dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>>
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语学习讨论区胡国柱老师帖子专区 Afiŝejo por Guozhu → 《亮剑》选译 el Glavomontro (5)

您是本帖的第 2740 个阅读者
树形 打印
标题:
《亮剑》选译 el Glavomontro (5)
Guozhu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:3852
积分:25928
门派:绿色
注册:2006年7月8日
楼主
 用支付宝给Guozhu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给Guozhu

发贴心情
《亮剑》选译 el Glavomontro (5)

    Sed mia busxo ne obeis al mia volo. Mi sentis ke la maiza bonodoro apenaux forlogis mian spiriton. Tiam mi vere tiel pensis: se permesi min mangxi unu vovon je kosto de forhako de unu mia  gambo, mi ankaux konsentus! Tre eble tiam mi aspektis ne pli bone ol malsata hundo. Duona vovo preskaux gorgxosxtope mortigis min. Dank' al tiom malmulte da mangxajxo al mia stomako, mi tamen revivigxis mirakle, eksteratende.Tre eble vi jam divenis, ke tion donis al mi s-ro Tian.

    Mi ne povas imagi kiel la estimata maljunulo sukcesis elsxpari tiun duonan vovon. Sciu, la cxiutaga porcio por ni cxiu malliberulo estis nur 7 liang-oj! Homo estas vere stranga estajxo! En la kriza momento, duona vovo jam povis elsavi unu vivon. Sed tamen nur grandanima s-ro Tian volontas tion fari je tia okazo. Je kazo de alia homo, tre eble li preferas fordonon de sia gambo ol fordonaco de la duona vovo. Mi ne timas vian mokon. Dum mia vivo mi migris cxien, sen hejmo, sen havajxo, sen kulto al cxielo kaj tero, mi neniam fleksis miajn genuojn, kaj neniam klinis mian kapon. Sed, post mia reakiro de spiroj, ekmoligxis miaj genuoj kaj mi humile eksurgenuigxis antaux via patro la estimata s-ro Tian. Tio ja estas granda favoro savi mian vivon. Se mi auxdacus esti sendanka al li, kiel mi ankoraux povos dauxrigi mian karieron en la mondo? Sed konjektu,kion diris s-ro Tian al mi siatempe? Li jxetis al mi insulton: Malestiminda ago! Sub la genuoj de viro estas oro. Kial surgenuigxi nur pro busxo da mangxajxo?
    Dirinte tion, li foriris sen kapturno al mi. Tiam, ahx......ne moku min, mia tuta vizagxo estis plena de larmoj kaj nazmukoj, cxar dum mia tuta vivo, krom s-ro Tian, neniu rigardis min homo. Tiam mi diable Maljuna K ekkomprenis ke homo kaj homo estas vere malsamaj. Kiam la acxuloj faris malbonajn fiagojn, ili ja estas kvazaux kun pusoj. Sed kiam la bona homo faras bonajn aferojn, vi ankaux ne scias kiel lauxdi. Pri lia bonvirto vi nur sentas miron kaj strangon: kiel povus okazi ke en la mondo trovigxas tiel bona homo!
    Ekde tiu tago, mi adoris s-ron Tian kultata mia avo. Al cxiu acxulo, kiu auxdace cxikanis s-ron Tian, mi Maljuna K certe repagis per malicajxo cxu publike aux inside. Sed s-ro Tian ne sxatas min. Li renkontis min kvazaux nekonato. Li kutimis iri sola, senparola al cxiu. Li ignoris homojn, kiuj insultis aux batis lin. Sed li ignoris ankaux homon, kia mi, kiu flatis lin.
    Tion mi povas kompreni. Kia homo estas s-ro Tian? Li estas granda intelektulo, erudicia kaj kun bona socia pozicio. Kio estas ni kia mi? Kanajlo, sxtelisto, homofecxo, malestiminda! Cxial ajn, malgraux cxu s-ro Tian jes aux ne bone kondutis al mi, mi cxiam respektis lin. Homo, kiom acxa estas, vole-nevole devas admiri bonajn homojn, cxar ne mankas konscienco ecx al kanajlo.
Gxis nun mi ankoraux ne povas kompreni, pro kio tiel bona homo kia s-ro Tian ankaux estas sendita al punlabora tacxmento de krimuloj? Versxajne tiu cxi mondo farigxis iom nenormala. Ekde antikva tempo, malliberejo aux karcero ja estas loko por logxado de homoj kia mi. Homo kia s-ro Tian devas funkcii kiel grava mandareno. Cxar bona mandareno certe portas felicxon al popolanoj. Se bona homo funkcias kiel mandareno, li certe estas bonvirta, tiel pura mandareno kiel famaj duko Bao Zhen, kiel Hai Rui k.s.
    Lasu tion for! daurigu mian parolon. Por diri veron, mi malestimas klerulojn, cxar krom vortumi per sia lango, ili tauxgas por nenio, kaj plejparto el ili estas kun tro molaj ostoj.Ili tute ne komprenis tion, ke se la registaro jam sendis vin al la punlabora tacxmento, tio signifas ke oni malsxatas vin kaj volas iel ripari vin.
    Se vi agus kiel senhonta hundo, skurgxate ankoraux flatas per svingo de sia vosto, tio estas vere malinda konduto! Ili misopiniis, supozante ke ju pli vigle ili svingis sian voston, des pli granda estos la sxanco ricevi indulgon. Tial ili plenenergie denuncis siajn kolegojn, skribadis raportojn pri sia penso, kaj konkure severe kritikis aliajn samsortulojn. Fakte, enirinte la punlaboran tacxmenton, cxiuj jam estis en egala pozicio. Neniu oficisto favore rigardos vin inda malgraux kiom ajn vi aktivadis. Laux normala penso, en la katastrofa jaro cxiuj jam suferis de malsatego, pro kio vi ankoraux denuncis? Ne, ili ankoraux montris sin viglaj en aktivadoj, cxu kritiki iun, cxu denunci alian homon; sed nu,bone, pli frue mortis gxuste tiuj, kiuj montris sin plej viglaj.

汉语原文见 新浪读书 
 <http://book.sina.com.cn> 2005年10月27日 00:02


Guozhu
Kia laboro, tia valoro
ip地址已设置保密
2007/10/6 8:38:03

 1   1   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.04688 秒, 4 次数据查询