dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>>
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语学习讨论区胡国柱老师帖子专区 Afiŝejo por Guozhu → 《亮剑》选译 el Glavomontro (8)

您是本帖的第 2769 个阅读者
树形 打印
标题:
《亮剑》选译 el Glavomontro (8)
Guozhu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:3852
积分:25928
门派:绿色
注册:2006年7月8日
楼主
 用支付宝给Guozhu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给Guozhu

发贴心情
《亮剑》选译 el Glavomontro (8)

    Kun soifa peto en siaj okuloj Maljuna K rigardis al Tian Yu, esperante ke sxi plenumu sian promeson.

    Somnambule Tian Yu iris al la komodo, eltirinte la tirkeston sxi prenis porcikuponon de 20 gxin-oj kaj 500 yuan-ojn kaj transdonis al Maljuna K.
    Ege surprizite, Maljuna K sencxese diris:“Laux nia interkonsento, suficxas ke vi donu al mi nur 10 gxinojn. Kial vi nun donas al mi tiom multe? Cxu vi mem ne plu vivos? Ne, Ne ! Suficxas 10 gxinoj…… ”
     Tian Yu stulte rigardis al maljuna K. Subite sxi surgenuigxis antaux li. Timigite de tio, Maljuna K haste etendis siajn manojn por sxin levi. Sed Tian Yu obstine ne konsentis starigxi. Kun paligxinta vizagxo kaj fiksa rigardo al Maljuna K, sxi diris vorton post vorto:
“Mi, la malobeema filino, kore dankas vin nome de mia patro! Dankon pro via favoro sendi lin sub varma kovro, dankon pro via favoro enterigi lin digna gxis morta momento, dankon, dankon, dankon …… ”
    Sxi litanie parolis, kaj sencxese frapis per sia kapo al la planko, eligante bruan sonon.
    Versxajne perdis al sxi konscio, kaj sxi jam vidis cxion cxirkauxe nenio. Tia konduto forte teruris Maljunan K kiu spertis multon en sia cxie migra travivajxo. Ekkaptante la donacitajn porcikuponojn kaj monon, Maljuna K gvatis cxirkauxen, per kunigitaj manoj li salutis al Tian Yu kaj diris:“Gxis revido!” Dirinte tion li rapide kuris eksteren tra la pordo kaj malaperis.

    Tian Yu kvazaux ne rimarkis la foriron de Maljuna K. Sxi subite ellasis korsxira vekrion:“Pacxjo, panjo, ne forlasu min sola! Mi petas vin……”Sxi ekfalis paralize sur plankon, kun pluve disflugantaj larmoj……
    Maljuna K, kiu jxus forkuris el la pordo, subite interpusxigxis kun iu homo. Fikse rigardante al la homo, Maljuna K tiel terurigxis kvazaux perdinte sian animon.Tiu homo portas flavan armean uniformon de major-generalo. Ho mia panjo! Maljuna K neniam vidis generalon tiel proksime, vizagx-al-vizagxe ……

    Li Yunlong jxus vekigxis de ebrieco. Li volas hejmen reveni kaj iom ripozi kusxante. Antaux ol eniri salonon li jam auxdis rakonton de Maljuna K. Post momento da auxskultado, lia vizagxo paligxis, lia korpo ektremis, li farigxis statuo koaguligxinta tie ……

  Jxetinte rigardon al Maljuna K, li diris nur koncize: "Bonvole sekvu min!" kaj rekte iris en la salonon. Preninte de komodo porcikuponojn de 10 gxin-oj kaj sendistinge manprenon da monoj, ecx sen rigardo al tio li enpusxigis tion en manojn de Maljuna K. Per mansvingo li sugestis al Maljuna K ke li foriru. Poste, li sen kapreturno ascendis sxtuparon, eniris sian litcxambron kaj ekkusxigxis en la lito.

  Ridige restis tie Maljuna K, kaj dum longa momento ne povis rehavi al si klaran penson.

--- Esperantigis Guozhu el la cxina romano GLAVOMONTRO, verkita de Du Liang, eldonita de Kultura Eldonejo de PLA 2005,
kaj  <http://book.sina.com.cn>

*vovo: konusforma vaporumita mangxajxo gxenerale el milia aux maiza faruno. (Cx. p.412)


汉语原文见 新浪读书 
 <http://book.sina.com.cn> 2005年10月27日 00:02


图片点击可在新窗口打开查看此主题相关图片如下:
图片点击可在新窗口打开查看


Guozhu
Kia laboro, tia valoro
ip地址已设置保密
2007/10/6 8:24:35

 1   1   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.04688 秒, 4 次数据查询