这是第58个聊斋故事,讲述奇怪的梦。聊斋中讲梦的故事有许多篇,这一篇可与唐人小说中白行简写的《三梦记》参看。
此主题相关图片如下:
§58. Fengyang Shiren 凤阳士人
INSTRUITULO DE FENGYANG
Instruitulo de Fengyang faris longan vojagxon kun sia librokesto. Antaux veturo li promesis al sia edzino: “Mi revenos post cx. duonjaro !” Tamen, post pli ol dek monatoj venis neniu informo de li. La edzino dronis en forta sopiro.
Iunokte, kiam sxi jxus enlitigxis, vidante la balancigxantajn ombrojn ekster la fenestrogazo sub la luno, sxi sentis sin premita de pli arda sopiro pri la forvojagxinto. Dum sxi sendorme turnigxadis en la lito, venis belulino kun harornamajxoj el perloj kaj skarlata skarpo. Flanken sxovinte kurtenon sxi eniris kaj demandis ridetante: “Ho, fratino, cxu vi volas intervidigxi kun via karulo ?”
La edzino haste levigxis respondi. La belulino invitis ke ili kune ekiru. La edzino skrupulis pri la longa vojo, sed la belulino trankviligis sxin pri tio, kaj, tenante sxin man-en-mane eliris, kune pasxante sub la lunlumo.
Post irado de distanco atingebla per unu sagpafo, la edzino sentis sin iri lante kaj malfacile por sekvi la belulinon, kiu iris tro rapide. Sxi vokis al la belulino, ke sxi atendu momenton, cxar la edzino volis reveni hejmen por almeti aliajn sxuojn. La belulino sidigis la edzinon apudvoje, mem demetis siajn sxuojn, kiujn sxi pruntdonis al la edzino. La edzino gxoje akceptis, kaj, estis bonsxance, ke la sxuoj bone sidis al sxiaj piedoj. Starigxinte, la edzino reiris sekvante la belulinon. Cxifoje sxi sentis sin iri kvazaux flugante.
Post kelka momento sxi ekvidis ke la instruitulo alvenis rajdante sur blanka mulo. Vidante sian edzinon, la instruitulo miregis. Li haste descendis de la mulo kaj demandis kien iru la edzino ? “Por vin viziti.” sxi respondis.
Kaj la instruitulo, vidante la belulinon, ankaux demandis kiu estis la kunulino. Antaux ol la edzino ekparolis, la belulino diris sxirmante al sia busxo ridante: “Atendu momenton ! Via edzino jxus faris nefacilan piediradon, kaj vi mem veturis gxis noktmezo, supozeble nun vi lacigxis kaj homoj kaj bruto. Mia hejmo trovigxas ne malproksime de cxitie. Bonvole iom ripozu tie kaj morgaux matene revojagxu! Vi ne malfruigxos.”
Efektive, trans kelkaj pasxoj ja trovigxis vilagxo, kaj ili kune iris en iun korton. La belulino vekigis sian servistinon el dormo, ke sxi iom preparu por regali la gastojn. Sxi diris: “Cxinokte la luno brilas sorcxe bele. Ne necesas bruligi al ni kandelojn. Ni povas kunsidi cxe la sxtonaj tablo kaj segxoj sur la eta teraso.”
La instruitulo ligis sian mulon sub tegmento kaj sidigxis lauxinvite. La belulino parolis al la edzino de la instruitulo: “Certe ne tauxgas al viaj piedoj mia sxuparo. Cxu vin gxenis ne tro multe ? Revenonte vi jam havas bruton, do mi petas vin redoni al mi la sxuojn.” La edzino kun dankoj jesis.
Post momento, vino kaj mangxajxoj estis pretigitaj. Tostante la belulino diris: “Post longa disigxo, karaj geedzoj reunuigxas cxi-nokte. per tiu cxi nebona vino nun mi gratulas al vi felicxa paro !”
Ankaux la instruitulo levis sian tason reciproke al la belulino. En gaja babilado la gastigantino kaj sxia gasto farigxis pli kaj pli familiaraj. La instruitulo fiksis sian rigardon al la belulino, kaj de tempo al tempo flirtis al sxi per tiklaj vortoj, dume al sia edzino post longa disigxo li ecx ne donis minimuman komplimenton.
La belulino ankaux amindumis kokete per ambiguaj flirtajxoj. La edzino forlasita nur sidis silente, sxajnigante sin stulta. Post longa drinkado, ili iom post iom ebriigxis, kaj la interbabilado perversigxis pli kaj pli erotika. La belulino invitis sian gaston drinki per granda vazo. La instruitulo rifuzis,motivigante per ebriigxo. Sed sxia persvado pli intensis. Tiam li ridis kun propono: “Mi drinkos, kondicxe nur, se vi kantos por mi kanton.”
La belulino ne malkonsentis, per ebura plektro sxi plukis al liuto kaj ekkantis :
Vespere, post demeto
de miaj ornamajxoj,
alblovas okcidenta
vent’ tra fenestraj gazoj,
en mian buduaron
jen kaj jen froston sxutis.
Auxskultu! Sur basxooj
pluvetoj triste gutis.
Kie, ho vi, vaganta,
kun kiu nun babilas ?
Cxu scias vi, karulo,
kiel mi vin sopiras ?
Gxis nun li ne revenas.
Larm’ mian vangon plenas.
Kun am’ mi lin atendas.
kaj lin malame plendas.
Auxguru mi endome
per rugxa sxu’ fantome.
Fininte la kanton, sxi diris ridante: “Ho, vulgara ario, vere ne indas vian auxskulton ! Tamen gxi ja furoras, tial mi prezentas al vi snobe. ” Sxia vocxo estis tiel amorveka, kun sugestio ekscita, ke la instruitulo ensorcxita apenaux povis sin regi.
Post momento, sxajnigante sin ebria, la belulino foriris de la tablo. Ankaux la instruitulo levigxis, sekvante sxin eniris la cxambron kaj dum longa tempo ne revenis. La servistino tre laca, ekdormis kauxrante en koridoro.
La edzino akompanata de neniu, multe sin gxenis. Sxi volis forkuri hejmen, sed en la malhela nokto sxi ne memoris la vojon. En embarasa hezitemo sxi levigxis esplori. Proksimigxante al la fenestro, sxi auxdis unue ne tre klarajn sonojn de amorludo, kaj plie tion, kiel la edzo konfidencis al la belulino cxiom da litsekretoj, ecx kun erotikaj detaloj inter propraj geedzoj. Tiun momenton, forte tremis la manoj kaj batis la koro de la edzino, kiu en granda indigno pensis ecx preferinde sinmortigi en fosajxo apudvoje.
Kiam sxi, en furioza kolero, estis forironta, sxi ekvidis sian junfraton Sanlang (La Triaulo) kiu alvenis rajdante sur cxevalo, kaj demandis al sia fratino. La edzino rakontis cxion al sia frato. Ankaux li flamis de kolerego kaj tuj revenis, kune kun sia fratino, rekte al la belulina domo. Tamen la pordo restis rigle fermita, el inter kies fendo ankoraux alsxvebis flustraj kolombumoj sur kapkuseno. Sanlang eklevis grandan sxtonblokon kaj jxetis al la fenestrokadro, kiu frakasigxis plejparte. Jen auxdigxis lauxta krio de interne: “Ho ve! Rompigxis la kapo al karulo ! Kia fatalajxo !” Auxdinte tion, la edzino ploregis kaj parolis al la frato: “Mi neniam petis ke vi murdu mian edzon ! Nun kion fari ?” Rondiginte siajn okulojn Sanlang diris: “Vi mem plorante invitis min alveni cxitien kaj mi vengxis ja vin mem. Sed nun vi ecx proparolas por via edzo kaj plendas pri frato ! Mi ne volas tiel servi al virino !” Sin turnante li volis foriri, sed la edzino kriis, kaptante lian brakon: “Kien vi iros? Kial ne kun mi ?” Sanlang forpusxis sian fratinon teren falinta kaj liberigis sin foriranta. La edzino subite vekigxis kaj komprenis ke cxio okazis nur en songxo.
La sekvan tagon efektive revenis sxia edzo rajdante sur blanka mulo. La edzino sentis miron pri tio, sed ankoraux eldiris nenion. Fakte, en tiu sama nokto la instruitulo ankaux havis songxon. Li rakontis tion al sia edzino kaj ambaux trovis, ke cxio kion ili vidis kaj travivis en la songxo, estis ekzakte sama. La geedzoj tre miris pri tio. Siatempe, informigxinte pri la reveno de sia bofrato de malproksime, ankaux Sanlang venis viziti lin. En komplimento i.a. li diris: “Hieraux nokte mi vidis vin en mia songxo, kaj hodiaux vi ja revenas. Tio estas vere mirinda. ” La instruitulo ridis dirante: “Estis felicxe, ke mi ne mortis trafita de granda sxtonbloko !” Surprizite Sanlang pridemandis kaj la instruitulo rakontis cxion en sia songxo. Kio des pli mirigis al Sanlang. Cxar li ja songxis ke lia fratino plorante plendis al li kaj li en flama kolero forjxetis la grandan sxtonblokon. La tri songxoj de ili estis tute konformaj unu al la aliaj, sed oni ne povas scii, kiu estis la belulino.