此主题相关图片如下:
Du Fu(712-770)
LUNA NOKTO
En Fuzhou la hodiauxnoktan lunon
Rigardas la edzino unusola,
Cxar la infanoj etaj ne scipovas
Ankoraux pensi pri l' patro fora.
Sxia harar' humidus de nebulo,
Kaj en purbrilo fridus la brakcxarmo.
Ho, kiam cxe fenestro, prilumite,
Duopos ni kun sekigita larmo?
Trad.S.J.Zee
Guozhu
Kia laboro, tia valoro