dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>>
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语学习讨论区胡国柱老师帖子专区 Afiŝejo por Guozhu → 《亮剑》选译 el Glavomontro (4)

您是本帖的第 3009 个阅读者
树形 打印
标题:
《亮剑》选译 el Glavomontro (4)
Guozhu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:3852
积分:25928
门派:绿色
注册:2006年7月8日
楼主
 用支付宝给Guozhu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给Guozhu

发贴心情
《亮剑》选译 el Glavomontro (4)

   Katastrofa jaro venis. Fojon post fojo reduktigxis la porcio al membroj de punlabora tacxmento , lastfoje gxis cxiutaga porcio de 7 liang-oj [= 0.218 kg] da kuntara, t.e. kunsxela greno.
Neniu el la dekstruloj kuragxis plendi pri malsato. Se iu eldiris la vorton "malsato", tuj okazis alies denunco kontraux li. La denuncanto hipokrite diras ke la 7 liang-oj da porcio por cxiutaga mangxo estas jam suficxe multa por ni, krimuloj kontraux Kompartio kaj popolo. Nun Kompartio kaj popolo indulgeme pardonis nin, donis porcion al ni, tamen vi ankoraux ne kontentis, ankoraux plendis pri malsato, cxu tio ne estas malkontento pri la socialisma regximo? Cxu tio ne estas auxdaca reatako kontraux Kompartio?
    Rigardu! Kiom multe da rezonoj ili scipovas fabriki el tiel malgranda furza afero! Ho ili vere indas la nomon klerulo. Nature, inter la kleruloj ankaux trovigxas rigidnuka brava viro, kaj via estimata patro s-ro Tian ja estas tia brava viro. El pli ol 200 membroj de la punlabora tacxmento de dekstruloj, nur kvin personoj rifuzis konfesi sin kulpa, inter ili estas s-ro Tian. Ekde la unua tago post kiam li venis al la punlabora tacxmento, s-ro Tian neniam konfesis sin kulpa. En okuloj de administraj oficistoj li estas gxistomba obstinulo kun tri neoj: ne konfesi sin kulpa, ne sxangxi sian vidpunkton, ne insidi aliajn suferantojn.
    Fi, pri tia obstineco de la maljuna sinjoro ecx ni kriminalaj krimuloj kore admiras. Pro sia obstineco s-ro Tian suferis ne malmulte: Batalkritiki lin en grandaj kaj malgrandaj kunvenoj, malliberigi lin en malgranda karcero, turmenti lin per superfluaj punlaboroj, senigi al li la liberon de korespondo. Tamen, s-ro Tian fine diris nenian submetigxan vorton.
    Malliberuloj en la punlabora agrikulturejo faris kamplaborojn kulturi tritikon. Eksteraj homoj ofte opiniis ke la plej laciga plej peniga laboro estas tiri tritikojn. Fakte, tiri tritikojn ne estas tiom peniga laboro. Por punlaborantaj malliberuloj la plej timinda laboro estas en vintro fosi tundron.
    Vintre en la nordorienta Cxinio la temperaturo falis gxis tri-kvardek gradoj sub la nulo. Tero pro frosto farigxis pli malmola ol roko. Post unu bato de piocxo vidigxas nur unu blanka strio surtere. Do oni devas unue bori vicon da truoj per sxtala stanga borilo kaj martelego peza je 18 funtoj. Vicigu la truojn en linio, kaj poste per la sxtalaj stangoj sxovi tundroblokojn. Ve, tia laboro estas netolerebla por homoj. Dekstruloj suferis tro multe pro tiu laboro. Ne cxiu homo tauxgas por svingi la martelegon. Per nesuficxa forto vi ne sukcesis svingi, sed per granda forto vi ne povas frapi trafe. Neniu kuragxas manteni la frapatan sxtalan stangon. Tio estas vivmorte dangxera tasko. Se la 18-funta martelego falus sur kapon, la kapo tuj igxis disrompita. Se la 18-funta martelego falus sur manojn aux brakojn, la ostoj tuj estis frakasitaj.
    En la tuta agrikulturejo jam estis pluraj mortigitoj sub tia misfrapo de martelego. S-ro Tian estas rigardata kiel granda dekstrulo kiu ne konsentis penti gxis sia morto, do li devas ricevi bonan reformadon, kaj al li estis donita la tasko manteni la sxtalan stangan borilon. Ho fortuno favoris s-ron Tian! Al li okazis nur rompo de manostoj sub martelega frapo. Post panso li ankoraux devas dauxrigi sian laboron teni la sxtalan stangon. Ho ve, kia mizero! En la unuaj du jaroj, porcio ankoraux estis suficxa, kaj oni povis elteni en tia laboro. Sed veoj ! Venis fine la katastrofaj jaroj. Fatalajxo! Pensu, cxiutaga porcio de 7 liang-oj suficxas nur por sxtopi dentfendojn. Vi sentas suferon ecx kusxante, por ne diri pri penlaboro!
    Ni cxiuj suferis de edemo. Irante ni sentas nin kvazaux pasxanta sur kotonoj, pasxoj sxanceligxadis, malvarmaj sxvitoj fluis tutkorpe. Senordaj fajreraj steletoj disflugis antaux niaj okuloj. De nia logxejo al laborloko distancis je dekkelkaj kilometroj. Por unudirekta irado ni devis iri pli ol unu horon. En vintra temperaturo je 40 gradoj sub la nulo, mankas greno en nia stomako, cxu ne okazis mortoj pro malsatego? Cxiutage falis kelkaj malliberuloj sur la vojo. kaj post falo ili jam estis senspira. Foje, dum irado, ankaux mi falis. Siatempe mi sentis nek froston, nek malsaton. Mi sentis nur ke varmo kuras tra mia tuta korpo. Mi ne havis forton malfermi miajn palperojn. Mi nur volis endormigxi. Antauxe mi ja auxdis onidiron: Se iam okazas tia sento al vi, ho, jen pereo venas al vi acxulo! Kun bonega kompreno pri tio en mia koro, mi fermis miajn okuloj. Spitemo okupis min. Fi al diablo! Okazu kio ajn libere! Finfine mi havas nur unu vivon. Vivante mi travivis nur mizerojn. Do lasu ke la Parco finu cxion! Konjektu, kio okazis tiam al mi? Je la momento de mia pereo, iu metis pecon da vovo en mian busxon. Fi al mia busxo! Se mi jam ne deziras plu vivi, kial do ankoraux mangxi?

汉语原文见 新浪读书 
 <http://book.sina.com.cn> 2005年10月27日 00:02


Guozhu
Kia laboro, tia valoro
ip地址已设置保密
2007/10/6 8:42:16

 1   1   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.04883 秒, 4 次数据查询