咏月诗抄(2):李白 古朗月行
Li Bai(701-762)
KANTO AL LA LUNO
---laux antikva ario
La lunon mi ne konis infanagxe
kaj gxin ecx nomis blanka jad-telero;
aux prenis por spegulo de felando
fluganta inter nuboj en cxielo.
Jen pendis du piedoj de la feo,
kaj pompe l' lauxro kreskis en prospero.
La blanka lepor' jam elpistis drogon,
kiu do gxin aprezos laux prefero?
La bufo rodis ek la rondan ombron,
igis la lunon kripla en vespero.
Iam naux sunojn Houx Yi paffaligis
savante la homaron el dangxero.
Kio do nun ankoraux indas spekti
post malapero de l' lun' en etero?
Cxu mi foriru, ve, en senhelpeco,
dolore turmentite de l' sufero!
Trad. Guozhu