此主题相关图片如下:
☆ 孟浩然 (689-740)
过故人庄
故人具鸡黍,邀我至田家。绿树村边合,青山郭外斜。
开轩面场圃,把酒话桑麻。待到重阳日,还来就菊花。
Meng Haoran (hauxjxan, 689 - 740)
Cxe la amik' jam pretas koko kaj milio,
por min regali en vilagxa familio.
Jen verdaj arboj la terenon cxirkauxprenas,
al la smeraldaj montoj la mureg' kurtenas.
Vizagxe al la vasto korta kaj gxardena,
cxe vino ni babilas pri laboro grena.
Ho, kiam la Duobla Nauxo jam venas,
trinkadon apud krizantemoj ni plu prenos.
(Trad. Seimin)
--------
"Al la Hejmo de Amiko":
La amiko jam pretigis kokon kaj milion,
ke mi iru por viziti lian familion.
Jen la verdaj arboj la vilagxon cxirkauxprenas,
kaj smeralda monto for de l' muro sin detenas.
La fenestro malfermita al la vasta kralo*,
cxe la vino cxiu elokventas pri l' kamparo.
La Duoblan Jangon** pacience ni atendu,
tiam por krizantem-gxuon monton ni ascendu!
(Trad. CRI)
Guozhu
Kia laboro, tia valoro