《聊斋志异》中有好几篇讲算命或相面的故事,多述其神算和未卜先知。作者当然是借此类姑妄言之的故事述善恶报应不爽的寓言。
王弘力先生的这幅插图,人物系著清装,责打的场面,与清代画家的插图显然不同。
§338. Shao Linzi 邵临淄
GUBERNIESTRO SHAO
La filino de s-ro N en Linzi estis edzino de instruitulo Li, membro de la sxtata universitato. Kiam sxi ankoraux ne edzinigxis, iu auxguristo faris por sxi auxguradon kaj antauxdiris ke sxi certe estos punata de auxtoritatuloj. Auxdinte tiun profetajxon, s-ro N furiozis de kolero, sed nur post mallonga momento ekridis, dirante:
"Kia absurdajxo! Por ne diri ke knabino de nobla familio de gxentlemano nenial devis aperi en oficiala jugxejo, ecx se jes, cxu sxia edzo, membro de sxtata universitato, ne kapablas protekti sian edzinon?"
Post sia edzinigxo, la filino de s-ro N estis tre megera, ke sxi kutimis ofte bati aux insulti sian edzon. Ne povante toleri sxian turmentadon, la edzo ofendite procesis al la auxtoritatoj kaj la guberniestro s-ro Shao sankciis lian akuzon, ordonante tuj aresti la megeron. Informigxinte pri tio, s-ro N konsternigxis, kaj, gvidante siajn filojn kaj nevojn, kune vizitis al la guberniestra oficejo petegi pri cxesigo de la aresto. La guberniestro neis la peton. Ankaux la edzo instruitulo Li pentis, kaj petis nuligon de sia proceso.
Ekkoleris la guberniestro s-ro Shao dirante: "Kie estas cxi tie? Cxu iro aux cxesigo de proceso povas okazi laux via kaprico? La akuzito certe devas esti arestata!"
Kaj, kiam la edzino estis alvenigita, post nur de unu aux du demandoj, s-ro Shao diris: "Jen vera megero!" Kaj ordonis puni sxin per 30 pugvergoj, tiel ke sxiaj postvangoj tute rompigxis kontuzbluaj.
Komentarias la verkanto de la strangajxoj:
Kial s-ro Shao havis tiel furiozan koleron? Cxu eble li jam delonge malamis pri la kondamninda megereco? Tamen, se en gubernio estas tiel prudenta mandareno, do en la loko ne trovigxas megeroj! Tial mi notas tion, por kompletigi al la Biografioj de Legxemaj Mandarenoj.