此主题相关图片如下:
聊斋志异中有许多写梦的故事,形形色色,极少雷同。这一个短篇是写梦为预兆。
§368. Niu Fei
FORFLUGO DE BOVO
Vilagxano acxetis bovon, suficxe fortikan. Nokte li havis songxon ke al la bovo kreskis du flugiloj kaj la bovo flugis for. La vilagxano prenis sian songxon malbonauxgura, suspektante cxu okazos forperdigxo aux morto al la bovo. Li do kondukis la bovon al bazaro kaj forvendis gxin je reduktita prezo. Per tuko la vilagxano pakis la ricevitan argxenton kaj volvis la pakajxon cxirkaux sia brako. Revenante la vilagxano iris kaj duonvoje ekvidis ke aglo bekmangxis leporon ankoraux ne finmangxitan. Kiam la vilagxano proksimigxis, la aglo ankoraux ne forflugis, versxajne tre obeema birdo. La vilagxano do ligis per ekstremo de la tuko al la piedo de la aglo kaj starigis gxin sur sia brako kuniri. La aglo foj-refoje svingis siajn flugilojn baraktante, kaj, je la eta malzorgema forlaso, la aglo ekflugis forportante la tukon kun argxento. Kvankam tio okazis pro antauxdestino, tamen, se li ne suspektis pri sia songxo kaj ne estis avida pri la senatenda kapto de la aglo, kiel do povus okazi ke la iranta besto povus forflugi?