http://bbs.v6.com.cn/viewthread-49499.html
丰满和骨感 Graseta kaj Osteca
Parolo de He Bing, vic-rektoro de la Cxina Universitato de Politika kaj Jura Sciencoj (CxUPJS)
okaze de la diplomigxa vespero por diplomitoj de la jura kolegio de la CxUPJS 2011
Diplomotaj studento-esplorantoj, bonan vesperon!
En la epoko, kiam oni ne povas libere paroli en alies nomo, mi ne volas uzi la nomon de aliaj homoj, sed mi volas paroli al vi mian kor-parolon nur je mia propra nomo.
Mi donas al mia parolon mallongan titolon: Graseta kaj Osteca.
Antaux 4 jaroj, vi venis al CxUPJS kun tre bona idealo, siatempe la idealo estas tre graseta.
Post 4 jaroj, vi foriras de CxUPJS eble kun iom da bedauxro, la realo estas tre osteca.
Tamen, gxuste pro tio ke la realo estas tre osteca, ni devas dauxre teni nian idealon ankoraux graseta.
Tio estas tre absurda epoko.
Gxis kia grado la epoko absurdas?
Ekz-e, oni instigas vin kanti revoluciajn kantojn, sed ne instigas vin revolucii.
Oni instigas vin spekti la filmon <La Granda Afero Fondi la Partion>, sed ne instigas vin konstrui la Partion.
Tio estas tre osteca epoko. Sed gxuste en tiu tre osteca epoko, la idealo povas flugi.
Do, en tiu cxi epoko, kian idealon mi havas pri vi?
Kiel konate, iu profesoro de la Pekina Universitato publikigis tian parolon: "Dek jarojn post via diplomigxo, se vi ne gajnas 40 milionojn da monoj, ne vizitu al mi!"
Cxitie trovigxas ankaux miaj studentoj-esplorantoj.
Al vi mi ne donu tian parolon.
Mi ne revas ke post diplomigxo vi farigxos tiel honesta kaj justa sxtatoficxisto kiel la fama Lordo Bao Zheng en Song-dinastio(960-1127).
Mi esperas nur pri tio, ke post dek jaroj, se iu el vi insidas fidelajn honestulojn, mi ruinigos vin kaj malpermesos vin eniri mian pordon.
Estas tolereble ke vi ne sukcesos farigxi Lordo Bao Zheng, sed vi nepre ne insidu fidelajn honestulojn.
Tio estas la plej malalta morala normo observenda.