dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>>
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语学习讨论区胡国柱老师帖子专区 Afiŝejo por Guozhu → 《亮剑》选译 el Glavomontro (7)

您是本帖的第 2620 个阅读者
树形 打印
标题:
《亮剑》选译 el Glavomontro (7)
Guozhu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:3852
积分:25928
门派:绿色
注册:2006年7月8日
楼主
 用支付宝给Guozhu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给Guozhu

发贴心情
《亮剑》选译 el Glavomontro (7)
    Mi sxtele subdemandis al li; Sinjoro Tian, kiuj familianoj ankoraux restas en via hejmo? Kion vi deziras ke mi faru por vi? Mi ne timas ke vi malsxatos mian parolon. Baldaux vi jam ne povos plu teni vin. Rapide eldiru kion vi volas paroli, alie mankos al vi necesa tempo.
    Maljuna s-ro pensis momenton, kaj diris ke lia maljuna edzino ankaux eniris punlaboran tacxmenton de tiu cxi agrikulturejo, sed sen ajna informo cxu pri sxia vivo aux morto. Kaj, li havas filinon, jam edzinigxintan. Do, lasu cxion! Maljuna K, mi kore dankas vian favoran helpemon. Mi jam havas nenian farendan aferon. Sorto de cxiu homo ja estas reveni tien, de kie li venis al la mondo, laux certa antauxdestino. Vivantoj ja similas al trapasantoj, kaj mortintoj al revenintoj. Homo venas nuda kaj foriros ankaux nuda. Homa vivo estu trapasita aplombe. Post mia morto, vi forportu miajn vatajn vestajxojn kaj litajxojn. Rezervu al mi nur unu vesxto kaj kalsoneto. Tio jam suficxas, cxar tiam mi jam ne plu timas froston, ne malsxparu la objektojn.
    Auxdinte lian parolon, mi tuj larmis per grandaj gutoj. Post longmomenta gargarado mi ankoraux ne sukcesis elparoli ion. Damninda! Kia afero estas tio? Kial cxi tiu mondo ne povas reteni la bonajn homojn vivaj? Mi proponis al li dirante, ke, almenaux vi devas diri iom da lastaj vortoj al via filino, cxu ne?  Fidu min. Mi garantias al vi, ke mi certe transdonu vian parolon al sxi.
    S-ro Tian kapneis, dirante, se ni vivas en socio de klasoj, certe iuj homoj vivas kiel pario. Se mi kaj mia maljuna edzino jam farigxis pario, tio signifas vivi en nesavebla mizero, kial do mi ankoraux aldonas mian filinon?
    Dirinte tion, li fermis siajn okulojn kaj ne plu parolis. Al mia cxia persvado li respondis per cxiama silentado.
    Mia antauxkalkulo estis senerara. Post du tagoj s-ro Tian forpasis. La maljuna s-ro foriris en tuta senbrueco. Post kiam li endormigxis nokte, li ne vekigxis denove. La sekvan matenon, kiam li estis trovita de aliaj homoj, lia korpo jam rigidigxis.
    Gvidante kelkajn samsortulojn-kolegojn mi fosis tutan tagon kaj sukcesis elfosi kavon profundan je iom pli ol unu metro. Mi ja volis enterigi la maljunan s-ron kiel eble pli profunden, por eviti la dangxeron, ke post tera degeligxo cxu sovagxa besto elfosus la restajxojn de la maljuna s-ro. Tamen la tavolo de frosta tundro dikis je du metrojn. Miaj malsataj kolegoj vere ne havis suficxan forton por plu fosi.
    Mi ne forportis la vatajn  vestajxojn kaj litajxojn de s-ro Tian. Se mi tion faris, cxu mi ankoraux indas la nomon homo?
    La estimata maljuna s-ro Tian estis enterigita en bonorda vesto kaj sub kovro de neta litkovrilo. Tiutage, mi forpelis cxiujn miajn kolegojn, kaj sidante sola apud lia tombo mi gxisrauxke ploregis. Dum mia tuta mi cxiam estis priplorita de aliaj homoj. Kiam mi tiel korsxire ploregis pri alia homo? Ho, s-ro Tian, kiel bona homo! En la mondo trovigxas ja tiel multe da fiuloj kiuj meritas morton, sed kial la cxielo unue lasis s-ron Tiam formorti?
    Fi al diablo!......Post kelkaj tagoj, mi sxtele detruis seruron de kuirejo de administraj oficistoj, eniris tien, prenis iom da mangxajxoj kaj en nokto mi forfugxis? Sed cxu la vorto forfugxo decas por mia forkuro? Jam delonge plenumigxis la kondamnita templimo de mia malliberigo, do kiam gxi sxangxigxis al dumviva malliberigo? Nu, fine. Mi jam diris cxion pri s-ro Tian al vi. kaj nun mi devas foriri ……”


汉语原文见 新浪读书 
 <http://book.sina.com.cn> 2005年10月27日 00:02

Guozhu
Kia laboro, tia valoro
ip地址已设置保密
2007/10/6 8:29:51

 1   1   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.04688 秒, 4 次数据查询