白居易诗:感情 Amsopiro
此主题相关图片如下:
Bai Juyi (772-846)
AMSOPIRO
Dum mi sunumas objektojn en korto,
ekvidis sxuojn hejmlokajn en paro.
Kiu donacis ilin al mi ame?
Knabino de orienta najbaro.
Mi karmemoras pri sxia parolo.
Aludi per la sxuoj pri espero
ke ni simile al tiu sxuparo
cxiam kunestu ambaux en sincero.
Kiam mi venas ekzile al Jiangzhou
post trimil lioj da longa vojagxo,
memore al la kara donacinto,
kunportas mi la sxuojn sen damagxo.
Hodiaux kun profunda sentimento
rigardas mi foj-foje emocia.
Sxuoj en par', sed homoj en disigxo,
sortoj malsamas unu de alia.
Kiel domagxe, ho kiel veinde!
Jam distordigxis sxuoj kun dekoro.
Post longa fusxo far pluva sezono,
formortis floroj kaj palis koloro.
Tradukis Guozhu
[此贴子已经被作者于2007-5-7 10:04:28编辑过]