这一个聊斋故事不长。翻译的难点为中国的对联以及谐音隐语(王八、无耻)。对联的用途很广,这里应该是贺联,实为讽刺。而遇到谐音之类的词,必需要加注,外国读者才能明白。洪经略,即降清的前明蓟辽总督洪承畴。但当时通讯不发达,消息传递缓慢。他在前线投降,而首都北京却以为他壮烈殉国牺牲,为他举行了隆重的追悼会,皇上亲自写了祭文,即这故事中被高声朗读的御制祭洪辽阳死难文也。
此主题相关图片如下:
§302. San Chao Yuanlao 三朝元老
LA VETERANA KORTEGANO
Iu kortegano, eksa premiero en Ming-dinastio, gxuis malbonan famon cxe publika opinio pro lia kapitulacio al la migrantaj banditoj. Emeritigxinte li revenis al sia hejmloko. Kiam finkonstruigxis la prapatra templo de lia familio, kelkaj dejxorantoj tranoktis tie, kaj, cxe tagigxo ili ekvidis ke sur la halo pendis tabulo kun surskribo, kiu titolis: "La Veterana Kortegano" kaj ambauxflanke estis versparo, kiu legigxis:
"Unu, du, tri, kvar, kvin, ses, sep" kaj
"Fileco, fratamo, lojaleco, fidelo, gxentileco, justamo, honesto".
Oni ne sciis kiam tio estis pendigitaj. Ili tre miris, kaj ne povis kompreni kion tio aludis. aux iuj supozis ke la unua verso kvazauxdiris:"forgeson pri ok" (homofone: fitestudo. ---noto de trad.) kaj la dua verso insinuis pri "sen-honta".
Kiam Hong Chengchou(1593-1665), mandareno super sep provincoj, kapitulacigxinta generalo de eks-regximo Ming, triumfe revenis depost sia suden-ekspedicio al Nankino kaj li fondis altaron por kulti la viktimigxintajn armeanojn. Tiam iu lia malnova lernanto alvizitis. Post riverenco la vizitanto prezentis artikolon. Cxar Hong jam delonge abomenis pri verkado, li rifuzis legi sub preteksto ke li havis malbonan vidpovon. Sed la vizitanto diris:
"Bonvole nur auxskulti sidante kaj permesu min vocxlegi."
Kaj eltirinte la artikolon de sia maniko, la vizitanto lauxte vocxlegis, la enhavo jen estis tiu propre verkita de la imperiestro Sizong de Ming-dinastio por funebri la martiron Hong, cxefkomandanto de Liaoyang.
Finleginte, la vizitanto ploregis kaj foriris.