第147个聊斋故事,讲的是徐某与妖怪的搏斗,此等情节,理当为恐怖片。可是读者旁观,会感到场面的可笑。据网上帖子云:邓公的“白猫黑猫”论,典出于此。
此主题相关图片如下:
§147. Qu Guai 驱 怪
FORPELO DE MONSTRO
S-ro Xu Yuangong de Changshan estis membro de loka konfuceanisma lernejo en la eksa dinastio Ming (1368-1644). Post fondigxo de Qing-dinastio, li forlasis la studon de Konfuceanismo kaj konvertigxis al taoismo, fine posedis iom da arto de talismano kaj gxuis pli malpli grandan famon cxirkaux sia hejmloko.
Ricxa s-ro de iu gubernio sendis al li sinceran invitleteron pere de sia servisto kun antauxpagita rekompenco kaj disponita azeno al li. S-ro Xu demandis: "Pro kia afero via mastro invitas min ?"
La servisto humile respondis ke li fakte ne sciis tion. "Tamen mia mastro ordonis ke mi nepre petegu vin degne alveni."
S-ro Xu do ekveturis kun la sendito.
Alveninte la cellokon, s-ro Xu estis regalata per abunda festeno en halo. La mastro gastigis tre gxentile, sed neniom menciis pri la celo de sia invito.
S-ro Xu fine senpaciencigxis kaj ekdemandis: "Por kio vi invitas min ? Bonvole klarigu por forigi mian dubon !"
"Ho, por nenio ! nenio !" la mastro ankoraux nur ripetis la dubsencan respondon kaj invitadis lin drinki. Liaj ambiguaj vortoj vere estis nekompreneblaj por s-ro Xu. Dum ili tiel kundrinkis babilante, baldaux jam vesperigxis. Kaj la mastro proponis ke ili dauxrigu la festenon translokigitan en gxardeno.
La gxardeno konsistigxis el suficxe belaj pejzagxoj. sed la ombrodensaj bambuaroj kaj arboj impresis iom premaj. Ie kaj tie aroj da buntaj floroj sxovis siajn kapetojn el inter sovagxaj herboj. Ili envenis pavilonon, kie s-ro Xu vidis ke pendigxis supre aux malsupre sur plafono sennombraj araneajxoj grandaj aux malgrandaj.
Post kelkaj drinkoj, vesperkrepusko jam vualis cxie malluma. La mastro ordonis ke oni alportu kandelojn por dauxrigi la drinkadon. S-ro Xu diris ke li jam ne povis plu drinki. La mastro do ordonis forigi la festenon kaj alporti teon. La servistoj haste forkolektis cxiujn mangxilojn kaj metis cxion sur tablon en la maldekstra cxambro de la pavilono.
Kiam ili drinkis nur duontason da teo, la mastro tamen foriris sub ia preteksto.
Kaj la servisto levante kandelon kondulis s-ron Xu al la maldekstra cxambro por ke li tie dormu. Metinte la kandelon sur tableton, la servisto tuj foriris el la cxambro, tre haste kaj negxentile. S-ro Xu ankoraux supozis, cxu li revenos kun litajxoj por akompani la gaston ? Tamen, post longa momento, auxdigxis nenia sono. S-ro Xu do starigxis, mem riglis la cxambron kaj enlitigxis. Brila lunlumo invadis en la cxambron tra la fenestro. De tempo al tempo auxdigxis ankaux pepoj de noktaj birdoj kaj cxirpoj de auxtunaj insektoj. Kun maltrankvila koro s-ro Xu neniel povis endormigxi.
Post momento, auxdigxis sur planko bruoj, cxu de pasxoj aux de tretoj, sed tre drastaj. Haroj ekhirtigxis al Xu terurita. Li haste tiris la litkovrilon kovri al sia kapo, sed tiam la pordo jam estis largxe malfermita. S-ro Xu subrigardis
tra fendeto de la litkovrilangulo kaj ekvidis monstrajxon kun besta kapo kaj homa korpo, plenkovrita de malhele nigraj viloj, tiel longaj kiel cxevalaj kolharoj. Akraj dentoj de la monstrajxo elsxovigxis kiel apikaj krutajxoj, kaj brilaj okuloj flagris kiel torcxoj. Veninte al la tablo, la monstrajxo eklekis la frandrestajxojn en la mangxiloj. Post leko de gxia lango, unu post aliaj teleroj tuj vakigxis kiel forbalaitaj. Jen gxi iom post iom proksimigxis al la lito de s-ro Xu kaj ekflaris al la litkovrilo.
S-ro Xu abrupte saltlevigxis, renverse forpusxis sian litkovrilon kaj per gxi vualis al la kapo de la monstrajxo. Tiel li subpremis kun lauxtaj kriegoj.
Tute senatendite la monstrajxo ege konsternigxis, pene liberigis sin kaj ekkuris rifugxe tra la pordo eksteren.
Ankaux s-ro Xu surmetinte al si veston eskapis for. Tamen li trovis ke la pordo de la gxardeno estis riglita de ekstere, tiel ke li ne povis elkuri tra gxi.
S-ro Xu do iris laux la muro kaj elektis tiun malaltan kie li transmurigxis kaj ektrovis sin en cxevalejo de la mastro. La cxevalbredisto miris pro la surpriza alveno de s-ro Xu. Tiu rakontis cxion kaj petis tranokti cxe li.
Kiam apenaux auxrorigxis, la mastro sendis esplori staton de s-ro Xu sed ektrovis lin malaperinta. La mastro estis sxokita, sed fine oni trovis s-ron Xu en la cxevalejo. S-ro Xu eliris kun granda ofendigxo kaj kolere diris:
"Mi neniam uzis arton por kapti monstrojn. Vi alinvitis min sed cxiam tenis la intencon sekreta. En mia sako trovigxis lauxdezira hoko, sed vi ne sendigis la sakon al mia dormocxambro. per cxio cxi tio vi ja murdis min !"
La mastro riverencis petante pardonon: "Ho, mi ja delonge volis diri al vi mian intencon, sed mi samtempe skrupulis pri timigo al vi. Krome, mi mem neniam sciis ke hoko kasxigxis en via sako ! Ho, indulge ekskuzu mian dekoblan krimon !"
Tamen s-ro Xu ankoraux ne povis sin liberigi de la malkontento. Li petis de la mastro azenon kaj revenen veturis al sia propra hejmo.
Ekde tiam neniigxis la monstrajxo. Kiam okazis festeno en la gxardeno, la mastro ofte kun rido diris al siaj gastoj: "Mi neniam forgesos la grandan meriton de s-ro Xu !"
Komentarias la verkanto de la strangajxoj:
El la katoj, cxu flava aux nigra, nur tiu, kiu sukcesis kapti raton, estas rigardata kiel heroo. Tio ne estas banala proverbo. Se nia s-ro Xu, post vualo de la monstrajxa kapo per litkovrilo kun kriegoj, kasxu sian konsternigxon kaj pavis sian kapablon forpeli la monstrajxon, la publiko certe rigardus lin mirhomo kun fea kapablo!