此主题相关图片如下:
Han Yu (768-824)
Pri Cxevalo
En la mondo unue ni devas havi Bole*, kaj poste povas trovi mil-lian cxevalon.
Mil-lia cxevalo estas ofte videbla, sed Bole tro malofte estigxas.
Tial, kvankam estas brava cxevalo, tamen gxi nur vivas humiligite sub ignoremaj servistoj, aux mortus cxe cxevalejo kune kun ordinaraj cxevaloj sed ne estas rekonata kiel mil-lia mircxevalo.
Mil-lia cxevalo eble unufoje povas mangxi unu dan-on (= 100 litroj) da grenoj.
Tamen la cxevalisto ne scias dece bredi gxin laux gxia kapablo galopi mil liojn dum unu tago.
Tial, tia cxevalo, kvankam kun la mirkapablo, tamen havas nek sat-mangxon nek suficxan forton, sekve neniel povas prezenti siajn talentojn kaj bonkvalitojn, gxi ecx ne povas montri sin egala kiel ordinaraj cxevaloj, cxu oni povus postuli ke gxi galopi mil liojn en unu tago?
Volante sproni gxin, sed ne uzas pravajn rimedojn.
Bredante gxin, sed ne povas lasi gxin plene disvolvi siajn talentojn.
Auxdante gxiajn henojn, sed tute ne komprenas gxin.
Nur prenante vipon en sia mano veadas: "Ho, en la mondo ne trovigxas mil-lia cxevalo!"
Ho ve, cxu vere ne trovigxas mil-lia cxevalo?
Fakto estas ke ili vere ne konas mil-lian cxevalon!
--- Tradukis Guozhu 2011-06-13
Noto:
* Bole: eminenta jugxanto pri la kvalitoj de cxevalo --- malkovranto de talentuloj.