dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>>
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语学习讨论区胡国柱老师帖子专区 Afiŝejo por Guozhu → 《亮剑》选译 el Glavomontro (2)

您是本帖的第 3176 个阅读者
树形 打印
标题:
《亮剑》选译 el Glavomontro (2)
Guozhu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:3852
积分:25928
门派:绿色
注册:2006年7月8日
楼主
 用支付宝给Guozhu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给Guozhu

发贴心情
《亮剑》选译 el Glavomontro (2)

   Ektremis Tian Yu tutkorpe, kaj haste demandis:“Kiel fartas mia patro?Rapide diru al mi!”

   Maljuna K mallevis siajn palpebrojn, post momenta silento li diris:“Via estimata patro jam forpasis antaux unu monato……”

   Tian Yu ekrigidis tie, kvazaux frapita de fulmotondro. Dum sekundoj ekaperis en sxia cerbo granda vaka blanko, sxi staris en la mezo de la salono, senmove dum longa tempo. Al sxi perdigxis koncepto pri tempo kaj spaco. Nebulmense sxi kvazaux staris cxe la rivera bordo de kosmo, vidante tajdon forte ruligxantan.
    Portate de legxera vento, animo venas per lantaj pasxoj al sxi. El la profundo de la firmamento auxdigxis sonora vocxo, alsxvebante kvazaux cxiela sono……
    Mia infano, historio de la homaro estas nur ero da ondsxauxmo. Kaj mizero estas la tusxsxtono de la homa virto. Nur en la purgatorio de mizeroj estas videblaj la vera homeco kaj fulmeska impono de kor-galopo. Tragedio pusxis bonon kaj malbonon de la homeco gxis ekstremo. La koncepto pri la homa vivo kaj historiaj instruoj, kiujn gxi liveras, estas senkomparaj.
    Homeco estas tro kompleksa. Gxi havas gigantan ampleksivon por cxio: miskondutiga konfuzo, ekstrema senhonto, veinda timemo, malestiminda diplomateco; nature, antipode ankaux spitemo al  dangxeroj, rekta spino kaj rigida nuko por malkasxema admonado ap superuloj, sensxanceligxemo ecx se kontraux la tutlanda malamikeco. Tio estas duobleco de la homeco. Cxio en la mondo neniel povis eskapi de tiu legxo. Ekz-e pri la suno. Se homaro akceptis la imponon de gxia ekapero, la viglecon de gxia levigxo, do ankaux devas akcepti la ardon de gxia aroganta irado tra la cxielmezo. Cxar tio estas samtempa dono de gxi…… En la vespera krepusko, cxe la bordo de la longa rivero kosmo, Tian Yu sentas profundan vivmortan suspiron kaj kosman mornon; kvankam morna, tamen ne trista. Portite de legxera vento, la animo forsxvebis ……
    Kun miro Tian Yu trovis sin senlarma. Trankvile sxi rigardis al Maljuna K, kaj mallauxte diris: “Bonvole detale rakontu al mi pri kio okazis al mia patro.”

  Maljuna K ekparolis:“Por diri la veron al vi, cxifoje post mia eliro, mi jam donis la saman informon al pluraj familioj de la forpasintoj. Cxiufoje vekis terskuan ploregon. Mi devis pacience atendi gxis la fino de la plorego kaj poste mi povis komenci mian raporton. Foje, auxdinte la informon pri la morto de sia edzo, la edzino s-ino de profesoro ecx tuj svenis sxokite, kaj mi devis sendi sxin al hospitalo. Fakte mi estas fugxinto elsxteligxinta el la punlabora agrikulturejo de krimuloj. Nun mi estas sen logxantara registrolibro, sen mono, kaj sen porcio, sed mi posedas metion, mi scipovas sxteli, tiel mi ne malsat-mortos vagante tra la tuta lando. Tamen al mi ne decas malkasxa apero publike, por eviti la eventualan ekzamenon pri la persona legitimilo far policanoj. Mi cerbumis kelkajn tagojn pri la demando, cxu mi ankoraux dauxrigu la informosendon al la familianoj de la mortintoj, aferon senrilatan al mi?  Cxar granda gxeno estas por mi se mi estus devigita refoje sendi la sveninton al hospitalo. Gxis nun mi neniam vidis homon tiel aplomban kiel vi. Eble vi ne denuncos min, cxu? Via hejmo impresas al mi kiel tiu de grava rangulo. Mi ne povas kompreni, se el familianoj de s-ro Tian Moxuan estas gravaj ranguloj, kial ne savu lin? Kial senfare lasi lin la maljunan s-ron tiom suferi? Ho, cxesu tia penso. Tamen, antaux ol mi raportos, mi havas malgrandan peton. Kiel mi jxus jam konfesis al vi, nun mi estas sengrosxa. Kvankam mi posedas la metion, tamen en nunaj jaroj ecx sxtelado farigxis tre malfacila, cxar cxiuj homoj estas same malricxaj. Akirinte iom da mangxporcio, oni ja volas gxin meti en sekursxrankon. Sen porcikupono mi povus acxeti nenian mangxajxon ecx se mi havas monon. Cxu vi do povus ……”


汉语原文见 新浪读书 
 <http://book.sina.com.cn> 2005年10月27日 00:02


Guozhu
Kia laboro, tia valoro
ip地址已设置保密
2007/10/6 8:47:58

 1   1   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.04688 秒, 4 次数据查询