两位不同的名家(沈从文和纪晓岚),生活在完全不同的时代,写出的作品相似,都是讲述着以色诱人开始,结局却适得其反的故事。比照着阅读,饶有兴趣。
此主题相关图片如下:
Sheng Congwen (1902-1988)
PARO DA GEEDZOJ
......konsentite. Cxio jam estis en ordo.
"Nu, bone, bone, mi iros mi iros ! laux via parolo mi agos!" Dirante la virino refoje rigardis al la viro, laux maniero speciala de virino.
"Kiel vi diros?" La penso de zorgema viro cxiam estis pli profunda ol virino. Li ja timis ke sxi forgesus.
"Kiel diri? Cxu vi demandas, kiel mi diru en tiu okazo?"
"Jes!" La viro jam senpacience urgxis sxin tuj diri.
"Mi lasos lin elpreni tiun objekton, ke li legu, ke li..."
"Diru simple, ke vi post lia cxirkauxpreno, vi!"
"Jes, post kiam li cxirkauxprenis min, mi diros al li, ke ne faru tion. Mi diros ke mi jam havis edzon, mi ne povas fari tian stultajxon kun alia viro. Mi diros, ke se tiu viro scius, li mortigos min per ponardo, li strangolos min per sxnuro. Mi diros ke mi suferis ofendon. Mi rakontos tion al tiu mia viro. Mi diros ke mia bonfamo estas ruinigita. Ruinigita estas ankaux la honoro de mia edzo...Mi ploros, ne permesante lin foriri...Kaj mi diros ke mi dissciigu tion al la publiko, ke cxiuj sciu cxitie, ke cxiuj jugxu la aferon por mi."
Dum la virino ripetis la produktitajn frazojn, la viro kapjesis, kapjesis, kapjesis. Vidante ke la virino finis parolon, li manklakis, esprimante sian gxojon kaj kontenton pri sxia kompetenteco. Kaj li admonis: "Ne forgesu dum la necesa momento! Ne ploru senlarme! Ne..."
Fakte, la zorgo pri senlarma ploro estas superflua. Pri tio la viro sciis pli ol sia virino. Li sugestis ke la larmoj estu abundaj. Cxar la epoko progresis. Malmulte da virinaj larmoj ne suficxas por konkeri koron de viro.
Cxar ordinare larmoj malfacile timigis lin. Li sugestis pri multo da larmoj. Sxi respondis ke tio certe estas plenumota. Al virino, kiu nur se kapkline ekploris, larmoj certe elfluos. Tio estis pli facila ol akusxo, la grava afero.
Li kredis tion. Tamen, se oni ankaux povus anticipe ekzerci sin pri larmado, kompreneble la viro ne oponus tian "provludon".
"Mi fidas vin. Agu lauxplane! Mi certe venos fini." La viro diris gxentilmane.
"Ho, vi nepre venu! Sen via alveno mi ne povos elscenigxi. Vi atendu anticipe cxe la sxtiparo, silente, ne lasinte ke aliaj homoj sciu! Vi ekaperu kiam vi auxdis mian ploran krion 'helpu!'"
"Ho, tiam mi certe venos. Vidante ke mi batas kun minaco bucxi lin, vi nur ploru neglekte! Mi koleros gxis tia grado por fari murdon. Tiam mi senigos al li fieron. Nur tiam vi plorante konfesu al mi ion cxion. kaj ni vidu kiel li reagos?"
"Mi plendos ke tiu ulo volis senvestigi min! Ne! Mi diru ke li perforte devigi min fari tian malcxastajxon. Li devigis min kunkusxi en tia loko. Li petis ke mi fugxu kun li, ke mi..."
"Sed ne diru tion, se li parolis al vi ne pri fugxo!"
"Ho jes! Mi ne diru kion li ne diris, mi diru nur kion li diris. Sed tamen kion fari se li diris nenion?"
"Ne eble, tiu viro ne estas muta! Cxu viro kiu volas allogi alies edzinon povus esti stulta? Vidante vian nekonsenton, li certe sercxos multe da paroloj por tenti vin! Lia parolo certe estos pli multa ol kiom mi povas imagi. Tiu estas fiulo. Vi ne estu allogita de lia bela aspekto kaj lerta lango kaj efektive kun li..."
"Kio? Cxu mi estas tia virino?"
"Ho, vi ja estas fidinda por mi! Cxar tio estas profito de ni ambaux. Mi ne havas egoistan intencon. Por utilo de la sxtato ni ja devas puni tian fiintencan junan dandon. Sed mi devas atentigi vin: estu singardema! Agu laux mia artifiko, ni akiros monojn sen trompigxo. Akirinte monon, mi acxetos sxtofojn kiuj placxas al vi. Cxu vi ne diris ke vi bezonas kelkajn bonajn vestojn por gasti?"
"Ho, mi volas la rugxan, ne la skarlatan."
"Nu! Ni acxetu la rugxan! Sed cxu vi memoris mian parolon?"
"Jes! Mi ne estas trijara infano!"
"Do ripetu, refoje!"
"Ho, mi ne ripetu. Mi jam forgesis." Tio estas intenca rifuzo, cxar la viro rigardis sxin tro malsagxa.
Auxdinte tian tro sekan respondon, la viro diris:"Se vi jam forgesis, do for la aferon!"
"For, do for! cxar ne mi mem bezonas monon."
"Ho, cxu vi opinias min vivanta kokrito?"
"Ba, vi estas honesta, rangulo! Kiu ne scias tion? Tian kokradon ja mi mem deziras!"
"Putino! Vi meritas baton pro tia parolo! Se vi vere adultos, mi rabu vian vivon!"
"Ho, mi adultos, cxu laux mia propra deziro? Cxu mi volas cxasi monon? Se mi estas putino, kio vi?"
"Mi estas kokrito, vivanta kokrito! Nun kokrito batmortigos vin!" Kaj la viro kun grincanta dentaro iris al la virino. per unu mano li ekkaptis al sxi mallongan hararon kaj trenis malantauxen. La virino ekfalis teren.
Fortaj vangfrapoj falis al sxiaj du vangoj. piedbato al sxia talio. La virino ekploris kvazaux en trejnado. Jen vere brila provludo de larmado. Kvankam tiom multe da larmoj, tamen ankoraux nur provludo!
"Ho vi batmortigu min, batmortigu min! Mi ne volas plu vivi en la mondo!" La virino plore plendis ruligxante sur la tero.
"Vi mem mortu. Mi jam estas laca!" Dirante la viro forlasis la virinon. Li manfrapis por forigi polvojn desur polmoj kaj rikanis starante en la cxambro.
"Ho, vi batmortigu min! Tiam vi povos prenu pli junan belulinon ke sxi cxasu monojn por vi!"
La viro respondis nur per silenta rikano.
"Kial cxesigi vian baton? Batu! Piedbatu!"
La viro ankoraux rikanis, kun iom da pento. Tamen cxar la edzo estas gxentilmano, li posedu la stilon de gxentilmano, tial li ne povas konfesi sian eraron kiel tiaspeca viro...
La virino lacigxis de plorado, de plendado. Sidante sur tero sxi meditis. Sxi ekridis. Sxi ne bezonis persvadon de la viro. Sxi mem starigxis, frape forigis de si polvojn kaj iom ordigis al si hararon.
Ambaux okupis respektive angulon de la salono, kvazaux jam kun konsento pri repacigxo.
Iu frapis je la pordo ekstere. La viro iris gvati tra la pordfendeto, kaj tuj rapidis revenen al la virino, Li farigxis afabla. Li demandis afable al la virino, cxu sxi volonte agos laux la malnova interkonsento.
"Volonte." respondis la virino.
"Li jam alvenis. Do vole nevole ludu la dramon en nia hejmo."
Auxdante ke tiu homo jam alvenis, la virino eksentis strecxon en sia koro.
Auxdinte la diron de la viro ke ludu la dramon en sia propra hejmo, la virino ekridis. Tiu rido signifas sxian konsenton pri la honora propono far la edzo.
"Iru malfermi la pordon, kaj mi foriru tra la malantauxa pordo."
"Vi..."
"Mi nepre devas foriri! Mi revenu post unu horo. Bone ludu la dramon dum unu horo. Se la intrigo estus plilongigota, mi revenos en malgxusta momento."
Audigxis denova frapado sur la pordo.
"Prefere vi revenu post kiam mi vokas 'helpu!'"
"Jes, bonege. Mi ne revenu antaux via voko."
"Konsentie. Nun foriru!"
Ili kisis unu la alian, kvazaux per la kiso garantias. Post kiam ambaux ricevis la garantion, la virino iris malfermi la pordon, kaj la viro malaperis tra la angula pordo de kuirejo.
La virino enlasis gaston al salonon, kaj poste de la salono al cxambro.
La gasto estas junulo. Auxdinte ke la dommastro ne estas hejme, la gasto farigxis bonhumora kaj ankaux tre kuragxa, cxar junulo kutime rigardis la hazarde ricevitan oportunon favora sxanco.
La virino invitis la gaston kune sidigxi. kaj la gasto kondutis gxuste kiel la mastrino atendis. tempo malrapide pasis, kaj la gasto malrapide sxangxis sian konduton.
Sed versxajne la virino forgesis krii:"Helpu!"
Sxi ecx lasis ke la gasto ricevis cxion kion li deziras.
Sxi faris aferon ecx ekster sia propra atendo.
Evidente kun vengxemo sxi lasis ke la juna gasto senbride agu sur sxia korpo.
La gasto eliris la domon, kaj tuj cxe la enirejo de la strateto renkontigxis kun la dommastro.
La dommastro konfuzigxis, dum la gasto rugxigxis. Tamen, kiam du amikoj renkontigxis, ili devis paroli ion. Do la gasto komencis:
"Ha, mi atendis vin tutan horon, sed vi ankoraux revenis, do mi akompanis la bofratinon sidi longan tempon..."
"Ho, cxu tiel okazis? Pardonu, pardonu! Sidigxu ankoraux momenton!"
Rigardinte sian brakhorlogxon, la gasto diris:"Jam urgxis la tempo. Morgaux mi revenu."
"Sed vi venas ja por iu afero, cxu ne?"
"Ahx, nur bagatelo. Morgaux ni revidu nin en la parko."
"Sed kiam?"
"Je la sepa posttagmeze."
"Bone. Je la sepa, akurate."
Fakte la gasto diris al la mastro la saman tempon kiun li mendis por rendevuo kun la mastrino. Tamen li jam ne havis tempon korekti kaj haste forrapidis.
La mastro revenis sian hejmon. Li vidis ke la edzino kusxis en la lito, ankoraux sxajnigante sin dormanta, kun paro da kapkusenoj sub sia talio. Li subite komprenis ion. Li iris al la edzino, kun furioza kolero, li ekkriis lauxte kaj tuj sin jxetis sur la korpon de la edzino.
…………
La sekvan tagon, la gasto atendis en la parko gxis la 9-a vespere kaj ankoraux ne volis foriri.
Tiu naiva homo ankoraux supozis, ke lian vanan atendon kauxzis certe subita malsanigxo de iu el la geedzoj, kiuj ne povis veni al la rendevuo en parko.
La trian tagon, li vizitis al la bona paro, kaj nur tiam li informigxis, ke la gemastroj ambaux suferis de neatendita stranga malsano kaj nun vizitis hospitalon por sxangxi al si bandagxon.
elcxinigis Guozhu