dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>>
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语学习讨论区胡国柱老师帖子专区 Afiŝejo por Guozhu → 李祥年的爱情(4) La Amo de Li

您是本帖的第 2225 个阅读者
树形 打印
标题:
李祥年的爱情(4) La Amo de Li
Guozhu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:3852
积分:25928
门派:绿色
注册:2006年7月8日
楼主
 用支付宝给Guozhu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给Guozhu

发贴心情
李祥年的爱情(4) La Amo de Li
    Pro la amsopiro pri Shumin, mi forkuris de Jiabian-ravino.
    Mi revidis Shumin. Sed pro la sento de mia hontinda malsupereco, mi denove perdis sxin, forkurinte de sxi.
    Do kion mi faru nuntempe?
    因为想念淑敏,我逃离了夹*边沟。我见到淑敏了,但是由于我的自惭形秽,我又失去了她,逃离了她,现在我该干什么呢?
    Mia antauxa penso estis tia: Nue se sxi ankoraux tenas amon al mi, nur se sxi diris al mi: "Iru akcepti la reedkadon per laboroj! Se vi plenumis la reedukadon, mi ankoraux atendas vin!" Tiam mi certe volonte revenu al Jiabian-ravino por dauxrigi la reedukadon per punlaboroj.
    我原先想的是只要她还爱我,只要她说你去接受改造吧,你改造好了,我还是等着你,那我就会义无反顾地返回夹*边沟继续接受改造。
    Sed nun, post tia okazintajxo, ruinigxis jam mia estonteco, ruinigxis ankaux mia amo. Perdis al mia vivo cxiom da lumo. Cxu ankoraux estas necese ke mi memvole jxetu min en kaptilon, memvole revenu al la malliberejo? Ne, jam ne ekzistas tia neceseco. Mi jam ne havas la devon respondeci por mia amatino.  La tuta signifo de mia vivo estas nur plu vivi. Do mi cxiel plu vivu: migru.
    可事到如今,我的前途已经葬送,爱情也已然葬送,整个的生活失去了光彩,我还有必要自投罗网重返囹圄吗?没有,没有这个必要了。我已经不对心爱的人承担义务了,我生活的全部意义就是活着了,那就想办法活下去吧:流浪。
    Mi havas la memfidon ke mi kapablas vivi en migrado. Tiujare mi estis 28-jara. Kvankam iom malfortas mia korpo pro la sufero de malsato en Jiabian-ravino, tamen finfine mi ankoraux estas juna, facilmova. Mia vivo plenas de vivipovo. Nur se mi povos trovi laboron, malgraux kiel ajn suferan aux lacigan, mi povos elteni, mi povos plu vivi kie ajn, nur se mi ne enirus malliberejon, ne vivus en la sxtona punlaborejo, tenante mian liberan korpon kaj koron.
    我认为我有能力在流浪中生存下去。那一年我28岁,虽然在夹*边沟饿了一年多身体有点虚弱,但我毕竟年轻,我的身手是敏捷的,生命还充满活力。我只要能找到个活干,无论多苦多累,无论在什么地方,只要能不陷囹圄,不进石头城,保持我的自由的身心,我都能忍受,能生存下去。

Guozhu
Kia laboro, tia valoro
ip地址已设置保密
2010/9/26 9:56:54
Guozhu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:3852
积分:25928
门派:绿色
注册:2006年7月8日
2
 用支付宝给Guozhu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给Guozhu

发贴心情

    Kredeble, la unua penso de cxiu fugxinta malliberulo estas reveni hejmon, viziti siajn gepatrojn, ricevi ilian protekton kaj materialan helpon. Tiun tagon mi forveturis de Shijiazhuang. Mia unua deziro estis reveni hejmon, viziti al miaj gepatroj kaj poste komenci mian vivon de vagabondo.
    可能所有逃跑出来的囚犯首先想到的去处是回家看看,得到父母的庇护和接济吧。那天离开了石家庄,我首先想的是回一趟家,见见我的父母,然后再走上流浪的生涯。
    Mi pacience atendis gxis la nokto vualis cxie, nur tiam mi revenis al la hejmo.
    Mia pliagxa fratino kaj sxia edzo ambaux laboras en la projekta instituto. Ilia hejmo trovigxas en vilagxo Guanzhuang, je la loko 20 km distanca de Pekino al Tongzhou-gubernio. Post fondigxo de CxPR, sxtato konstruis tie grandampleksajn kvartalojn de etagxdomoj, kie logxas oficistoj de la centraj sxtataj institucioj kaj iliaj familianoj.
Per la plej malfrua auxtobuso mi veturis al Guanzhuang. Venante al la hejmo de mia pliagxa fratino, antaux la pordo mi tamen multe hezitis, sen kuragxo por frapi sur la pordo.
    我是等到夜色降临之后回家去的。我姐姐和姐夫都在设计院工作。他们的家在北京去通县二十里远处的管庄。解放后国家在那儿盖了大片的楼房,中央和国家机关的干部家属们都住这。但是,我乘坐的最后一趟公共汽车到了管庄,到了姐姐家门口,我却犹豫再三不敢敲门。

    En la somero de 1957, en diversrangaj institucioj de Lanzhou okazis unue la libera esprimado de opinioj, poste la batalo kontraux dekstruloj, kaj en la novembro mi estis etiketita kiel dekstrulo. En la komenco, fakte mia nomo ne trovigxis en la nomlisto de la kondamnitoj sendotaj al Jiabian-ravino, cxar mi estis nur ordinara sed ne ekstrema dekstrulo. Mia klasa origino estis el familio nur de malnova oficisto. Kvankam mia familio ne estis proleta, tamen ankaux ne tiu de bienulo aux kapitalisto, tial mi ne vicigxis inter la kondamnitoj sendotaj al Jiabian-ravino.
    1957年的夏季,兰州市的各级机关大鸣大放和开展反*右斗争,到了11月,我就被定为右*派。最初,我并未列入去夹*边沟的名单之中,因为我是个一般的右*派,不是极*右分子。我的家庭出身也仅仅是旧职员,虽不是无产阶级家庭,但也不是地主资本家,所以我未列入去夹*边*沟的名单。


Guozhu
Kia laboro, tia valoro
ip地址已设置保密
2010/9/26 10:02:46
Guozhu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:3852
积分:25928
门派:绿色
注册:2006年7月8日
3
 用支付宝给Guozhu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给Guozhu

发贴心情
    Tamen, post kiam mi estis etiketita kiel dekstrulo, oni ne plu donis al mi la funkcio de trejnisto, nek de jugxisto en matcxoj. Post diplomigxo el la Normala Universitato de Hebei-provinco mi laboris en la Sporta Komisiono de magistrato de Lanzhou nur du jarojn, sed en la sporta rondo de Lanzhou mi estas famkonata paradulo.
    Siatempe la Sporta Lernejo de Lanzhou sidis en Lanyuan (Orkidea Gxardeno) en la urba centro. Mi donis lecionojn al la lernantoj. En Lanyuan trovigxas lumigita tereno por korbopilka ludo, unuka tra la tuta urbo. Cxiufoje kiam okazis en Lanzhou korbopilkaj matcxoj cxu urbaj aux provinc-nivelaj, mi cxiam funkciis kiel jugxisto. Mi kuras sur la plena tereno, kun belaj movoj, rapidaj reagoj, trafaj prijugxoj......Kiam mi iras sur strato, multaj junuloj konas min, vokante min Jugxisto de Lanyuan.
    但是,我被定为右*派之后,不叫我做教练了,也不叫我当裁判了。我从河北师大毕业后仅仅在兰州体委工作了两年,可是在兰州的体育界我是出风头的。那时候兰州体校设在市中心的兰园,我给学生们上课。兰园有全市唯一的一片灯光篮球场,每一场兰州市的或者省级的篮球比赛,都是我执法,满场跑,动作漂亮,反应敏捷,判断准确……我走在街上许多年轻人认识我,叫我兰园裁判。
    Mi ankaux estis speciala kontribuanto pri sporto de la Gansu-a Tagjxurnalo.
    Mi verkis artikolon konigantan pri la novaj reguloj de la Olimpikoj en Helsinko 1956, mi ankaux verkis konigon pri la malgranda piedpilko.
    Mi ankaux funkciis kiel la sporta klarigisto de la Gansu-a Popola Radiostacio.
    Dum la gravaj matcxoj mi sidas rande de la ludkampo kaj donas klarigojn kontraux megafono, la radiostacio faras cxelokan disauxdigon pri la pilkoludoj.
    我还是甘肃日报的特约体育撰稿人,写过介绍五六年赫尔辛基奥运会新规则的文章,写过介绍小足球的文章。我还是甘肃人民广播电台的体育解说员。重大的比赛,我坐在球场边上对着麦克风解说,电台现场转播比赛。
    Tamen, post kiam mi farigxis dekstrulo, mi nur havis tiajn laborojn kiel pentri liniojn sur ludlampo, transporti akvorezervejon, transporti trinkakvon, pretigi boligitan akvon. Lernanto kaj sportistoj iam respekte vokis min Trejnisto S-ro Li; sed nun, dum renkontigxo kun mi en la akvocxambro, ili alparolis al mi en alia tono: "Li Xiangnian, pretigu varman akvon por ke ni lavu vestojn!" aux "Li Xiangnian, la akvon vi preparis nesuficxe varma! Kiel tauxgas por nia banigxo?"
    但是,定为右*派之后,我的工作就是比赛前画线,抬保温桶,抬开水,烧开水。往常叫我李指导的学员和运动员,现在在水房遇见我,这样跟我说话:李祥年,把水烧热了,我们要洗衣裳。李祥年,这水没烧热,怎么能洗澡呀!

Guozhu
Kia laboro, tia valoro
ip地址已设置保密
2010/9/26 10:03:29
Guozhu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:3852
积分:25928
门派:绿色
注册:2006年7月8日
4
 用支付宝给Guozhu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给Guozhu

发贴心情
    Jes, tiu laboro estas ne laciga, sed ofenda al mi.
    Mi ne povas plu toleri tian humiligon, kaj rifuzis labori. Malgraux cxiaj kritikoj far gvidantoj al mi, mi ankoraux rifuzis tian laboron. Cxiutage mi iris al la tetrinkejo cxe la norda pordo de Lanyuan auxskulti historirakontadon far profesiaj rakontistoj.
    Tiel, en iu tago de junio cxijare, en granda kunveno gvidanto publike proklamis: Pro la malbona sinteno Li Xiangnian estu eksigita de nuna ofico kaj sendata al Jiabian-ravino por ricevi reedukadon en la punlabora agrikulturejo.
    工作是不怎么累,气却不好受。我一生气干脆就不干了,不管领导怎么批评我都不干了,每天跑到兰园北门的茶馆听人说书。于是,到了这年六月的一天,领导在大会上宣布,李祥年因其态度恶劣开除公职送夹*边*沟农场劳动教养。
    Mi ege malkontentas pri tiu decidon.
    En la tago kiam la gvidanto proklamis tion, venis policano el la urba policejo. Laux ilia plano, post la kondamna proklamo, tiu policano tuj forkonduki min. Sed mi reagis je la unua minuto. Mi diris: "Mi ne akceptas la decidon ricevi reedukadon en la punlabora agrikulturejo en Jiabian-ravino. Cxar mi konas la politikon de la Kompartio pri dekstruloj. Kvankam estas kontrauxdiro inter la malamiko kaj ni, tamen estu traktata laux kontrauxdiro interne de popolanoj. Estas permesata al la eksigitaj oficistoj ke ili mem trovu por si vivrimedon kaj elirejon de la vivo. Mi postulas ke lasu min trovi mian vivrimedon. Antaux ol la gvidanto diras ion, mi dauxrigis mian parolon, ke tio estas la politiko publikigita de la Kompartio. Mi agas laux la politiko de la Kompartio. Se vi malobservos la politikon de la Kompartio, obstine persisti en via misdecido sendi min al la punlabora agrikulturejo en Jiabian-ravino, do vi faras agon oponi Kompartion, oponi la CK de la Kompartio. Mi akuzos vin. Mi akuzos al la provinca komitato de CxKP, al la Centra Komitato de CxKP."
    我对这一决定极为不满,领导宣布的那天,市公安局来了一个警察,他们原计划一宣布就叫警察把我带走的,但我立即作出了反应。我说,我不去夹*边*沟农场劳动教养!党对右*派的处理是有政策的,右*派是敌我矛盾,但按照人民内部矛盾处理,对于开除公职的干部允许其自谋生计自寻生活出路。我要求自谋生计。不等领导说话我又说,这是党的政策,我按党的政策办的,你们如果违背党的政策非要叫我去夹*边*沟劳动教养,那就是反党,反对党中央。我要告你们去。我要告到省委,告到党中央。

Guozhu
Kia laboro, tia valoro
ip地址已设置保密
2010/9/26 10:04:12
Guozhu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:3852
积分:25928
门派:绿色
注册:2006年7月8日
5
 用支付宝给Guozhu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给Guozhu

发贴心情

    Mia parolo sonas vere forta.
    La gvidantoj ankoraux neniam renkontis tian okazon, la policano eble ankaux neniam vidis tiel rigidnukan dekstrulon, tial en la unua momento ili cxiuj mirstultigxis.
    La policano ne kuragxas facilanime aresti min.
    Oficistoj de la Sporta Komisiono paligxis en komuna mutigxo.
    Eble post unu aux du minutoj da silentado, la gvidanto parolis: "Nun cxesigxas hodiauxa kunveno. Lasu Li Xiangnian unue kvietigxi, reveni por iom da meditado. Ni traktos tion morgaux."
    我的一席话说得铿锵有力。领导还没遇到过这样的事,那警察可能也没见过这样的右*派,一时间他们愣住了,警察也不敢贸然上前抓我,体委的干部们也都寂静无声哑然失色。大概静了一两分钟,领导才说了一句:会就先开到这里吧,叫李祥年先冷静冷静,回去考虑一下,明天再说。
    Morgaux? Cxu mi devas atendi gxis morgaux? Laux mia supozo, post fino de la kunveno ili certe petos instrukcion de la supera institucio. Se la superuloj donus tian respondon ke perforte sendu al Jiabian-ravino la dekstrulon kiu malobeas la decidon far organizo, por mi la morgauxo estas tro malfrua!
    明天?哪能等到明天!我估计散会之后他们就要请示上级,如果上级回答对不服从组织处理的右*派强行扭送夹*边*沟,明天可就晚了!

    Post fino de la kunveno mi tuj rapidis al la fervoja stacidomo, acxetis bileton. Mi revenis al mia logxejo nur en la tempo kiam cxiuj oficistoj jam foriris post fino de laborhoroj. Mi volvis mian litajxon, vokis triciklon sendi tion al la fervoja stacidomo. En la sama nokto mi jam enigxis vagonon de la trajno n-ro 44, kiu kuris rekte al Pekino.
 Venante al la hejmo de mia pliagxa fratino en Pekino, mi ne kuragxas diri al ili la veron. Mi nur mensogis ke mi revenas por viziti familianojn. Kial mi ne kuragxis diri la veron? Cxar mia patrino havas aktivan ideologion --- sxi estas kadro en la Komitato de Logxantoj de la kvartalo, la tiel nomata Strata Aktivulino-Maljunulino.
Pro sia aktiva laboro sxi estis honorita per granda rugxa floro. Mia patro, kvankam restas hejme nelabora, tamen li estas tre timema, cxar li estis funkciulo en la malnova erao. Li cxiam havas la timon ke malfelicxo eventuale baldaux okazos.
    散会之后我就去了火车站,买了车票。傍晚等到机关下班之后回到宿舍,把被褥卷起来,叫个三轮送到火车站,当夜就上了44次列车,直奔北京。到了北京姐姐家里,我不敢说实话,就说是回家探亲来的。为什么不敢说呢?就因为我妈思想积极——她是街道居民委员会的干部,就是人们常说的街道老大妈。她因为工作积极还戴过大红花呢。我父亲虽说赋闲在家,但胆子小得很。旧职员嘛,唯恐有什么祸事临头。


Guozhu
Kia laboro, tia valoro
ip地址已设置保密
2010/9/26 10:05:18
Guozhu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:3852
积分:25928
门派:绿色
注册:2006年7月8日
6
 用支付宝给Guozhu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给Guozhu

发贴心情

    En 1957, post kiam mi farigxis dekstrulo, mi sendis leteron al mia patro, skribante ke la batalo kontraux dekstruloj iras intense kaj mi estas kritikata.
En sia respondletero mia patro ja tiel skribis: Estas negrave se vi ricevis nur kritikojn sen nomumo de dekstrulo. Mi restis en hejmo, sub moroza humoro, sen laboro, cxiutage do sekvis mian patron intervidigxi kun liaj amikoj amatoroj de pekina opero, per kantado de pekina opero pasigi la tempon.
    五七年我被定为右*派之后,我曾写过一封信给父亲,说反右斗争激烈得很,我受批判了。我父亲回信中就说过这样的话:只要不定为右*派,挨批判没关系。我在家里待着,心情不好,又没事干,就每天跟着父亲出去,会他的那些票友,唱戏,消磨时间。
    Mi restis en hejmo unu monaton. Fine la oficiala letero de la Sporta Komisiono de Lanzhou venis al la Kompartia Komitato de la projekta instituto.
    La gvidanto do alvokis mian bofraton. Mia bofrato diplomigxis el Furen-a Universitato. Li devenis de burokrata-kapitalista familio, tiam funkcias kiel la cxefingxeniero en la projekta instituto. Ankaux li estas tre timema.
    Lia gvidanto ekparolis: "Cxefingxeniero Lin, vi havas aktivan ideologion, kaj strebas progreson politike, sed kial vi nutras en via hejmo dekstrulon profiteman senlabore, kiu estas ecx kondamnito por reedukado per punlaboroj?"
    Mia bofrato respondis: "Sed mi scias nenion pri tio!"
    在家里待了一个月,兰州市体委的公函寄到建工部设计院党委了。领导就找我姐夫了。我姐夫是辅仁大学毕业的,家庭出身官僚资本家,这时在设计院当总工程师,胆子也小得很。领导对他说,林总,你思想挺积极的,政治上要求进步,家里怎么养了个不劳而获的右*派分子,还是劳教分子。我姐夫说我不知道这事呀。

    La gvidanto do ordonis al mia bofrato ke li tuj forsendu min al reedukado per punlaboroj. Reveninte hejmen, mia bofrato raportas tiun aferon. Cxiuj membroj de la tuta familio tuj konsternigxis mutaj. Mia patro ecx ne vespermangxis.
    En la nokta horo por dormi, mia patrino kaj pliagxa fratino kune parolis al mi, persvante: "Vi devas reveni al Lanzhou, ni pagos por via trajna bileto."
    Mi respondis per nenia rifuzo, cxar mi bone scias ke se mi ankoraux logxas cxitie, tio kauxzos malutilon al miaj pliagxa fratino kaj sxia edzo, ankaux kompromitigxon al la tuta familio, cxar ili protektas la klasan malamikon.
    Sed en mia koro mi vere ne volas reveni al Lanzhou.
    领导叫姐夫把我送走,接受劳动教养去。姐夫一回到家里就说了这事,当时全家大惊失色哑口无言,我父亲连晚饭都没吃。到了晚上睡觉的时候,我母亲和我姐姐跟我谈话,说,你还是要回兰州去,我们给你拿钱买车票。我当时没说不回去,因为我知道,我住在家里对姐姐姐夫不利,全家也要受牵连,他们保护阶级敌人嘛。可是我心里的确不想回兰州去。


Guozhu
Kia laboro, tia valoro
ip地址已设置保密
2010/9/26 10:06:30
Guozhu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:3852
积分:25928
门派:绿色
注册:2006年7月8日
7
 用支付宝给Guozhu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给Guozhu

发贴心情
    Mi restis en la hejmo de mia pliagxa fratino ankoraux du aux tri tagojn. Mia pliagxa fratino kaj patrino ne plu devigis min. Sed la policano de la policejo de Guanzhuang venas por mi.
    Tio okazis en tagmezo. Mi siestis. Mia patrino alvokis min: "Xiangnian, policano venas por vi."
    Mi subite vekigxis terurite. Pro timo mi ekkriis, kaj sencxese gxemis kvazaux regate de premsongxo.
    Mia patrino konsolis al mi: "Xiangnian, kio okazis al vi? Kial tiel terurite? Ne timu, ne timu!"
    Tiutage la policano demandis al mi: "Kio estas via afero? Kial vi rifugxas?"
    Responde mi diris:"Laux la politiko de la Kompartio, estas permesate mem trovi vivrimedon. Mi estas eksigita de la ofico, sekve mi revenas al hejmo, cxu tio estas forfugxo?"
    La policano diris al mi: "La kondamno pri via reedukado per punlaboro estas farita de prokurora, jugxa kaj jura institucioj, post sankcio estu perforte plenumata. Vi devas reveni por ricevi la reedukado per punlaboroj.
    我在姐夫家又住了两三天,姐姐和母亲没再逼我,但管庄派出所的警察找我来了。那是中午,我正在睡午觉,母亲喊祥年,警察找你。我一下子惊醒了,吓得惊叫起来,像是魇住了一样呻吟不止。我母亲当时安慰我:祥年,你怎么啦,怎么吓成这个样子啦?别害怕别害怕。那天警察跟我谈话,说,你是怎么回事,为什么逃跑呀!我说党的政策允许自谋生计,我是开除公职了,回家来了,这怎么叫逃跑呀?警察说,劳动教养是经政法机关审批的,一旦批示了,就要强制执行的,你还得回去接受改造呀。

Guozhu
Kia laboro, tia valoro
ip地址已设置保密
2010/9/26 10:07:21
Guozhu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:3852
积分:25928
门派:绿色
注册:2006年7月8日
8
 用支付宝给Guozhu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给Guozhu

发贴心情
    Post foriro de la policano, mia patrino parolis al mi: "Xiangnian, vi devas reveni. La decido de registaro estas ne malobeenda."
    La sekvan tagon, mia patrino donis al mi iom da mono, kaj sendis min al la auxtobusa stacio de Guanzhuang.
    Ni atendas la auxtobuson en la stacio. Tiam mi parolas al mia patrino: "Panjo, mi vere ne volas reveni tien.
    En la punlabora agrikulturejo oni ne havas suficxe da mangxajxo, cxiutage nur prenas kacxon, sed la deviga korplaboro estas pli peza ol tiu en la tacxmento de punlaboruloj. 
    Mia patrino diris: "Kiel povas okazi tio? La Kompartio estas insistanta pri humanismo, pri reformo de ideologio, kiel povus suferigi per malsato?"
    Mi diris al sxi: "En la jarfino de 1957 jam komencis sendi dekstrulojn de Lanzhou al Jiabian-ravino. Post vizito al la punlaborejo, la familianoj de cxiuj scias ke la kondamnitoj tie suferas malsaton, ne iru al la timinda loko!"
    Mia patrino diris: "Kion fari se vi ne irus tien? Vi ne devas disigxi de organizo!"
    Mi diris al sxi: "Mi jam estas eksigito. Kie ankoraux estas organizo por mi?"
    Mia patrino diris:"Nur se vi bone reformu vian mispenson, la organizo certe arangxos bonan elirejon por vi post fino de via reformado."
    警察走后母亲跟我谈,祥年呀,你还得回去呀,政府的决定是不能违抗的。转天,母亲给了我些钱,送我到管庄的汽车站。在车站等车,我跟母亲说,娘,我真不想回去。劳教农场吃不饱,每天喝稀糊糊,劳动比劳改队还要重。母亲说哪能呢。共产党是讲人道主义的,是讲思想改造的,哪能饿肚子呢。我说兰州五七年底就送右*派去夹*边*沟了,亲人们去探望,都知道吃不饱,不能去呀。母亲说,你不去怎么办呀,不能离开组织呀。我说已经开除了,还有什么组织呀。母亲说,只要你好好改造思想,组织会在你改造好之后安排你的出路的。

Guozhu
Kia laboro, tia valoro
ip地址已设置保密
2010/9/26 10:08:22
Guozhu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:3852
积分:25928
门派:绿色
注册:2006年7月8日
9
 用支付宝给Guozhu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给Guozhu

发贴心情

    Auxtobuso venas. Kiam gxi estas for de ni je 200 metroj, mi diris al mia patrino: "Ho ve, la bravulo foriras senrevene!"
    Mia patrino iam lernis en universitato. Sxi komprenas kion signifas tiu frazo.
    Pum! Sxi eksurgenuigxis sur tero, ploris, cxirkauxprenante mian kruron, sxi diris: "Ho, mia filo! Vi devas obei al la instruo de la Kompartio ......
    车来了,离着还有二百米远,我跟母亲说,壮士一去不复还。母亲是读过大学的,她知道这句话的意思。她扑通一声跪在地上,哭了,抱着我的腿说,儿子呀,你要听党的话呀……
    Okazis mia reveno, sed jam post 20 jaroj! Su Wu pasxtis sxafojn en dezerto por 18 jaroj; Xue Pinggui vivis en la Okcidenta Liang-regno kiel regxa bofilo ankaux por 18 jaroj;
  Kaj generalo Yang la Kvara perdigxis en fremda lando......
    Post mia forlaso de hejmo, forpasis 20 jaroj kaj kvar monatoj, nur tiam mi havas sxancon reveni, sed mia patrino jam forpasis......
    复还是复还了,但却是二十年后。苏武牧羊十八年,薛平贵在西凉招为驸马也是十八年,杨四郎失落番邦……我离开家后二十年又四个月以后才得以重返,那时候我母亲已经作古了……
    La sceno kiel mi disigxis de mia patrino, por cxiam gravurigxis en mia memoro.
Propra patrino. Propra solfilo. Mia propra patrino forpelis sian solfilon el hejmo por ke la solfilo akceptu la nehoman vivon.
    我和母亲告别的一幕永远地刻在我的记忆里了。亲妈。独子,我的亲妈把她的独子撵出家去,叫独子去接受非人的生活。

Tradukis Guozhu 2009-09-21 


Guozhu
Kia laboro, tia valoro
ip地址已设置保密
2010/9/26 10:09:33
gu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:34215
积分:360667
门派:绿色
注册:2006年8月2日
10
 用支付宝给gu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给gu

发贴心情
mi aprecas la artikolon!
ip地址已设置保密
2010/9/27 10:31:13

 10   10   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.07813 秒, 4 次数据查询