laboro, tia valoro
ip地址已设置保密
2010/9/23 4:11:22
Guozhu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:3852
积分:25928
门派:绿色
注册:2006年7月8日
2
 用支付宝给Guozhu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给Guozhu

发贴心情

Yang Xianhui (杨显惠 1946-)
La Amo de Li Xiangnian 李祥年的爱情故事

     Lastjare, kiam mi raporteris en Jingyuan-gubernio, Gansu-provinco, mi auxdis onidiron, ke iu dekstrulo nomata Li Xiangnian vivas en la gubernia cxefurbo. Li estis lokano de Tianjin, studento de 50-aj jaroj de lasta jarcento, iam laboris en la Sporta Komisiono de magistrato de Lanzhou. En 1957 Li Xiangnian estis etiketita "dekstrulo" kaj sendita kiel detiktulo al la agrikulturejo en Jiabian-ravino por korekto per laboro. Dum la tempo de reeduko per laboro lia kulpo promociigxis, kaj estis oficiale kondamnita al punlaborado en agrikulturejo por reedukado. Post kiam finigxis la jaroj de lia punlaborado, li havis postenon en la nomita agrikulturejo. Pli poste, post komplika klopodo li sukcesis fikse logxi en la cxefurbo de Jingyuan-gubernio kaj laboris en la Sporta Komisiono de la gubernia registaro.
    去年在甘肃省靖远县采访的时候,我就听人说,有个名叫李祥年的夹*边*沟右派住在县城里。他是天津人,五十年代的大学生,曾在兰州市体委工作,五七年定为右派送夹*边*沟农场劳动教养。劳教期间,他又升了一级,被正式判刑送劳改农场。劳改期满后留场就业,几经周折落户在靖远县城,在县体委工作。

     Auxdinte tiun nekompletan rakonton, mi tuj vizitis al lia hejmo, tamen, ne sukcesis vidi lin. Sur la pordo de lia hejmo pendas seruro. Najbaroj informis al mi, ke antaux pli ol dek jaroj Li Xiangnian jam fondis vendejon de kaligrafajxoj kaj pentrajxoj en urbo Lanzhou, proksime cxe la la Stadiono Radiko de la Rugxa Monto. Nun li kun siaj familianoj plej ofte logxas tie.
    听到这个残缺不全的故事,我立即去他家拜访,却未能谋面。他家的门上挂着锁。邻居告诉我,十多年前他就在兰州市红山根体育场附近开设了一间字画社,他和家人常年居住在那儿。


Guozhu
Kia laboro, tia valoro
ip地址已设置保密
2010/9/23 4:16:13
Guozhu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:3852
积分:25928
门派:绿色
注册:2006年7月8日
3
 用支付宝给Guozhu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给Guozhu

发贴心情

     La travivajxo de Li Xiangnian vekis cxe mi grandan interesigxon:
 Kiel verkisto de Tianjin, finfine mi auxdis rakonton de iu Tianjin-ano en Jiabian-ravino. Pro kio lia kulpo "promociigxis" de korekto al punlaboro? La vorton "promocii" mi auxdis jam multfoje, tamen gxis nun mi ankoraux vidis neniun "promociiton". Antauxe Li Xiangnian laboris en la Sporta Komisiono de magistrato de Lanzhou, laux rehonoriga politiko al mispunito li rajtas reveni al sia malnova laborposteno en Lanzhou, sed kial li venis al Jingyuan-gubernio en la trosekeca monta regiono sur la norda bordo de la Flava Rivero?
    李祥年的故事引起了我的极大兴趣:作为天津市的作家,我终于听到了一名天津人在夹*边*沟的故事;他是怎么由劳教升级为劳改的?“升级”这两个字我已经听到多次了,但还没有见到过一个“升级”的人;他原先在兰州市体委工作,落实政策应该回到原单位去,却又怎么到了黄河北岸的干旱山区靖远县?
    Mi tuj revenis al urbo Lanzhou kaj vizitis al la kvartalo proksime cxe la la Stadiono Radiko de la Rugxa Monto sercxi Li Xiangnian, sed ne sukcesis trovi lin.
    我立即返回了兰州,并且去红山根体育场附近寻找李祥年,却未能觅到。

     Sen hazardo estas nenia rakonto. Cxijare en auxtuno mi refoje venis al Lanzhou raporteri. Babilante kun amiko pentristo nomata Guan Qixing pri tiu afero. Li parolis al mi: "Ho, Li Xiangnian! Cxu vi volas viziti al Li Xiangnian? Mi povas gvidi al vi la vojon." uan Qixing informis al mi, ke li interkonatigxis kaj amikigxis kun Li Xiangnian antaux pli ol dek jaroj kiam Li Xiangnian okazigis en Lanzhou ekspozicion de siaj kaligrafajxoj.
    无巧不成书,今年秋季又一次来兰州采访,与一位名叫关启兴的画家朋友聊天时谈到这件事,他说,李祥年,你要找李祥年吗?我领你去。关启兴告诉我,十多年前,李祥年在兰州市举办书法展览,他们就认识且熟悉了。


Guozhu
Kia laboro, tia valoro
ip地址已设置保密
2010/9/23 4:17:49
Guozhu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:3852
积分:25928
门派:绿色
注册:2006年7月8日
4
 用支付宝给Guozhu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给Guozhu

发贴心情

     Do estas kompreneble kial mi ne sukcesis trovi la vendejon de kaligrafajxoj kaj pentrajxoj de Li Xiangnian, cxar la vendejo fakte trovigxas sur strato apud Lanzhou-a Fervoja Buroo, tamen mi nur vane rondiris en kvartalo de la Nova Fervoja Vilagxo proksime cxe la Radiko de la Rugxa Monto.
    难怪我找不到李祥年的字画店,原来它就在兰州铁路局旁边的街道上,我却在红山根附近铁路新村的地段上转来转去。

    Levinte pordkurtenon el molaj plastslipoj ni eniris la pordon, kaj mia pentristo-amiko alparolas al altstatura homo je cx. 70-jara agxo. Mi tuj konsciis ke tiu estas Li Xiangnian. Jaroj restigis sur lia blanka vizagxo neforvisxeblajn spurojn. Ambauxflanke cxe la nazaloj vidigxas sulkoj kvazaux profunde gravuritaj de grifelo aux cxizilo.
    掀开软塑料门帘进了门,我的画家朋友就和一位高个子年近七旬的人说话。我立即就意识到他是李祥年。他的白净的脸上岁月留下了抹不去的痕迹,鼻翼两旁的八字纹刀刻斧凿般深刻。

     Post iom da komplimentaj salutvortoj, mi tuj diris mian intencon.
     Kun nenia rifuzo li respondis volonte: "Ho, vi volas scii kial kaj kiel mi 'promociigxis' en Jiabian-ravino, kaj poste kiel migris al Jingyuan-gubernio. Tio estas longa historio ne rakontebla per kelkaj vortoj. Lasu min diri malrapide."

    略事寒暄之后我就说明了来意。他毫不推辞,爽快地说:“你要问我在夹*边*沟为什么‘升级’、怎么升的级、最后怎么又流落到了靖远县的,这可是一言难尽呀,我得慢慢道来。”


Guozhu
Kia laboro, tia valoro
ip地址已设置保密
2010/9/23 4:18:41
Guozhu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:3852
积分:25928
门派:绿色
注册:2006年7月8日
5
 用支付宝给Guozhu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给Guozhu

发贴心情

     Mi estis sendita al Jiabian-ravino far la Sporta Komisiono de magistrato de Lanzhou en septembro 1958. La vicestro de la oficejo de la Sporta Komisiono kaj la pafad-trejnisto de la Sekcio de la Nacidefenda Sporto persone sendis min tien.
Kial per pafad-trejnisto sendi min? Cxar oni timis ke mi forfugxus. Post kiam oni proklamis en junio pri la puno al mi sendi min al Jiabian-ravino por korekto per punlaboro, mi jam forkuris unu fojon. Poste mi estis kaptita revenen al Lanzhou kaj resendata al Jiabian-ravino. Cxifoje, por preventi mian forkuron duonvoje, oni speciale arangxis ke pafad-trejnisto kun etkalibra fusilo eskortu min.

    我是1958年9月被兰州体委送到夹*边*沟去的。是体委办公室副主任和国防体育科的射击教练送我去的。为什么叫个射击教练送我?怕我逃跑呀——6月份就宣布我去夹*边*沟劳动教养,我已经跑过一回了,我是被抓回兰州来之后送夹*边*沟的。这次送夹*边*沟,怕我逃跑,专门派了个射击教练提个小口径步枪押着。

     Gxenerale dirite, mia vivo en Jiabian-ravino ankoraux estas bona. Mi diplomigxis el la fakultato de fizika kulturo de la Normala Universitato de Hebei-provinco. Mi havas fortan korpon kaj facilmovan lerton. Ekde mia infanagxo, sekvante mian patron mi vizitadis teatron, mi konas pekinan operon, scipovante kanti kaj ludi. Veninte al Jiabian-ravino, mi laboris sur kamparo nur kelkajn tagojn kaj jam estis lauxordone anigxi al teatra trupo por provludi programerojn kaj teatrajxojn por celebri la dekjaran jubileon de la Nacia Tago. Mi ankaux lertas en pentrado kaj belskribado.Mia avo estis trapasinto de la provinca ekzameno en Qing-dinastio(1644-1911). Li fondis privatan lernejon kaj bele skribis. Miaj gepatroj diplomigxis el la ekonomia fakultato de Nankai-Universitato de Tianjin. Mia patro funkciis kiel cxefo de la financa sekcio de Kailuan-karbominejo, li ankaux scipovis bele skribi. Mia pliagxa kuzo Li Henian poste farigxis landfama kaligrafo, prezidanto de la Kaligrafa Asocio de Tianjin......Kreskinte el tia familio de kleruloj, nature mi ankaux lertas en pentrado kaj belskribado.

    我在夹*边*沟的境遇还算是好的。我是河北师范大学体育系毕业生,体魄好,身手灵活;我从小就跟着父亲进戏院子,懂京剧,能唱能表演。到了夹*边*沟,在大田劳动了几天,就被抽出来参加演出队,排练庆祝国庆十周年的节目,演戏。我还能画能写。我的爷爷是清代举人,开家馆,写得一手好字。父亲母亲毕业于天津南开大学经济系,父亲做过开滦煤矿的财务主任,也是写一手好字。我的堂兄李鹤年后来成为全国著名的书法家,天津市书法家协会的主席……出生在这样一个书香门第,我当然也是能写能画。


Guozhu
Kia laboro, tia valoro
ip地址已设置保密
2010/9/23 4:19:46
Guozhu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:3852
积分:25928
门派:绿色
注册:2006年7月8日
6
 用支付宝给Guozhu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给Guozhu

发贴心情
 En Nacia tago nia teatra trupo prezentis la kompletan trilogion <Perdo de Jieting, Artifiko de la Malplena Urbo kaj Ekzekuto de Ma Su> de la pekina opero. Mi ludis la cxefrolon Zhuge Liang. Akiris sensacian sukceson je la unuafoja ludo kaj vekis atento de la gvidantaj oficistoj de la agrikultura punlaborejo. Post fino de la prezentado de la pekina opero mi estis transpostenigita al ofico aperigi nigratabulan gazeton......Mia laboro sur kamparo fakte sumigxis nur je malmultaj tagoj ---  Kelkafoje, kiam la gvidanta oficisto vidis ke mi pretigis unu nigratabulan gazeton per tri labortagoj, li ekkoleris, sciante ke mi ruze laboras en intenca maldiligento, kaj resendis min al la punlaboro sur kamparo. Sed post kelkaj tagoj kiam mi laboris sur kamparo, li refoje vokis min al la ofico aperigi nigratabulan gazeton. Jes, mi ruze maldiligentis; tamen, kiam mi laboras sen ruza maldiligento, mi povas pretigi dek nigratabulajn gazetojn en unu labortago, neniu alia kapablas fari tion.
Mi plenumis ne nur skribi kaj pentri, sed ankaux verki kaj redakti la manuskriptojn, tiel ke la gvidanta oficisto bezonas zorgi nenion.
En Jiabian-ravino estas multe da kompetentuloj: pentristoj, poetoj, profesiaj aktoroj, sed al ili mankas la kapablo de multfakulo kia la mia.
国庆节演出全本京剧《失·空·斩》我饰诸葛亮,一炮打响了,引起管教干部的注意,演出结束后叫我去写黑板报……我在大田里就没有干过几天——有时候,领导看我一块黑板写三天,就发怒,知道我是偷懒耍滑,叫我下大田去劳动。可是下大田没几天,就又把我调出来搞黑板报。我是偷懒耍滑了,可是,不偷懒耍滑的时候我一天能写十块黑板报,其他人根本就做不到。不光是又写又画,连稿子都是我自编自写,用不着管教干部操心。夹*边*沟的能人多得很,有画家,有诗人,有专业演员,但他们不如我多面手什么都能干。

Guozhu
Kia laboro, tia valoro
ip地址已设置保密
2010/9/23 4:20:46
Guozhu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:3852
积分:25928
门派:绿色
注册:2006年7月8日
7
 用支付宝给Guozhu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给Guozhu

发贴心情

     Pro mia multfaka kapablo je skribado, pentrado, prezentado, regxisorado, pretigo de  opera dekoracio, pro tio ke mi ofte laboras kiel taglaboristo de provizoraj taskoj, tial en la unua jaro post mia veno al jiabian-ravino, mi ne multe suferis, mia sano ne difektigxis pro trolaciga punlaboro, kaj mi ankaux ne suferis tro grandan malsatecon.
 Mi ofte publike lauxdas kuiristojn de nia mangxejo en mia nigratabula gazeto --- tio estas tre grava.
 Inter la regularo por rekompencoj kaj punoj de nia agrikultura punlaborejo estas tia artikolo: tiu, kiu faris tri grandajn meritojn, estu rekompencata per forigo de la etiketo "dekstrulo" kaj nuligo de la puno korekto per korpa laborado. Se mi lauxdas iun, tiu bone impresos al la gvidantaj oficistoj kaj tio favoros por lia meritofaro kaj forigo de la etiketo "dekstrulo".Tial, se mi havas bonan rilaton kun kuiristoj, mi povus ricevi pli multan donon de mangxajxoj en nia mangxejo.
 Se mi publike lauxdas la kuracan stacion, la kuracistoj donos al mi ateston pri malsan-forpermeso, sekve mi povos ripozi, eviti pezajn korplaborojn kaj prezervi mian fizikan forton.
    由于能写能画能演能导能画布景,经常做零工做杂活,所以我到夹*边*沟一年的时间里没受太大的苦,身体没有累垮,也没太挨饿。我经常在黑板报上表扬食堂的炊事员——这很重要。农场制定出的奖惩制度里有这样的条文:立三次大功就可以摘帽,可以解除劳动教养。我表扬谁谁就在管教干部心里留下好印象,有利于他立功和摘帽。所以我和炊事员们的关系好,去食堂打饭就打得多。我表扬了卫生所,医生就给我开病假条,我就可以休息,可以躲避重体力劳动,保存体力。

     Post alveno al Jiabian-ravino, en la komenco mi havis tian penson: La puno dauxros al mi nur unu aux iom pli ol jaro, cxu ne? Cxar la estroj ja tiel diris, ke mi post monatoj da sinhardo jam povos reveni al kaj relabori sur mia malnova laborposteno. Laux mia siatempa situacio, mi vivis ja multe pli bone ol ceteraj dekstruloj. Tial mi decidis elteni la suferon por kelkaj monatoj. Tamen, forpasis unu jaro kaj pluraj monatoj, estas nenia informo pri la forigo de mia dekstrula etiketo kaj liberigo. Mi sentas ke mi ne povas plu elteni: mi eksopiras mian amikinon. La amsopiro pri mia amikino tiel dolore turmentas min, ke mi volontas akcepti nenian laboron kaj sentas la vivon tute sensignifa. Mi volas forkuri. Mi volas viziti al mia amikino, intervidigxi kun sxi kaj diri al sxi pri mia forta amsopiro. Mi ankaux volas konfesi al sxi, ke mi jam farigxis dekstrulo en punlaborejo. Mi volas demandis al sxi: cxu vi ankoraux amas min?
Se sxi respondus jes kun volonteco atendi mian revenon, mi revenu al la punlaborejo dauxrigante la eltenadon.
 Se sxia amo jam sxangxigxis, mi neniam revenu al punlaborejo, preferante cxie vagadi, migri......

    初进夹*边*沟的时候我也曾有过想法:不就是劳教一年半载吗?领导就是这么说的,锻炼锻炼几个月就回来了,接着工作。按照我当时的处境,的确还是可以的,比其他右派强多了,所以我就下决心熬下去,熬出这几个月去。可是熬了一年零几个月,一点儿摘帽释放的音讯也没有,我就觉得熬不下去了:想女朋友了。我对女朋友的思念把我折磨得很苦,什么也不想干了,觉得活着没意思了,就想逃跑了。想去看一看女朋友,见一面,和她叙一叙思念之情。也想告诉她我已经是右派分子了,正在劳动教养,你还爱我吗?如果她说还爱我,愿意等着我,我就回来再接着熬。她要是变心了,我就再也不回来了,我宁愿到处流浪,漂泊……


Guozhu
Kia laboro, tia valoro
ip地址已设置保密
2010/9/23 4:21:40
Guozhu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:3852
积分:25928
门派:绿色
注册:2006年7月8日
8
 用支付宝给Guozhu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给Guozhu

发贴心情

     Mia amikino nomigxis Yu Shumin, siatempe lernas en la Pekina Normala Universitato. Sxi estis lokano de Shijiazhuang. En 1955 la Normala Universitato de Hebei-provinco ankoraux sidis en Tianjin. Printempe okazis instrua praktiko de diplomigxontaj studentoj. Mi laboras kiel anstatauxanta instruisto en la Dua Mezlernejo de Shijiazhuang, kie mi interkonatigxis kun sxi. Siatempe mi agxas 23-jara, gxuste ekstravertito en flora juneco. Dum mi laboras en la Dua Mezlernejo, okazis la Sportkonkursoj de Hebei-provinco en la cxefurbo Shijiazhuang. Mi funkciis kiel jugxisto de korbopilkaj matcxoj, kio ja estas mia fortajxo, kaj mi suficxe paradis miajn kapablojn. Ankaux la piedpilka ludo estas mia kompetenteco. Okazis tri matcxoj inter teamoj de nia sporta fakultato kaj tiu de Hebei-provinco. Ankaux mi suficxe paradis min. Kaj, en la tempo kiam nia praktiko estas finigxonta, mi rimarkis ke Yu Shumin ekhavis amon pri mi.
    我的女朋友名叫俞淑敏,那时正在北师大读书。她是石家庄人。1955年春季河北省师范大学——那时校址在天津市——搞毕业实习,我在石家庄第二中学代课认识了她。那时我23岁,风华正茂的时候,又是外向型性格,在二中实习期间正遇上河北省的运动会在石家庄举行,我担任篮球比赛的裁判——那是我的长项——出足了风头。踢足球也是我的特长,我们体育系的足球队和河北省足球队比赛了三场球,我也出了风头。结果,就在我们实习结束的时候,我发现俞淑敏看上了我。

     Tiujare Yu Shumin lernis en la dua klaso en la supera mezlernejo. Sxi agxis ankoraux tre juna, nur 17-jara. Sed sxi estas frumatura knabino. Ne nur korpe --- sxi jam havas grandan staturon kaj sxveligxantan bruston, sed ankaux pense. Sxi ofte rigardis min per ardaj rigardoj. Ni jam trapasis tian agxon, do vi facile komprenas sen mia klarigo, ke se iu knabino ekhavis amon al vi, sxiaj rigardoj certe estas tute malsamaj ol tiuj de aliaj homoj. Krome, kelkajn tagojn antaux nia foriro de la Dua Mezlernejo de Shijiazhuang, mi havis la taskon skribi dankleteron en la nomo de dekkelkaj studentoj de diversaj fakultatoj, kiuj praktikis en la nomita mezlernejo. Yu Shumin fervore venas alkrocxinte sin cxirkaux mi.Jen sxi sercxis por mi la preparitan cxinan inkon, jen sercxis por mi la tucxpenikon. La teksto de la dankletero estis verkita de studentoj de la cxina lingvo. Mia tasko estas transskribi tion sur rugxa  sxjuan-papero. Mia manskribo laux cxina kaj-kaligrafio estis elstara. Kiam mi ankoraux lernis en la kvina klaso de la elementa lernejo, mia belskribajxo jam estis honorita per la cxampioneco en la belskriba konkurso de la lernantoj de elementaj lernejoj de Tianjin.
 Kiam mi lernis en la malsupera mezlernejo, okazis ekspozicio de kaligrafajxoj kaj pentrajxoj de mezlernejanoj en Tianjin, miaj verkajxoj, impone en diversaj stiloj de kaj-, gxuxan-, uxej-, sxing-kaligrafioj okupis trionon de la ekspoziciejo. La granda horizontala rubando estas manskribita de mi, kun la slogano "Ami patrujon, Ami popolon, Ami laboron, Ami sciencon, Ami publikajn objektojn", ekspozita en la Kultura Domo de Tianjin.
    俞淑敏那年上高二,年龄还小,也就17岁。可那是个早熟的姑娘,不光身体发育早——大个子,胸脯挺饱满——思想也成熟早。她常常用非常热烈的目光看我。咱们都是过来人,不用我说你们就明白,一个姑娘看上了你,那目光和别人是不一样的。另外,就在我们离开石家庄第二中学的前几天,我代表在这个学校实习的十几名各系的同学写感谢信,俞淑敏就围着我转,很殷勤。她一会儿去找墨汁,一会儿又去找毛笔。感谢信的稿子是中文系写的,我捉笔抄在红虎皮宣纸上。我的楷书是写得很好的,小学五年级,我的作品就获天津市小学生书法大赛第一名;初中时天津市搞中学生书画展,我的字画占了整间展厅的三分之一,楷篆魏行洋洋大观,斗大的楷书——爱祖国,爱人民,爱劳动,爱科学,爱护公共财物——大横幅是我写的,在天津市文化馆展出。
     Kiam mi finis la transskribon de la dankletero, kun plena gxojo Yu Shumin lauxdis apud mi: Instruisto s-ro Li, via belskribo estas vere bonega! Vere bonega!.
    感谢信写完,俞淑敏满心欢喜地在旁边说,李老师,你的字写得真好,写得真好!


Guozhu
Kia laboro, tia valoro
ip地址已设置保密
2010/9/23 4:22:39
Guozhu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:3852
积分:25928
门派:绿色
注册:2006年7月8日
9
 用支付宝给Guozhu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给Guozhu

发贴心情

     Ho, sxi vere admiras min, eksxatas min el korprofundo. Nature, ankaux mi ekamas sxin. Jen tre bela knabino. Kvankam ankoraux tre juna, tamen vere cxarma belulino, kiun oni povas vidi unufoje inter mil aux dekmil knabinoj! Gracia staturo, cxarma rozvango, ho vere belega!
    她真是从心底里钦佩我,看上了我。当然,我也喜欢上了她。这是个很漂亮的姑娘,她虽然年龄还小,但的确是个美人,千里挑一万里挑一的美人,窈窕的身材,妩媚的脸蛋,真是漂亮极了。

     Ke mi povas konstati ke mi ekamis sxin, tio okazis en la lastaj du aux tri tagoj antaux mia foriro de Shijiazhuang. Sxi invitis ke mi vizitu sxian hejmon.
 Elirinte de sxia hejmo, sxi invitis min ekskursi en parko. Sxi diris: Instruisto s-ro Li, ni kune vizitu al parko! Kial reveni lernejon tiel frue? Post du tagoj vi jam revenos al Tianjin. Cxu vi ne devas bone ekskursi en Shijiazhuang?
    我确切地认识到她爱上了我是在我离开石家庄前的最后两三天,她叫我去她家。从她家出来,她又叫我去公园。她说,李老师咱们去公园吧,你急着回学校干什么?过两天你就回天津了,还不在石家庄好好玩玩吗?

    En parko sxi diris al mi: Instruisto s-ro Li, nun finigxis via praktiko en mia urbo. Cxu vi ankoraux memoras min post kiam vi revenis al Tianjin?
 Mi respondis: kiel mi povus forgesi vin? Eble vi rapide forgesos min. Kaj Yu Shumin respondis: Mi ne forgesos vin, nur se vi ne forgesos min.
    在公园里她跟我说,李老师,实习完了,回到天津还能记得我么? 我说怎能忘了呢,你可能很快就会把我忘了。她说我不会忘记你的,只要你不忘记我。


Guozhu
Kia laboro, tia valoro
ip地址已设置保密
2010/9/23 4:23:33
Guozhu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:3852
积分:25928
门派:绿色
注册:2006年7月8日
10
 用支付宝给Guozhu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给Guozhu

发贴心情

     Reveninte al universitato mi diplomigxis kaj atendas asignotan laboron. Tiam sxi petinte forpermeson veturis al Tianjin intervidigxi kun mi. Sxi havis patrinflankan onklinon en Tianjin. Sxi logxas en hejmo de la onklino, sed cxiutage veturis al mia universitato, aux invitis min kune ekskursi al parko. En cxifoja intervidigxo, mi donacis al sxi mian fotoalbumon kaj kelkajn kaligrafajxojn. Nelonge post reveno al Shijiazhuang sxi sendis al mi leteron, kun informo, ke sxia patro vidis miajn kaligrafajxoj kaj lauxdis, dirante ke tiu cxi junulo belskribas vere eminente!
    回到学校后就毕业了,等待分配工作,这时她又请假到天津来看我了。她有个姨妈在天津,她住在姨妈家里,但每天往我们学校跑,或者约我出去逛公园。这次相见,我把自己的相册和几幅字给了她。她回到石家庄不久就寄信来,说她父亲看了我写的字,夸奖我说,这小子这两笔字确是精彩。

     Post kiam mi laboris en urbo Lanzhou, leteroj cxiam venadis inter ni. Tiam la plej rapida posxtajxo estas aera, kaj ni cxiam sendis per aera posxto. Sendante aeran posxtajxon oni devas glui sur la koverto bluan kromslipon kun presita indiko Aerposxtajxo. En la Printempa Festo de 1956 mi unuafoje havis sxancon veturi hejmurbon por viziti gepatrojn. Kiam la trajno preterveturas urbon Shijiazhuang, mi vizitis al sxia hejmo por vidi sxin. Sxia patro tiel diris al mi averte: Shumin agxas ankoraux tre juna. Vi devas ame zorgu sxin, ne kauzu gxenon malhelpe al sxia lernado.
    我在兰州工作以后,我们之间书信不断。那时候最快的信是航空信,我们都寄航空信。航空信寄出的时候邮票上边要贴一枚蓝色的标签,印有“航空”两个字。1956年春节第一次回家探亲,路过石家庄我去她家看她,她父亲就对我说这样的话:淑敏年龄还小,你要爱护她,不要耽误她的学习。

Tradukis Guozhu 2009-09-17


Guozhu
Kia laboro, tia valoro
ip地址已设置保密
2010/9/23 4:24:16

 10   10   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.13965 秒, 4 次数据查询