《戏术》里的主角是人(魔术师),《狐妾》里的主角是狐仙,都有远距离异地搬物的本领。这一篇的主角则是仙人彭海秋,他能够远距离异地运人,让千里之外的娟娘来,又让人们乘神舟、经天河、去到千里之外的中秋之夜的杭州西湖。
此主题相关图片如下:
§206. Peng Haiqiu 彭海秋
FEO PENG HAIQIU
Instruitulo Peng Haogu de Laizhou memlernis en vilao, tre malproksima de sia hejmo. Okaze de la Auxtunmeza Festo, li ne revenis hejmen, kaj sentis turmenton de soleco, cxar mankis al li tauxga kunbabilanto en la vilagxo. Kvankam tie
trovigxis iu nomata Qiu, loka famulo, tamen Peng Haogu rigardis lin ofte kun antipatio pro liaj nepublikaj fiagoj. Poste, la luno levigxis kaj la soleco densigxis versxajne ankoraux pli penetre. Vole-nevole, Peng Haogu alinvitis Qiu per invitilo.
Dum ili ambaux drinkis, auxdigxis frapoj al pordo. Servo-knabo eliris rigardi, kaj vidis, ke ekster la pordo venis instruitulo por viziti al la mastro.
Peng Haogu foriris de sia drinko, kaj respekte kondukis la gaston eniri. Post intersalutoj kaj altabligxo, Peng Haogu demandis al la gasto pri lia deveno, kaj tiu respondis:
“Mi estas logxanto de Yangzhou, havas familian nomon same kiel la vian kaj Haiqiu estas mia propra nomo. en tiu cxi bela lunnokto mi sentas duoblan solecon en hotelo. Admirante pri via nobla personeco, jen mi vizitas vin ecx sen antauxkonigo !”
Vidante, ke la gasto estis en pura kaj bonorda vesto kun eleganta kaj sengxena rido, parolo, Peng Haogu gxoje diris:
“Ho, venas jen mia samfamiliano ! Kiel gxojinda estas hodiauxa vespero, ke mi havas tiel bonan gaston !”
Kaj Peng Haogu ordonis pretigi festenon, per kiu li afable regalis la gaston kiel sian malnovan amikon.
Dum kundrinko, Peng Haogu rimarkis ke la gasto versxajne tre malestimis al Qiu.
Cxar, cxiufoje, kiam Qiu alparolis lin admirante, la gasto cxiam tenis sin arogante aux reagis ignore. Pro tio Peng Haogu ecx sentis honton por Qiu kaj intence interrompis la konversacion, iniciatante ke lasu lin unua plivigligi la kundrinkon per kanto de populara ario. Kaj, kaplevante li pretigis sian vocxon per tuso, kaj kantis la kanton “Bravulo de Fufeng”.
Auxdinte tion, ili cxiuj gaje ridis.
“Mi ne lertas en muziko, kaj ne povas reciproki al via superba ario,” la gasto demandis. “Cxu vi permesas ke mi trovu por anstatauxanton ?”
“Jes.” respondis Peng Haogu.
“Cxu trovigxas fama hetajro en urbo Laizhou ?” la gasto demandis.
“Ne.” respondis Peng Haogu.
La gasto silentis longan momenton, kaj ekparolis al la servo-knabo:
“Laux mia alvoko nun iu jam alvenis ekster la pordo, iru enkonduki !”
La servo-knabo eliris, kaj efektive vidis ke ekster la domo hezitis knabino, do enkondukis sxin.
Lauxaspekte la knabino agxis 16-jara kaj estis tiel bela kiel feino.
Peng Haogu miregis, kaj braktenis sxin sidigxi. La knabino surportis salikverdan veston kaj flavan plerinon. Potenca aromo dissxvebas de sxi bonodore al la tablo. La gasto konsole diris al sxi:
“Dankon pro via alveno de mil-lia malproksimo !”
La knabino respondis nur per senvorta rideto.
Kun miro, Peng Haogu pridemandis, kaj la gasto klarigis respondante.
“Bedauxrinde cxar en via loko mankas belulino, tial mi alvenigis sxin el plezursxipo de la Okcidenta Lago.”
Kaj, turnante sin, li diris al la knabino:
“Bonega estis la kanto Amat’ Mia Senkora, kiun vi jxus kantis en la plezursxipo,
bonvole rekantu por ni !”
Lauxpete, la knabino ekkantis:
Amat’ mia senkora,
cxevalon banis en printempa lago.
Auxdigxis vi jam fora.
kaj la henad’ kvietas.
Altas cxiel’ rivera.
La monta luno etas.
Post kiam vi foriris senrevene,
en korto nur soleco regis plene.
Tro ofte ni disigxis ! Mi suspiras.
Kaj gxojan renkontigxon mi sopiras.
Kie por vi dormlokoj ?
Ne estu kiel flirtaj salikflokoj !
Ne pri lordigxo via mi aspiru,
sed ke alian inon vi ne iru !
La gasto elprenis de sia sxtrumpo jadan fluton kaj faris akompanon improvize.
Kiam finigxis sxia kanto, cxesis ankaux lia ludo.
Peng Haogu tre miris kun admiro, dirante:
“Kiel malproksima estas la Okcidenta Lago for de tie cxi ! Ja distanco de pli ol mil lioj ! Sed vi povas alvenigi sxin en palpebrumo, cxu vi estas feo ?”
“Kiel mi pretendas nomi min feo ?” respondis la gasto. “tamen al mi la distanco de mil lioj sxajnas nur spaco en korto. Hodiaux nokte, pejzagxo en la Okcidenta Lago estas senprecedence pli cxarma ol iam ajn, kaj estas granda bedauxro se ni
ne gxuu la belan spektaklon. Cxu vi volontus tien vojagxi kune kun mi ?”
Cxar Peng Haogu tre volis vidi la mirindajxon, li tuj respondis.
“Jes, volonte !”
Kaj la gasto redemandis:
“Cxu ni vojagxu per sxipo aux cxevalo ?”
Peng Haogu pensis, ke sxipvojagxo certe estas pli komforta, sekve respondis:
“Per sxipo. ”
“Sed cxi tie estas tro malproksime por alvoki sxipon, ” la gasto diris. “
prefere ni voku kanoton el la Cxiela Rivero !”
Kaj li mansvingis al la cxielo, alvokante:
“Venu, venu ! Kanoto ! cxar nun ni volas vojagxi al la Okcidenta Lago. Ni ne avaras la kontentigan veturpagon !”
Jen, post momento, sxvebe falis de la cxielo bunta kanoto, cxirkauxita de fumo kaj nuboj. Ili cxiuj ascendis en la kanoton kaj vidis ke homo tenis mallongan remilon, cxe kies malsupra parto dense vicigxis longaj pulmoj, tiel ke la remilo tre similis al plumremilo. La homo eksvingis la plumremilon kaj agrablaj zefiroj ekblovis. Dum la kanoto iom post iom levigxis en nubaron, kaj vojagxis suden, tiel rapide kiel sago. Post momento, la kanoto jam surakvigxis.
Auxdigxis cxirkauxe delikataj muzikoj kaj homaj babiloj, bruoj. Peng Haogu eliris de kajuto rigardi kaj vidis ke la luno inverse reflektigxis en la nebula ondaro, kaj plezurboatoj kolektigxis tiel svarme kiel en foiro. Tiam la remisto
cxesigis remadon, lasante la kanoton flosi per si mem laux fluo. Atente observante, Peng Haogu trovis sin vere en la Okcidenta Lago !
La gasto prenis de malantauxa kajuto rarajn frandajxojn kaj altrangan bonan vinon kaj ili cxiuj gxoje kundrinkis.
Post nelonge, granda etagxsxipo iom post iom alproksimigxis kaj veturis apude.
Tra la fenestroj estis videblaj en la sxipo du aux tri homoj, kiuj cxirkauxis cxe sxaktabulo kun gajaj ridoj. La gasto tostis al la knabino por adiauxo, dirante:
“Eldrinku je via bona vojagxo !”
Dum la knabino drinkis, Peng Haogu kun emocia amsopiro ne volis ke sxi foriru kaj subtusxis al sxi sur la piedo. Responde ankaux la knabino sendis al li amplenan okulumon, kio faris Peng ankaux pli arda kaj petis de sxi rendevuon en estonteco.
“Se vi ne avaros vian favoran amon,” respondis la knabino, “demandu pri Juanniang, kaj ja cxiuj scias tiun nomon !”
Intervenante, la gasto prenis silkan mantukon de Peng Haogu kaj transdonis gxin al la knabino,dirante: “Ali vi mi mendu por li la revidon post tri jaroj !”
Kaj li starigxis levinte la knabinon en sian manplaton, volis kun disigxbedauxro:
“Ho, feino, feino !” kaj li ekkaptis la fenestron de la najbara sxipo por ensendi la knabinon revenen.
Aperturo de la fenestro estis nur tiel granda kiel telero, sed la knabino sin klininte rampis tra gxi tute senmalfacile, kaj tuj auxdigxis parolo en la najbara sxipo:
“Ho, Juanniang vekigxis !”
Sekve, la sxipo fornagxis. De malproksime Peng Haogu rimarkis ke la sxipo albordigxis kaj cxiuj homoj foriris el la sxipo. Tiam Peng Haogu sentis sin kvazaux perdinta cxiom da viglo por dauxrigi la vojagxon, kaj diris al la gasto ke li volis surbordigxi kaj iom ekskursi tie.
Dum li parolis tion interkonsiligxante, la kanoto jam auxtomate albordigxis per si mem. Kaj Peng Haogu descendis de la kanoto. Li promenis sur la bordo versxajne pli ol unu lion. La gasto venis de malantauxe kun cxevalo, kiun li transdonis al Peng ke li tenu kaj mem returnen iris, dirante:
“Lasu min trovi ankoraux du cxevalojn !”
Sed, post longa atendado Peng Haogu ankoraux ne vidis la gaston reveni. Tiam vojirantoj jam igxis malmultaj. Kaplevante, Peng Haogu vidis ke la luno jam oblikve sinkis okcidenten kaj baldaux auxrorigxis. Ankaux Qiu malaperis oni ne sciis kien. Kondukante la cxevalon Peng Haogu multe hezitis, ne sciante kien sin direkti. Li rapidis rajdante sur la cxevalo al la bordo kie ankrigxis la kanoto, sed, je lia miro, li vidis nek la kanoton, nek la kunvojagxantojn. Pensante pri sia neniohava posxo, Peng Haogu cxagrenigxis ankoraux embarasite.
Post la plena tagigxo, Peng Haogu ekvidis ke pendis sur la cxevalo saketo brodita per oraj fadenoj. Palpinte li trovis en gxi tri aux kvar taelojn da argxento, per kio li acxetis mangxajxojn kaj sidante tie atendis gxis nerimarkite venis tagmezo. Post konsidero Peng Haogu decidis unue sercxi spuron de Juanniang, kaj , samtempe ankaux informon de Qiu. Sed, malgraux lia pena sercxo, neniu lokano sciis pri la nomo de Juanniang ! Peng Haogu kvazaux estis superversxita per frosta akvo kaj la sekvan tagon li jam surpasxis la vojon por reveni al sia hejmloko. Felicxe la cxevalo estis obeema kaj ne senforta, tiel, post duonmonato Peng Haogu jam revenis sian hejmon.
Vidinte ke la triopo forlevigxis cxielen per la kanoto, la servo-knabo haste rapidis raporti:
“La mastro jam forigxis farigxinte feo !”
Cxiuj familianoj de Peng Haogu malgxoje ploris, opiniante ke li neniam revenos.
Tamen nun Pen Haogu revenis. Liginte la cxevalon, li eniris sian hejmon.
Surprizite liaj familianoj tre gxojis kaj konkure demandis. Responde Peng Haogu rakontis cxion pri la mirinda vojagxo. Sed, pensante pri sia reveno nur en unuopo. Peng timis ke, informigxinte tion, eble la familianoj de Qiu venos demandi, tial li avertis al siaj familianoj ke ili ne distrumpetu la famon pri lia reveno. Cxar interalie Peng Haogu parolis ankaux pri la deveno de la cxevalo, liaj familianoj cxiuj miris pri la donaco de la feo kaj scivoleme kune vizitis al la cxevalejo rigardi. Tamen, alveninte tien, ili trovis nenian cxevalon, sed nur solan Qiu, ligitan per pajlsxnuro cxe la stalo. Ege konsternite, ili vokis Peng Haogu rigardi, kaj li vidis ke Qiu, kun mallevita kapo kaj morte pala vizagxo, staris cxe la trogo.
Peng Haogu demandis al Qiu, sed tiu povis ellasi neniun vorton, respondante nur movis siajn okulojn, jen fermante, jen malfermante.
Kun granda simpatio Peng Haogu malligis Qiu kaj kusxigis lin sur lito, kie Qiu restis kvazaux perdinta sian animon.
Oni mangxigis al Qiu rizsupon, kiun li glutis nur iomete. Noktmeze, Qiu iom rekonsciigxis, kaj urgxe volis viziti necesejon. Oni do braktenis lin al necesejo, kie li ellasis kelkajn bulojn da cxevalaj fekajxoj. Qiu reprenis iom
da mangxajxoj kaj trinkajxoj, nur tiam li reakiris la povon paroli. Cxe la lito Peng Haogu demandis , kaj Qiu respondis:
“Descendinte de la kanoto, Peng Haiqiu babilis kun mi libere, kaj, venante al senhoma loko, li sxerce frapis al mia nuko kaj mi ekfalis nebulkonscie. Post momento da ripozo senmove kusxante sur tero, mi trovis ke mi jam farigxis cxevalo. Mi havis komprenon en koro, sed jam ne povis paroli per lango. Por mi tio vere estas granda malhonoro kaj honto, kion nepre ne sciu mia edzino !
Bonvole tenu gxin sekreta, mi petas !”
Peng Haogu jesis, kaj sendis Qiu hejmen reveni pere de servisto kaj cxevalo.
De tiam, Peng Haogu neniam povis liberigi sin de amsopiro pri Juanniang. Post tri jaroj, okaze lia bofrato funkciis kiel asistanto de la prefekto en Yangzhou kaj Peng Haogu veturis tien por viziti lin. Tie trovigxis nobla junsinjoro Liang, kiu estis malnova amiko de familio Peng kaj invitis Peng Haogu al festeno.
En la festeno venis kelkaj kantistinoj, cxiuj humile salutis. Tiam junsinjoro Liang demandis:
“Kie estas Juanniang ?”
Kaj servisto respondis: “Hodiaux sxi estas malsana.”
Sed la junsinjoro ekkoleris, kriante:
“Kiel alta sxi tenas sin ! Alkonduku sxin cxi tien per sxnuro !”
Auxdinte la nomon de Juanniang, surprizite Peng Haogu demandis kiu estas tiu ?
“La unua el putinoj en Yangzhou ! Cxar sxi gxuas iom da famo, tial sxi auxdacas konduti sengxentile !” respondis la junsinjoro.
Peng Haogu pensis kun dubo, cxu eble nur hazarda koincido ke alia havis la saman nomon ? Tamen, al li jam ekbatis maltrankvile la koro emocie, kaj li urgxe volis vidi la knabinon kiel eble plej frue.
Post nelonge, Juanniang alvenis. Dum junsinjoro Liang ankoraux kolere riprocxis, Peng Haogu atente rigardis al sxi, kaj trovis sxin efektive tiu, kiun li vidis en la Auxtunmeza Festo !
Sin turninte al la junsinjoro, Peng petis:
“Jen mia malnova konatino ! Bonvole pardonu sxin !”
Ankaux Juanniang atente observis al Peng Haogu versxajne kun granda surprizigxo.
La junsinjoro ne havis tempon por pli detale pridemandi, kaj nur ordonis ke sxi versxu vinon. tiam Peng haogu demandis sxin atentigante:
“Cxu vi ankoraux memoras la kanton Amato Mia Senkora ?”
Tiu demando surprizis la knabinon ankoraux pli konsternita. Sxi fiksis sian rigardon al Peng Haogu dum longa momento, kaj nur poste rekantis la malnovan kanton, lauxvocxe tute same kiel en la Auxtunmeza Festo tiujare.
Post fino de la festeno, la junsinjoro ordonis ke Juanniang akompanu la gaston kundormi.
Kaptante al sxi la manojn, Peng Haogu diris emocie:
“Ho, cxu hodiaux fine efektivigxis nia rendevuo mendita antaux tri jaroj ?”
Kaj Juanniang demandis:
“Iam mi ekskursis kun gastoj en la Okcidenta Lago, post nemulte da drinko mi subite dronis kvazaux en ebrieco. Nebulkonscie mi estis transvenigita de iu homo al vilagxo. Servo-knabo kondukis min en domon, kie kundrinkis tri homoj, el kiuj unu estis vi mem. Poste ni kune veturis per kanoto al la Okcidenta Lago, kaj mi estis sendita reveni tra fenestra latiso. Okaze de la disigxo, vi ameme tenis miajn manojn. Cxiufoje, kiam mi rememoris la neforgeseblan kunvojagxon, mi cxiam prenis cxion cxi tion nur por fantazia songxo ! Sed restas ankoraux cxe mi la
silka mantuko, kiun mi rezervis zorge pakita kiel karan memorajxon ! ”
Peng Haogu do rakontis al sxi pri cxio kaj ambaux suspiris, miris . Juanniang sin premis en sinon de Peng Haogu kaj diris singulte:
“Se la feo jam anticipe ligis nin per bona svato, vi nepre ne forlasu min en sufera maro de putineco !”
Peng Haogu respondis:
“La rendevuon en la kanoto mi neniam forgesis ecx por unu tago ! Nur se vi konsentus kunvivi kun mi, mi klopodu por tio sen bedauxro pri fordono ecx de mia cxiom da ricxajxo !”
Post tagigxo, peng Haogu rakontis cxion al la junsinjoro kaj pruntis de sia bofrato la prefekta asistanto. Per granda sumo Peng elacxetis Juanniang liberigita de putineco kaj kunportis sxin hejmen reveni.
Dum hazarda vizito al la vilao, ili ankoraux povis rekoni la malnovan lokon kie ili iam kundrinkis.
Komentarias la verkanto de la strangajxoj:
Ke la homo transformigxis en cxevalo, okazis certe pro tio ke la homo agis cxevale. La feo faris lin cxevalo gxuste pro sia malkontento pri liaj nehomaj agoj. Leono, elefanto, gruo, aglo…k.c. cxiuj ricevis spronojn de feo, kial do aserti ke cxevaligo fare de la feo estas sen humana bonkoreco ?
Ecx la mendo pri revido post tri jaroj antauxpruvis tion ke la feo savis Juanniang el sufera maro !