此主题相关图片如下:
Amo, Devkonscio, Modelo
— Okaze de Lancxa Ceremonio de la Papera Eldono de <El Verda Klavaro>
Guozhu(2011-04-19)
Okazas hodiaux la lancxa ceremonio por la papera eldono de la libro <El Verda Klavaro>. Kiel auxtoro de tiu cxi librotrio mi, Guozhu aux Ecxino, sentas grandan honoron, cxar la lancxo realigxas en ne-ordinaraj tempo (2011), loko (Wuhan) kaj okazo (HES/IEK).
* En 2011 Cxinio havas Centjaran Jubileon de la Revolucio de 1911. Plenumigxas ankaux 55-jarigxo de mia esperantisteco.
* Wuhan estas la urbo kie okazis la epokfara Revolucio de 1911. Kie aperis HEA, la unua provinca EA en Cxinio. Cxi tie ankaux estas mia hejmloko.
* HES/IEK ambaux estas prestigxaj Esperantaj aktivadoj, gratulinde, nun ili okazas unuafoje en la sama tempo kaj sama loko, kun cxeestantoj eminentaj, junaj kaj nejunaj, cxinaj kaj necxinaj.
Tamen, mi gxojas cxefe ne nur pro mia propra verko. La libro <Verda Klavaro> havas du versiojn: elektronikan kaj paperan. Mi mem nur estas kompilanto de gxia elektronika versio. Dume nia Estimata veterano Lisen estas la patro de gxia papera eldono. Ni povas tiel diri, kun nenia troigo, ke la papera eldono neniam aperus, se mankas cxio farita de Lisen por tiu cxi papera versio.
Per sia individua forto, veterano Lisen faras tion, kion devas plenumi Esperanta organizo. Kion li kontribuas al nia cxina EM(Esperanta Movado), estas ne nur unuopa libro, sed libraro, speciala biblioteko. La <El Verda Librotrio> nun lancxita, estas nur la plej nova librotrio inter la vicoj de la verda librujo kreita de Estimata Lisen.
De la aktivado eldonadi paperajn librojn per sia propra pago farita de Lisen, ni povas vidi amon, devkonscion kaj modelon. Tio estas la pli grava spirita ricxajxo por ni.
Veterano Lisen havas grandaniman amon al cxinaj esperantistoj. Li eldonis tradukojn aux verkajxon de s-anoj Xiao Zibin, Minosun kaj Harpina......cxiuj senfamaj esp-istoj, kies verkoj neniam aperus se mankas la malavara helpo de s-ano Lisen.
Veterano Lisen havas profundan devkonscion por nia cxina EM. Cxio, kion faris Lisen por cxina EM, ne pro la ordono de lia rekta superulo, ne estas lia "profesia laboro", ne estas lia devo.
Veterano Lisen donas al cxina EM kaj cxinaj esp-istoj brilan modelon de Verdakoreco. Kiel ni scias: la forto de modelo estas senfina.
Lasu nin danki al Lisen, lerni de Lisen, kaj labori kiel li oferante cxion sian por nia Esperanta Movado!