此主题相关图片如下:
Han Yu (768-842)
Al DONG SHAONAN kiu vojagxos al Hebei
Jam de antikva tempo la regionoj Yan(Jan) kaj Zhao(Gxaux) estis famkonata kiel loko de kavaliroj. Mia amiko s-ro Dong plurfoje partoprenis en la ekzamenoj por la titolo Jinshi(gxinsxi) sed neniam sukcesis. Kun talento kaj malgxojo en si nun li vojagxos tien. Do mi antaux sentas ke lin trafos certe sxancoj. Bonan sukceson, ho kara Dong!
Al vi, kiun malfavoras la sorto, donas simpation ecx tiuj, kiuj strebas al humaneco kaj justo nur pro sia bezono, do, por ne paroli pri la kavaliroj de Yan kaj Zhao denature justamaj! Tamen, mi informigxis ke la moro en socio ofte sxangxigxas, kiel do mi povus scii cxu la nuntempa ne estas malsama al tiu de antikva tempo? Lasu min jugxi laux via veturo! Bonan vojagxon!
Tamen mi ekhavas penson pro via vojagxo. Mi esperas ke vi vizitu laux mia peto, al la tombo de Wangzhu (uxanggxu) kaj rigardu, cxu ankoraux trovigxas en la foiro kavaliroj kiel iamaj bravuloj. Se jes, bonvole transdonu mian sinceran admonon: "Dum regas la prudenta imperiestro nun, vi eliru kaj funkciu kiel sxtataj oficistoj!"
(Trad. Guozhu 1986-04-15)