dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>>
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语学习讨论区胡国柱老师帖子专区 Afiŝejo por Guozhu → ☆金镂曲

您是本帖的第 3883 个阅读者
树形 打印
标题:
☆金镂曲
Guozhu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:3852
积分:25928
门派:绿色
注册:2006年7月8日
楼主
 用支付宝给Guozhu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给Guozhu

发贴心情
☆金镂曲

纪念世界语百年大庆
(1987-07-26)

壮哉世界语!
汇几多,仁人志士,美好希冀:
大同世界充满爱,
四海皆为兄弟,
并五洲共操一语。
心有灵犀无障碍,
更情感交流如水乳。
通天塔,需建起。

百年奋斗可歌泣。
各民族,优秀儿女,前赴后继。
争献身崇高理想:
和平、进步、友谊。
任征程坎坷崎岖。
最喜东风今浩荡,
我中华,世运正崛起。
从头始,新世纪。
 


图片点击可在新窗口打开查看此主题相关图片如下:
图片点击可在新窗口打开查看

Guozhu
Kia laboro, tia valoro
ip地址已设置保密
2006/7/26 9:14:46
Guozhu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:3852
积分:25928
门派:绿色
注册:2006年7月8日
2
 用支付宝给Guozhu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给Guozhu

发贴心情
Naskigxtago de Esperanto


图片点击可在新窗口打开查看此主题相关图片如下:
图片点击可在新窗口打开查看

但启胜也
—关于世界语诞生日的考证

Esploro pri Naskigxtago de Esperanto


一年之中,七月和十二月是有着特殊意义的两个月。世界语第一书发表于1887年7月,而(1859年)12月15日则是柴门霍夫博士的生日,被世界语者尊为“柴诞节Zamenhof-festo”,年年都要纪念和庆祝的。
《第一书》发表的日子,就是世界语Esperanto的生日。所以光说月份是不够的,要说出是哪一天才行。以前流行的说法,Esperanto的生日是1887年7月14日。后来改了。在世界语百年大庆时,都是以7月26日为准。据说UEA为此发布过专门的文件,可惜我们因孤陋寡闻,不知道这个文件的文号,也没有见到过它的原文。中国人从事世界语运动历史研究者,本来为数就少;而研究国际世运史问题者,为数就更少。这是什么缘故?据我猜测,大概是资料难得吧?以我之孤陋寡闻,记忆中只有一人,只有一题,算得上是中国人研究国际世运史且取得成果的纪录。一人者,但启胜也;一题者,世界语Esperanto的生日也。
但启胜同志是特等革命残废军人(在“文革”时受的伤),住在四川省一个小县城里,其本人没有电脑,也没有上网。若论科研条件,实在是很差。他完全是靠奋勇拼搏的精神,刻苦钻研,凭着逻辑推理,独立地得出结论,说Esperanto的生日,既非7月14日,也非7月26日,而应该是7月21日。
但启胜同志默默耕耘,知名度不高。由知名度不高的人提出与国际间业已流行的说法迥然不同的论点,往往会落到人微言轻的境地。所幸的是,在中国世界语界,他得到了不止一位好心人的支持。他撰写的有关这一问题考证的文章,最早见之于柳州世界语学会出版的会刊《世运导报》第6期第五版,最晚则又出现于《中国报道》2000年纸张版事实上的终刊号上。为了能抢在纸张版终刊之前发表但启胜同志的这篇文章,好心人所做的千方百计不为人知的努力和安排,实在令我心动和难忘。
但启胜同志立论的依据,可以说只有一条,即柴门霍夫博士1907年8月12日在第三届UK(剑桥大会)上演讲中的下面一段话:
Antaux tri semajnoj finigxis gxuste dudek jaroj de la tago, kiam aperis publike la unua libro pri la lingvo Esperanto. En cxiuj partoj de la mondo la esperantistoj festis tiun tagon.Kiel fondinto de Esperanto, mi ricevis en tiu tago multajn gratulajn telegramojn kaj leterojn.( 但启胜的汉译:三个星期之前正是二十年前E第一书公开发表的那一天.在世界各地, E者们于那一天举行了庆祝.作为E创始人的我,在那一天收到许多贺电和贺信。)
因为“那一天”连用了三次,可见其重要和准确。但启胜于是用罗列日历(日期)并且在图上倒数三个星期的办法,清楚地得出结论:1887年7月21日E第一书公开发表,1907年7月21日世界各地的E者们庆祝世界语诞生20周年,柴门霍夫博士于1907年7月21日这一天收到了许多贺电和贺信。
我之愿意接受但启胜同志的观点,想法也很简单:因为他是从柴门霍夫博士的原文中推导出的结论。而目前其他种种不同的说法,一不是从柴氏原文中导出的,二也没有任何资料能够否定柴门霍夫博士在第三届UK(剑桥大会)上的这一段话。
附带说一句:1987年SAT会刊Sennaciulo的Jubilea numero(百年大庆特刊号)p.70上发表了D-ro Andre Albault撰写的文章Kiam Naskigxis Esperanto(世界语何时诞生),得出的结论也是1887年7月21日。(这篇文章有但启胜同志所作的汉语译文,见柳州《世运导报》1987年9-12期合刊号第11页。)就但启胜同志而言,他看到这篇文章时已经是在自己独立得出结论之后了。可见中外世界语者之间,也会有“英雄所见略同”的事情发生。

(2001)
---------
MALKOVRO DE DAN QISHENG
---Esploro pri Naskigxtago de Esperanto

En cxiu jaro, julio kaj decembro estas du monatoj kun aparta signifo por esp-istoj, cxar La Unua Libro de Esp-o publikigxis en julio de 1887, kaj la 15-a de decembro de 1859 estis naskigxtago de D-ro Zamenhof, kiun la esp-istaro tra la mondo honoris kiel Zamenhof-feston kaj celebris cxiujare.
Dato de publikigo de La Unua Libro estas naskigxtago de Esperanto. Tial, ne suficxas ke oni diris nur gxis la monato; necesis eldiri en kiu tago la Unua Libro publikigxis. La malnova diro estis 1887-07-14, sed poste tiu dato estis sxangxita al 1887-07-26 kaj tio validas en la centjara jubileo de Esperanto en 1987. Onidire ke UEA ecx publikigis oficialan dokumenton pri tio. sed ni estas tro senscia pro izoliteco, ke ni nek scias pri la n-ro de la nomita dokumento nek vidis gxian plenan originalon.
Cxinoj, kiu studis pri la historio de Esp-movado, jam estas suficxe malmultaj. Tamen, ankoraux pli malmultaj estas cxinoj, kiuj studas pri la historio de la internacia Esp-movado. Kial? Laux mia supozo, tre eble malfacileco por akiri necesaj materialoj kauxzis tion. Mi mem ja estas suficxe senscia pro izoliteco. En mia memoro, estas nur unu cxino studis pri unu problemo en la historio de la internacia Esp-movado kaj akiris frukton. Tiu cxi "unu cxino" ja estas s-ano Dan Qisheng, kaj tiu cxi "unu problemo" ja estas pri la naskigxtago de Esperanto.S-ano Dan Qisheng estas specialranga kripligita armeano (vundita en la jaroj de la "Granda Kultura Revolucio"). Li logxas en malgranda gubernio de Sichuan-provinco. Li mem ne havas komputilon nek povas viziti interreton. Do, estas vere malfavoraj kondicxoj por lia akademia studo. Li apogis sin sur sentima luktemo, diligenta studo kaj logika rezonado, sendepende akiris la konkludon ke la naskigxtago de Esperanto estas nek la 14-a de julio, nek la 26-a de julio, sed la 21-a de julio.
S-ano Dan Qisheng fosas sian sulkon en izola silento kaj sen ia famo. Kiam senfama homo elmetis tezon multe diferencan ol tiu jam delonge furoranta internacie, plej ofte okazas ke la publiko nur neglektas la negravan vocxon de la negrava homo. Tamen por Dan Qisheng estas felicxe, cxar li ricevis en la rondo de la cxina Esp-movado subtenojn de pli ol unu bonkora kamarado.Lia verko pri la nomita tezo aperis unuafoje en la pagxo 5, n-ro 6 de la Revuo pri Esp-movado, organo de Liuzhou-a Esp-Asocio, kaj lastfoje je 2000 en la fakte lasta n-ro de la papera eldono de EPCx.
Por ke la verkajxo de Dan Qisheng povas gxustatempe aperi en la pagxo de EPCx antaux ol malapero de gxia papera eldono, la bonkora kamarado cxiel faris specialan klopodon kaj kompostadon, kiu restas konata de neniu alia, vere kortusxis min ke mi neniam forgesos tian helpeman bonfaron.
La bazo, sur kiu s-ano Dan Qisheng fondis sian tezon, fakte estas nur unu, t.e. la suba citajxo el parolado far D-ro Zamenhof en la 3-a UK (1907-08-12 en Kembrigxo):
Antaux tri semajnoj finigxis gxuste dudek jaroj de la tago, kiam aperis publike la unua libro pri la lingvo Esperanto. En cxiuj partoj de la mondo la esperantistoj festis tiun tagon.Kiel fondinto de Esperanto, mi ricevis en tiu tago multajn gratulajn telegramojn kaj leterojn.
Cxar "la tago", "tiun tagon", "tiu tago" sinsekve aperis trifoje, tial ni devas rimarki ke gxi estas kaj grava kaj preciza esprimo. S-ano Dan Qisheng do unue vicigis koncernajn datojn (de kalendaro) sur papero kaj due faris inversan nombradon je tri semajnoj sur la skemo, kaj venis al la klara konkludo: 1887-07-21 publikigxis La Unua Libro de Esperanto; 1907-07-21 en cxiuj partoj de la mondo la esperantistoj festis tiun tagon; kaj 1907-07-21 D-ro Zamenhof ricevis en tiu tago multajn gratulajn telegramojn kaj leterojn.
Kial mi volonte akceptas la vidpunkton de s-ano Dan Qisheng, tio devenas de tre simpla penso: cxar lia konkludo venis rekte de la originalo de D-ro Zamenhof, dum la ceteraj malsamaj diroj cxiuj karakterizis per la samo: unue, neniu senpere el la originalo de D-ro Zamenhof, kaj due, ankoraux neniu el ili povas doni rezolutan negon al la parolado donita de D-ro Zamenhof en la tria UK en Kembrigxo.
Aldona postskribo: En p.70 de la Jubilea numero 1987 de Sennaciulo, organo de SAT, publikigxis verko de D-ro Andre Albault, kun titolo Kiam Naskigxis Esperanto. Lia konkludo ankaux estas por 1887-07-21.( Cxinigon de tiu cxi artikolo far s-ano Dan Qisheng ni povas legi en p.11, n-ro 9-12/1987 de la Revuo pri Esp-movado eldonita en Liuzhou.) Tamen, rilate al s-ano Dan Qisheng, estas evidente, ke kiam li legis tiun cxi artikolon de D-ro Andre Albault, jam estis post kiam li memstare akiris la saman konkludon. De tio ni povas kredi ke versxajne kelkatempe ankaux povas okazi, inter cxinaj kaj fremdaj esp-istoj, tio, kiel onidiris cxinisme: herooj havas saman opinion.

(2001 Guozhu verkis cxine. 2003-02 reverkis esperanten por la elektronika libro HU Lauxdas Verdkore.)



Guozhu
Kia laboro, tia valoro
ip地址已设置保密
2006/7/26 9:35:45
Guozhu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:3852
积分:25928
门派:绿色
注册:2006年7月8日
3
 用支付宝给Guozhu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给Guozhu

发贴心情
La Unua Libro de Esperanto

图片点击可在新窗口打开查看此主题相关图片如下:
图片点击可在新窗口打开查看

Guozhu
Kia laboro, tia valoro
ip地址已设置保密
2006/7/26 10:03:41
Guozhu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:3852
积分:25928
门派:绿色
注册:2006年7月8日
4
 用支付宝给Guozhu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给Guozhu

发贴心情
[转帖]Enigmoj de Zamenhof

Boris Kolker
Membro de la Akademio de Esperanto
Sovetio/Rusio/Usono

Enigmoj de Ludoviko Zamenhof

Parto 1

Kvankam pri la kreinto de Esperanto estas verkitaj multaj libroj kaj artikoloj, restas amaso da enigmoj. Mi zorge trastudis tiujn fontojn, precipe la plej dokumentitajn librojn, kiuj estas parto de PVZ — Plena Verkaro de Zamenhof (eldonejo Ludovikito en Japanio): «Senlegenda biografio de L.L. Zamenhof», «Invito al la ludovikologio» (ambaŭ de Ludovikito), «Korespondaĵo ludovikologia» (korespondado de Ito Kanzi kun Naftali Maimon kaj Gaston Waringhien), «Post la iel-tiela kompletigo», «Ermitoj kuncelebris la Majstron» (du lastaj — korespondado de Ito Kanzi kun Gaston Waringhien). Mi faris ankaŭ proprajn esplorojn kaj hodiaŭ prezentas tre koncize en formo de demandoj kaj respondoj kelkajn trovitajn faktojn kaj supozojn.


— En la Unua Libro, publikigita sub la pseŭdonimo Doktoro Esperanto, estis donita jena adreso de la aŭtoro: «Al sinjoro D-ro L. Zamenhof por d-ro Esperanto en Varsovio» . Ĉu Varsovio estis tiel malgranda urbo, aŭ ĉu Ludoviko Zamenhof estis tiel fama persono, ke tia adreso sufiĉis?

— Nek tio, nek alio. Kredeble, Zamenhof tiutempe ricevis leterojn en la urba ĉefa poŝtejo (poŝtrestante aŭ en abonkesto).


— Kiel rilatis la rusa cenzuro al Esperanto?

— Komence indiferente. Sed poste ĝi ofte ne donis permeson por publikigo de libroj. Tial Zamenhof devis kelkfoje kuraĝe fari «subterajn» (ne permesitajn) eldonojn aŭ enmeti korektojn aŭ aldonojn en la jam permesitan manuskripton. Foje oni tion rimarkis, kaj la ĉefa cenzuristo en Peterburgo ordonis al la presisto en Varsovio eltranĉi du foliojn el la jam presitaj 10 000 (jes, dek mil!) ekzempleroj de lernolibro. Feliĉe, antaŭ kelkaj jaroj mi trovis tiujn foliojn en la arkivo de la rusa cenzuro, kaj Ludovikito publikigis ilin en PVZ. Pri la malpermeso enporti en Rusion la gazeton «Esperantisto» (kio preskaŭ pereigis la movadon en ĝia embrio) oni vaste konas. Estas malpli konate, ke Leo Tolstoj (lia artikolo en tiu gazeto estis kaŭzo de malpermeso) interkonsentis kun la konata rusa poeto Apollon Majkov, kiu tiam estris la eksterlandan cenzuran komitaton, pri nuligo de la malpermeso. Krome, Tolstoj intencis proponi, ke lia eldonejo «Posrednik» transprenu publikigon de tiu gazeto. Tamen la esperantistoj trovis alian solvon: eldonadon de nova gazeto «Lingvo Internacia».


— Kiujn lingvojn sciis Ludoviko Zamenhof?

— Liaj gepatraj lingvoj estis la rusa kaj la jida. Ekde la 4-a jaro li lernis la hebrean, kaj li ekposedis ĝin en tia grado, ke li tradukis (sola!) en Esperanton la tutan Malnovan Testamenton rekte el la hebrea originalo. Kiam li estis 14-jara, lia familio transloĝiĝis el Belostoko en Varsovion, kie Ludoviko uzis ankaŭ la polan. En infanaĝo li eklernis la germanan kaj francan kaj sciis ilin tre bone, precipe la germanan. Poste li eklernis la anglan, kies nemultaj morfologiaj formoj donis al li la ideon, ke la artefarita lingvo devas havi nur minimuman gramatikon. Li studis profunde la latinan kaj antikvan grekan. Krome, li lernis iomgrade la italan kaj litovan. La supremenciitaj lingvoj diversgrade kontribuis al la kreo de Esperanto. Post la publikigo de Esperanto li konatiĝis kun la hispana kaj eble kelkaj aliaj lingvoj: almenaŭ kun tiuj, en kiuj aperis lernolibroj de Esperanto.


— Ĉu Ludoviko estis bona lernanto?

— La publikigitaj dokumentoj montras, ke li ricevis nur bonajn kaj tre bonajn notojn. Li finis la gimnazion kun arĝenta medalo.


— Ĉu Ludoviko Zamenhof korespondis kun Leo Tolstoj?

— Foje li intencis skribi al Tolstoj, sed ne faris tion. Ili komunikiĝis pere de la komuna korespondanto Vladimiro Majnov.


— Ĉu Zamenhof estis konata kun siaj grandaj samtempuloj, la rusa verkisto Antono Ĉeĥov kaj la juda verkisto Ŝalom Alejĥem?

— Zamenhof kaj Ĉeĥov aliĝis al la medicina fakultato de Moskva universitato samtempe kaj studis kune du jarojn; evidente, ili konis unu la alian, sed mencioj pri tio mankas. Zamenhof kaj Ŝalom Alejĥem naskiĝis en la sama jaro kaj mortis preskaŭ samtempe. Zamenhof tradukis la rakonton «La gimnazio» de Ŝalom Alejĥem. En unu mallonga humura rakonto Ŝalom Alejĥem citis frazon en kelkaj lingvoj, ankaŭ en Esperanto, kaj menciis la nomon de la kreinto de la lingvo. Ĉu Ŝalom Alejĥem kaj Zamenhof kontaktis, mankas informoj.


— Ĉu Zamenhof korespondis kun Konstanteno Ciolkovskij, fondinto de la scienco pri raketoj kaj kosmaj esploroj?

— Ciolkovskij estis membro de Sovetrespublikara Esperantista Unio (SEU). Li skribis, ke iam li ricevis leteron de Zamenhof. Bedaŭrinde, tiu letero ne estas trovita. La Instituto de Kosmonaŭtiko en Kalugo respondis al mi, ke ĝi ne disponas pri tiu letero.


— Onidire, kiam Ludoviko estis veturonta en Moskvon, lia patro postulis, ke tie li ne okupiĝu pri sia lingvo, sed diligente studu la medicinon. Reveninte post du jaroj en Varsovion, li trovis, ke la patro forbruligis liajn manuskriptojn. Ĉu tio estas vera?

— Oni tiel rakontas, sed eble tio estas legendo.


— Kial en «Proverbaro Esperanta» Ludoviko Zamenhof listigis la proverbojn sen ajna videbla ordo, kaj iuj proverboj eĉ ripetiĝas?

— «Proverbaro Esperanta» devis esti aldono al la kvarlingva (rusa-pola-franca-germana) verko de lia patro Marko Zamenhof, en kiu la proverboj estis ordigitaj laŭ la rusa alfabeto.


— Kiam la lingvo ricevis la nomon Esperanto?

— Komence oni nomis ĝin Lingvo Internacia [de D-ro Esperanto]. Unuafoje la lingvo aperas kun tiu nomo en la reklamo, kiun Zamenhof publikigis en la populara rusa semajna gazeto «Niva» la 5-an de novembro 1888.


— Ĉu vere la gramatiko de Esperanto konsistas nur el 16 reguloj?

— Pli ĝuste estus diri, ke tiel ĝi estis prezentita en la Unua Libro. Diversaj priskriboj diverse dividas la gramatikon.


— Ĉu vere la Prezidento de Francio distingis la kreinton de Esperanto per la ordeno de la Honora Legio?

— Tio estas konfuza historio. Ne estas dubo, ke tio okazis: sur fotoj oni vidas tiun ordenon sur la jako de Zamenhof, pri tio ekzistas abunda korespondado inter Zamenhof kaj francaj esperantistoj. Sed, kiel nun evidentiĝis, la nomo de Zamenhof forestas en la oficialaj listoj de la franca registaro. Ekzistas bazo por opinii, ke la franca registaro devis peti la rusan registaron pri konsento, ke al Ludoviko Zamenhof, civitano de Rusujo, estu donita la franca ordeno. Ĉar neniam pri distingo de eksterlandaj civitanoj okazis problemoj kaj pro insisto de eminentaj francaj esperantistoj, la ordeno estis donita, antaŭ ol venis malkonsento de la antisemita rusa registaro. Tial oni, verŝajne, preferis ne mencii oficiale la fakton de la distingo de Zamenhof per la ordeno.


— Ĉu ne estas ŝerco, ke Zamenhof inventis tajpilon?

— Estis trovita patento pri invento de skribmaŝino, kiun la germana patenta oficejo donis al Zamenhof en 1891. Ĝi estis ne tiom skribmaŝino, kiom presilo, kaj neniam estis realigita (same kiel multaj aliaj tajpiloj). Tradukon de la patento kun desegnaĵoj oni povas vidi en PVZ.


— Kio estas homaranismo?

— Tio estas etik-religia doktrino, kiun iniciatis Zamenhof, por servi kiel ponto por ĉiuj popoloj. En la tiam dividita mondo ĝi apenaŭ povis sukcesi.


— Oni diras, ke Zamenhof deziris reformi Esperanton, sed esperantistoj tion ne permesis.

— Ne, Zamenhof ne deziris reformojn. Sed sub premo de multaj reformemuloj, li publikigis projekton de reformoj, penante kontentigi ĉiujn. En la voĉdonado de la jaro 1894 la plimulto de esperantistoj malakceptis la reformojn.


Parto 2

— Ĉu vere Zamenhof numeris la esperantistojn laŭ la ordo de ilia apero?

— Zamenhof intencis ĉiujare eldoni adresaron de novaj esperantistoj. Dum multaj jaroj li publikigis tiajn adresarojn, kvankam ne tiel regule, kiel li intencis. Interne de ĉiu adresaro (krom kelkaj lastaj adresaroj) la nomoj sekvis unu la alian laŭ la alfabeta ordo kaj portis numerojn. Entute ĝis la komenco de la 20-a jarcento en ili estis registritaj ĉirkaŭ 7 000 personoj. Laŭ konsilo de Zamenhof, multaj esperantistoj metis post la subskribo sian numeron laŭ la adresaro (Esperantisto No ...). La ideon de numerado Zamenhof elpensis ne tuj: en la unua adresaro, kiu enhavis mil nomojn de personoj, lernintaj Esperanton ĝis la mezo de 1889, tiuj numeroj forestis. Kelkaj anoj de la unua adresaro elkalkulis sian numeron kaj indikis ĝin post sia subskribo. Ili precipe fieris, se tiu numero estis ducifera. Sed fakte tio tute ne signifas, ke ili estis la plej unuaj esperantistoj; nur, ke iliaj familinomoj komenciĝas per la unuaj literoj de la latina alfabeto.


— Ĉu vere iu proksima parenco de rusa caro favoris Esperanton?

— La supre menciita Vladimiro Majnov (la unua konata korespondanto de Ludoviko Zamenhof), estante tre juna homo, sukcesis altiri al Esperanto simpation kaj subtenon ne nur de Leo Tolstoj sed ankaŭ de la fama brita (germandevena) lingvisto Max Müller. Li klopodis altiri al Esperanto favoron de la rusa verkisto K.R. (la Granda Princo Konstantin Konstantinoviĉ Romanov — kuzo de tiama caro de Rusujo Aleksandro III), kies teatraĵon «Renaskita Manfred» li tradukis. Malgraŭ provoj de Majnov akiri konsenton de K.R. pri la indiko, ke la Esperanta traduko estas farita kun permeso de la aŭtoro, li malsukcesis pri tio. Tiel finiĝis la sola provo akiri favoron al Esperanto flanke de la cara familio. Tamen, pro tiu klopodo, post pli ol 30 jaroj Vladimiro Majnov estis eksigita el SEU.


— Kiu presis la Unuan Libron?

— Estas konate, ke la Unua Libro (same kiel pluraj aliaj frutempaj Esperantaj libroj) estis presita en Varsovio, en la tipografio de Ch. (aŭ Ĥ.) Kelter (kiu, cetere, devis farigi la unuajn litertipojn por Esperanto). Oni longe ne sciis, kio estis la plena antaŭnomo de la presisto, ĝis Adam Zakrzewski skribis en sia historio de Esperanto, ke la presisto nomiĝis Christian. En alia eldonaĵo oni nomis lin Charles, kio estas tute neverŝajna por Rusio kaj Pollando. Fine Naftali Maimon eltrovis la veron: la nomo de nia unua presisto estis Chaim /Ĥajim/ Kelter.


— Ĉu vere aperis du diversaj variantoj de la Unua Libro en la angla lingvo?

— La Unua Libro aperis en la lingvoj rusa, pola, franca kaj germana kun la indiko pri la aŭtoro: D-ro Esperanto. Sed la Unua Libro en la angla (verko No 5) aperis kun la indiko: redaktita de J. St. Evidente, Zamenhof konsciis, ke li ne regis la anglan profunde, tial li petis redaktan helpon de sia samurbano J(ulian) St(einhaus) — eble instruisto de la angla lingvo. Tamen evidentiĝis, ke la traduko estis tro rigida kaj malbone impresis legantojn. Tial Zamenhof petis al Richard Henry Geoghegan fari novan tradukon, kiu ricevis la saman numeron 5. La antaŭa varianto (nomebla pranumero 5) estis neniigita. Oni konas nur unu ekzempleron, kiu konserviĝis kaj estas represita en PVZ. Estas ege interese kompari du anglajn tradukojn; ni notu, ke la dua estas tre flua.


— Ĉu ne estas strange, ke pluraj Esperanto-pioniroj, ŝajne, sciis la rusan lingvon?

— Kelkaj libroj de Zamenhof, verkitaj en la rusa lingvo, aperis poste en la franca lingvo kun la indiko, ke ilin tradukis Louis de Beaufront, Esperanto-pioniro el Francio (kaj estonta kunpatro de la reforma projekto Ido). Tio, tamen, ne signifas, ke Beaufront sciis la rusan lingvon. Plej verŝajne, Zamenhof pretigis Esperantajn tradukojn de siaj libroj, kiujn Beaufront kaj kelkaj aliaj pioniroj plu tradukis en siajn naciajn lingvojn.


— Ĉu vere la traduko de la Biblio, farita de Zamenhof, estis de iu ŝanĝita?

— Zamenhof tradukis nur la Malnovan Testamenton (sanktan libron por la judoj kaj kristanoj); la Novan Testamenton tradukis grupo da kristanaj pastroj. Plurajn Bibliajn librojn Zamenhof publikigis dum sia vivo, do ilia traduko certe apartenas al li. Dum la lastaj jaroj de sia vivo per streĉa laboro Zamenhof fintradukis ĉiujn Bibliajn librojn. Por publikigi la Esperantan Biblion en Londono ĉe la Biblia Societo, necesis, ke la traduko estu redaktita de anglikanaj pastroj por konformigi ĝin kun la angla traduko.Zamenhof ne kontraŭis redaktadon, sed petis, ke tiukaze oni ne indiku lin kiel tradukinton. La redaktado daŭris dum pluraj jaroj, kaj la libro aperis nur en 1926 kaj portis la nomon de Ludoviko Zamenhof kiel tradukinto. Esperantologoj supozis, ke la redaktoroj multe modifis la tekston. Sed post kiam Ludovikito sukcesis presi faksimile la manuskripton, kiu estas konservata en la biblioteko de Esperanto-Asocio de Britio, evidentiĝis, ke modifoj estis nemultaj kaj ĝenerale negravaj.


— Kial oni diras, ke la unua Esperanto-klubo estis enigmeca?

— Fine de 1888 Nurenberga Mondlingva klubo (volapukista) konvertiĝis al Esperanto kaj iĝis la unua en la mondo Esperanto-klubo. Ĝia prezidanto Leopold Einstein estis tre aktiva esperantisto: li publikigis lernolibron kaj artikolojn; bedaŭrinde li baldaŭ mortis. La klubo komencis eldoni la gazeton «La Esperantisto». Aliflanke, la unua adresaro enhavis nur du adresojn el Nurenbergo: eble plimulto de la anoj de tiu laŭdire granda klubo nur nomis sin esperantistoj, sed pigris lerni ĝin kaj registri sin en la adresaro. Estas tute eble, ke ili estis tre reformemaj; ne hazarde, poste tiu klubo konvertiĝis al Ido, poste al Occidental ktp.


— Ĉu la profesia laboro de Zamenhof estis sukcesa?

— Ne tute. Li komencis sian laboron kiel ĝenerala kuracisto. Sed li estis tro sentema, kaj suferoj de pacientoj afliktis lin. Tial li studis plu en Vieno kaj specialiĝis kiel okulisto. Zamenhof kuracis loĝantojn de malriĉaj judaj kvartaloj, kaj tiu laboro ne donis sufiĉan profiton por vivteni lin kaj lian familion. Lia kuracista praktiko suferis ankaŭ pro tio, ke li fordonadis tre multe da tempo al la afero Esperanto. La financa memstareco de Zamenhof komenciĝis nur en la unuaj jaroj de la 20-a jarcento. Eble tio estis ligita kun la amasa elmigrado de judoj el Rusio en Usonon. Usono zorgis, ke en la landon ne trafu personoj malsanaj je traĥomo. Tiu okulmalsano estis disvastigita en Rusio, do okulkuracistoj subite ekhavis pli da laboro.


— Ĉu Zamenhof fumis sabate?

— La reguloj de la juda religio malpermesas labori kaj uzi fajron sabate. Hodiaŭ tute ne ĉiuj judoj strikte sekvas tion. Ankaŭ en la 19-a jarcento cirkonstancoj povis devigi judojn fari esceptojn el tiu tradicio. Kiel kuracisto, Zamenhof ne akceptis pacientojn sabate, sed certe li laboris por Esperanto tiutage en sia hejmo. Ĉar li estis pasia fumanto, li evidente ne povis rezigni pri fumado sabate, sed li ne faris tion publike. Plurfoje li provis ĉesigi fumadon, sed sensukcese; tiu malbona kutimo tre malutilis al lia sano kaj mallongigis lian vivon.


— Kiu estis la unua interparolanto de Ludoviko Zamenhof?

— Tradicie oni opinias, ke tiu estis Antoni Grabowski. Tamen oni povas esti certa, ke multe pli frue Ludoviko parolis en la nova lingvo kun sia edzino Klara kaj juna frato Felikso.

«La Movado», Decembro 1998, Februaro, 1999.

图片点击可在新窗口打开查看 图片点击可在新窗口打开查看

Guozhu
Kia laboro, tia valoro
ip地址已设置保密
2006/7/26 10:23:47

 4   4   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.07813 秒, 4 次数据查询