7. Cxina esp-isto pri Dante en La Gazeto
Kiel konate, en Esperantujo cxiam estis tradicio esperantigi cxefverkojn de la mondfama klasika literaturo.
En 1918 jam aperis la esp-igo de la unua kanto de Infero, tradukita de Eugen Wuster.
Kaj poste sekvis en 1933 la kompleta Infero tradukita de Kalocsay, en 1963 la kompleta Dia Komedio tradukita de Giovanni Peterlongo, kaj en 2000 la nova esp-igo de Purgatorio tradukita de Enrico Dondi, eldonita de FONTO.
Tio montras la fruan komencon kaj longan dauxron de esp-igo de la Dia Komedio. Tamen, antaux du jaroj mi, Guozhu, pri tio restas ankoraux en preskaux plena senscio, kauxzita eble de la cxiama nepagipoveco de cxinaj esp-istoj.
Kun profunda dankemo mi kore dankas al s-ino Madeleine de Zilah, redaktoro de La Gazeto(LG), kiu favore havigis al mi la sxancon legi Purgatorion esp-igitan de Enrico Dondi. Sxi ankaux donacis al mi la libron Infero, faman tradukon far Kalocsay. Ecx en sia unua retposxtajxo sxi auxdace proponis al mi ke Guozhu faru recenzon pri la esp-a eldono de Purgatorio. Reage mi rifuzis je la unua minuto, preskaux instinkte, per la motivo ke mi estas kaj fremda kaj analfabeta pri Dante. Sed sxi pacience persvadis kaj instigis min akcepti la taskon.
Tiel en n-ro 120 de La Gazeto(oktobro 2005) aperis artikolo de Guozhu pri Purgatorio.
Tio estas la unua recenzo de cxina esp-isto laux orientula vidpunkto, kaj grandparte pri konkero de malfaciloj dum legado kauxzitaj de la malsamaj kulturaj fonoj. Kaj vekis interesigxon de legantoj.
Krom pozitivaj reehxoj de legantoj de LG, D-ro Wim Jansen ecx faris nederlandan tradukon kaj publikigis gxin resume en revuo Il Bollettino (n-ro 104, januaro 2006), organo de la nederlanda sekcio de Internacia Societo Dante Alighieri. [noto 10]
Por prepari mian manuskripton, mi legis preskaux cxiom da Esp-aj materialoj troveblaj per mia komputilo, inkluzive de neniam publikigita traduko de la 5-a kanto far Raffaele Bagnulo(1880-1975) en 1947.[noto 11]
Nature mi legis ankaux nemalmulte en la cxina lingvo.
La plej profunda kortusxo kaj granda rikolto de mia legado estas tio ke mi malkovris la elkoran adoron, admiron kaj amo de cxinoj al Dante, la laboron de cxinoj, el kiuj pli ol unu estis honoritaj per italaj premioj Mi supozas, ke tiuj cxinaj informoj estas ankoraux ne suficxe konataj en nia Esp-ujo.