dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>>
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语学习讨论区胡国柱老师帖子专区 Afiŝejo por Guozhu → Manskriba letero de Honfan

您是本帖的第 3693 个阅读者
树形 打印
标题:
Manskriba letero de Honfan
Guozhu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:3852
积分:25928
门派:绿色
注册:2006年7月8日
楼主
 用支付宝给Guozhu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给Guozhu

发贴心情
Manskriba letero de Honfan

Antaux unu jaro mi publikigis la suban mesagxon en la cxina:
121 珍贵手书 Antaux 50 jaroj
http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=10&id=851
http://web721041.web112.hzfwq.com/dispbbs.asp?boardID=10&ID=851&page=3
post unu jaro, responde al la peto de necxinaj amikoj, nun mi publikigas gxian Esp-an version.
Guozhu. 2007-10-22


图片点击可在新窗口打开查看此主题相关图片如下:
图片点击可在新窗口打开查看
Guozhu:
LETERO kiu direktis mian vivo-vojon
--- Manskriba letero de Honfan al Guozhu en 1956-10-22

Kvankam la vojo de homa vivo estas longa, tamen la sxlosile gravaj pasxoj nombras nur kelkaj. Kial ili indas la determinan adjektivon "sxlosile gravaj "? cxar ili decidis la direkton de la sekve irota vojo.
Laux irita vojo, la vivo de Guozhu efektive estas tiu de Esperantisto. Ke mi povis farigxi Esp-isto, tion mi devas danki al la letero, kiun estimata veterano Honfan(1910-1989) skribis al mi en 1956-10-22.
Tiu letero estis respondo al mia primitiva demando <Kio estas Esperanto?>. Kvankam nur en du folioj, tamen mi rigardas gxin vera trezoro. Dum longa tempo de 50 jaroj, okazis ne malmultaj eventoj en Cxinio, kiuj influis vivon de popolanoj. En la tiel nomata Proleta Granda Kultura Revolucio (1966-1976), mi, kiel cxiuj honestaj cxinaj esp-istoj, suferis persekutadon. Vandaloj plurfoje trasercxis mian hejmon, forrabis librojn, gazetojn, kajerojn kaj miajn man-skribajxojn. Malgraux cxia malfacilo, tra unu post aliaj dangxeroj, mi zorge konservis la originalon de tiu por mi trezora letero. Kaj, en 2006-10-22, nome, ekzakte post 50 jaroj, mi faris el ili du elektronikajn fotojn kaj publikigis tion en interreto. 

* Ekscii la nomon de Esperanto

La unua fojo, kiam mi eksciis la nomon de Esperanto, okazis en 1956, kiam mi agxis 18-jara kaj laboris en fabriko jam unu jaron. Iun tagon, mi vizitis al legejo kaj sencele foliumis novajn jxurnalojn kaj revuojn. Hazarde mi legis en revuo <Monda Scio> (n-ro 18, eldonita je 1956-08-20) artikolon verkitan de Chen Yuan(1918-2004) kun titolo <Vojagxi al kaj revenen de Kopenhago>. En glata teksto la auxtoro vivece rakontis sian oficveturon al Danlando kiel membro de tripersona cxina delegacio al la 41-a Universala Kongreso de Esperanto (UK). En la kongresejo kunvenis esp-istoj el dekoj da landoj, sen interpretisto ili povis libere interparoli pri diversaj temoj, la fremdaj kongresanoj montris intiman amikecon al cxina popolo. Tio profunde impresis min kaj vekis cxe mi grandan interesigxo pri Esperanto.

* Necesas Komuna Lingvo

Siatempe, antaux kelkaj jaroj, mi jam memlernis la projekton de "la nova latiniga skribo por nord-cxina lingvo (Norda Latinigo, NL)", mi fervore legadis legajxojn en rubriko <Eksperimentejo de Nova Skribo de Cxina Lingvo> en la revuo <Lingva Scio> . Mi zorgis pri la movado de reformo de cxina skribo. Kun granda entuziasmo mi ankaux partoprenis en la diskuto pri projektoj de Hanlingva Fonetika Alfabeto (HFA). De la historio de movado por reformo de cxina skribo mi komprenis tion, ke tro multe da dialektoj malutilas por interkomprenigxo inter diverslokaj logxantoj, necesas disvastigo de komuna lingvo tra la tuta Cxinio. Same, tro multe da naciaj lingvoj malutilas por interkomunikigxo de diverslandaj popoloj, do, necesas internacia komuna lingvo --- monda lingvo (Esperanto). La sama malfacilo kondukas al sama respondo aux solvo. Tial, mi sentas preskaux instinkte ke mi farigxos varma subtenanto por la ideo de internacia lingvo Esperanto.

* Unuafoje Ricevi Leteron de Esperantisto

Tamen, pri la demando "kio estas Esperanto" mi estis ankoraux tute senscia. Forta scivolemo instigis min tuj skribi leteron al redakcio de la Popola Tagjxurnalo pridemandi. Mi esperas, kaj kredas, ke mi povos ricevi cxu pli aux malpli frue koncizan respondon. La redakcio de la Popola Tagjxurnalo transsendis mian leteron al Cxina Esperanto-Ligo (CxEL). Tio estis ekster mia atendo. Cxar, unue, siatempe CxEL ankoraux ne re-funkciis; due, mi ecx ne sciis ke ekzistis tiu Esperanto-Ligo en Cxinio. Tamen, kio okazis poste, estis ankoraux pli ekster mia atendo. Al tiel malsagxa demando de nekonata senscia junulo kia mi, la estimata veterano tamen pacience skribis longan respondleteron en du folioj. Post multaj jaroj mi sciis ke tiu, kiu manskribe leteris al mi, estis Honfan. En lia letero, li menciis ke li samtempe ankaux sendis al mi brosxuron titolitan <Kio estas Esperanto?> (Bedauxrinde, gxis hodiaux mi ne ricevis la nomitan brosxuron, kiu versxajne jam delonge perdigxis survoje). Tio estas mia unuafoja kontakto kun esp-isto. La senprokrasta kaj detala respondo, la varma kaj sincera konduto de la skribinto forte kortusxis min. La plena teksto de tiu letero (nature la originalo estis en la cxina, nun mi donas mian esp-igon, kiu) legigxas jene:
 
--- cito ----
Cxina Esperanto-Ligo
P.O. Kesto 77, Peking, Cxinio
Tel.: 5.5507
----
K-do Guozhu:
La leteron, kiun vi sendis al la redakcio de Popola Tagjxurnalo, ni jam ricevis. Nun ni koncize respondas al via demando:
Origine la lingvo nomigxas Esperanto. Vi povas trovi koncizan konigon pri gxi en la kolekto de la granda leksikono <Ci Hai (Leksikona Maro)> p.36. Gxi ne estas lingvo de kiu ajn nacio. Tamen D-ro Zamenhof, la kreinto de tiu lingvo, ellaboris gxin ne senbaze el vanta penso, sed kreis laux komunaj radikoj en lingvoj de hindo-euxropa familio. Ekz-e, la vorto “dongfang” estas "oriens" en la latina, kaj "orient" en la franca, "oriente" en la itala, "oriente" en la hispana, ankaux "oriente" en la portugara, kaj "orient" en la germana kaj angla, en la rusa gxi prononcas kiel "orientirovatsa", do Espranto akceptis tiun“orient”, jam komune uzatan en diverslandaj lingvoj. Pro tio, Esperanto estas tre simila la multaj lingvoj en Euxropo, sekve tre facile ellernebla por euxropanoj. Rilate al orientaj homoj, cxar gramatiko de Esperanto estas pli simpla, regula, kaj preskaux sen licencoj, tial ankaux estas tre facile lernebla por ni. Por homo, kiu antauxe lernis neniun alian fremdan lingvon, se li lernas Esperanton nur du horojn cxiutage, do li rapide post 6 monatoj , aux malpli rapide post unu jaro, jam scipovas legi en Esperanto. Por homo, kiu antauxe jam lernis iun fremdan lingvon, la progreso pli rapidas: Post lernado de unu gxis tri monatoj li jam scipovos legi kaj skribi simplan leteron. Nature, por faka aux pli kompleksa teksto oni bezonas pli longan lernadon.

La celo de Esperanto estas uzata en internacia kontakto por eviti baron de lingvoj. Interne de unu nacio, nature oni ankaux uzas la propran nacian lingvon. Tial, se cxiuj nacioj uzus Esperanton kiel la duan nacian lingvon, tiam cxiuj internaciaj kongresoj, komercaj agadoj kaj kontakto de popoloj certe farigxos multe pli facilaj. En Euxropo, kie landoj estas malgrandaj, kaj kontaktoj inter aliaj nacioj estas oftaj, tiel oni sentas tian internacian lingvon aparte necesa, tial estas multaj homoj kiuj volontas lerni Esperanton. Kvankam tiu lingvo estas ideala, tamen en pasinteco gxia disvastigo iris suficxe malfacile, cxar imperialistoj cxiam volas uzi sian propran lingvon kiel komunan ilon en internacia komunikigxo, tiel gxi povas okupi avantagxan pozicion por disvastigi sian kulturon kaj ideojn de invadistoj. Ke Anglio kaj Usono disvastigas la anglan ligvon, Hitler disvastigas la germanan lingvon, kaj la franca en la 19-a jarcento farigxis lingvo de diplomatio, cxiuj realigxis dank' al subteno de tiuj politikaj fortoj. Mankas tia forto por Esperanto. Malgraux cxio, Esperanto ankoraux progresis tagon post tagoj inter popoloj. Cxifoje okazis UK en Kopenhago, kun pli ol 2200 cxeestantoj el pli ol 50 landoj, la fakto ja povas pruvi tion.

Esperanto-movado (EM) en nia lando Cxinio komencigxis jam antaux la revolucio de 1911. Dum la tempo cxirkaux la Maj-kvara Movado, kiam s-ro Cai Yuanpei funkciis kiel rektoro, en Pekina Universitato estis lecionoj de Esperanto, sed tio dauxris kun intermitoj en sekvaj jaroj. Post la Evento de 18-a de Septembro en 1931, akorde kun la batalo kontraux japana invado, cxina EM iom post iom fortigxis. Tiam Cxinio eldonis multe da revuoj en Esperanto por raporti al diverslandaj popoloj pri la batalo far cxina popolo kontraux japana invado. Post fondigxo de la Cxina Popola Respubliko en 1949, ni ankaux eldonis suficxe belan Esperantan revuon <El Popola Cxinio>. Bedauxrinde, ekde 1954 pro la kauxzo ke gxia distribuado igxis malfacila en kelkaj frato-landoj, ni portempe cxesigis tiun laboron. Nun jam okazis pozitiva sxangxo tiuflanke, tial ni planas rekomenci gxian eldonadon. Sekvos ankaux Esperantaj laboroj ekstere kaj en-lande. Estas supozeble, ke kiam okazos venontjare Tutmonda Junulara Festivalo en urbo Leningrado, estos abunda programo de Esperantaj aktivadoj. Tial ni ankaux prenos la disvastigon de Esperanto inter gejunuloj kiel nian cxefan taskon.

En pasintaj jaroj eldonigxis Esperantaj lernolibroj, vortaroj, sed, pro la du jaroj da stagno de cxina EM, nun tiuj lerniloj cxiuj farigxis malfacile acxeteblaj. Post rekomenco de laboro de nia Ligo, ni faros laboron por solvi tiujn problemojn. Bonvole ofte kontaktu kun nia Ligo!
Aldone ni sendas al vi malgrandan brosxuron <Kio estas Esperanto> por via referenca lego.

Saluton!
Cxina Esperanto-Ligo(Oficiala sigelo)1956.10.22.

---------  malcito ---------

* Cxiam Fidela Verda Koro dum 50 Jaroj

Suno levigxis, sinkis, kaj steloj movigxis. Tempo flugis. Rapide forpasis 50 jaroj. Mia mentoro, estimata veterano Honfan jam forpasis. Ecx mi mem, Guozhu, ankaux proksimigxas al la "de antikveco rara" agxo (t.e. 70-jara). Estas felicxe ke la verda stelo cxiam brilas super mi verdkora. Dum la pasinta duona jarcento, mi restas cxiam fidela al kaj sencxese, senpente, sensxanceligxeme luktas por nia nobla idealo de Esperanto. En 2006-10-22, ekzakte en la 50-a datreveno kiam estimata Honfan manskribis tiun cxi leteron (kiu nun jam farigxis rara historia objekto de cxina EM), mi faris du elektronikajn fotojn kaj publikigis ilin en interreto, je karmemoro pri pioniroj de veterana generacio, por stimuli al mi mem, kaj instigi al junaj venontoj.
Post unu jaro, mi faris gxian esp-an version, kaj unuafoje dissendis por lego de miaj alilandaj karaj geamikoj.
(2006-10-22 cxine/ 2007-10-22 esperante)


Guozhu
Kia laboro, tia valoro
ip地址已设置保密
2007/10/22 5:03:28
Guozhu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:3852
积分:25928
门派:绿色
注册:2006年7月8日
2
 用支付宝给Guozhu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给Guozhu

您无权查看精华贴子
ip地址已设置保密
2007/10/22 5:11:56
Guozhu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:3852
积分:25928
门派:绿色
注册:2006年7月8日
3
 用支付宝给Guozhu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给Guozhu

发贴心情
Sekvaj mesagxoj de retamikoj

Sekvaj mesagxoj de retamikoj
* Komencanto 2006-10-22 4:59:09
Vere kortusxas nin la travivajxo de instruisto s-ro Guozhu. Mi esperas ke cxiuj Esp-aj organizoj, cxu grandaj aux malgrandaj, estu hejmo de esp-istoj.

* jianyewang 2006-10-22 9:04:18
Mi estas kortusxita de la persistema lernado de Esp-o far instruisto s-ro Guozhu. Kompare al la diligenta lernemo de la malnovaj pioniroj, ni junaj devas senti honton.

* stepo 2006-10-22 11:24:45
En persistema lernado de Esp-o, s-ro Guozhu estas la unua inter ni.

*jianping 2006-10-22 18:42:15
Al ni juna generacio ne eble okazas tia malfacilo. Nun ni estas en epoko kun progresa komunikigxo kaj multege da rimedoj por lerni. Nia demando estas kiel persisti en lernado de Esp-o kaj levi nian lingvo-nivelon. Se junaj homoj superos la maljunajn, tio certe kontentigos la maljunan generacion.

* xiaolili 2006-10-22 22:00:46
Lernu de instruisto s-ro Guozhu! Nia vojo ankoraux estas tre longa, ni bone marsxu!

* tong 2006-10-23 10:38:49
Tiu manskriba letero estas tro kara. Nun estas nenia ebleco ke oni povus ricevi tian manskriban leteron kun varma amo, atendo kaj fervoro de nuntempaj cxefoj de CxEL!

* Serba 2006-10-23 12:12:39
Malnovaj esp-istoj lernis vere malfacile. Nun ni havas tiel favorajn kondicxojn, cxu ni ankoraux ne diligente lernu?

* auxtoro [ lzm ] - 2006-10-22 atm 10:42
★ Re:  Letero kiu direktis mian vivo-vojon  [legfoje 219 ]         
Koran dankon pro la valora materialo! Mi jam transkopiis gxian plenan tekston al mia hejmpagxo. Cxiu homo, kiu eniris Esp-ujon, ja havas sian belan rememoron. Mi esperas ke pli multaj s-anoj ankaux verku sian mesagxon por nia kungxuado.
Bonan sanon kaj gxojan vivon al s-ro HU Guozhu!
<
http://esp.zrsa.org/bbs/read.php?tid=1173 >

* auxtoro [ Guozhu ] - 2006-10-22 atm 11:29
★ Re: Re: Kora espero  [legfoje 224 ]

Hazarde, la dato 2006-10-22 estas memortago de la 70-a datreveno de la sukceso de Longa Marsxo, kaj CCTV nun disvidigas la solenan memorkunvenon.
Guozhu kore esperas, ke la granda heroismo de la Longa Marsxo far cxinoj, ankaux kuragxigos al generacioj post generacioj da cxinaj esp-istoj faru novan Longan marsxon kun nobla idealo kaj obstina persistemo!


Guozhu
Kia laboro, tia valoro
ip地址已设置保密
2007/10/22 5:15:32
Guozhu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:3852
积分:25928
门派:绿色
注册:2006年7月8日
4
 用支付宝给Guozhu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给Guozhu

发贴心情
el Kurisu Kei
发信人(From): "Kurisu Kei"
主题(Subject): Dankon pro la letero de Honfan
发送时间: 2007-10-22 13:57:20
收件人: "" <
huguozhu@tom.com>
  Estimata kaj kara amiko Hu Guozhu,
   Mi juxs tralegis kun granda kortusxo la leteron de Honfan senditan al vi
antaux 50 jaroj! Koran dankon pro la esperantigo kaj sendo de tiu valora
historia dokumento.
   En la auxgusta n-ro 1947 de "La Revuo Orienta" estis publikigita mallonga
letero de Honfan, per kiu li  fervore alvokis nin japanajn esp-istojn denove
kunlabori amike, cxar jam finigxis la malfelicxa milito,  kiu tion
malebligis, kvankam ecx tiam nin, esp-istojb cxinajn  kaj japanajn, firme
kunligis la interna ideo de Esp-o.
    Estis mi, kiu la unua kaj  la sola respondis al li. Tiel komencigxis nia
amika korespondado, gxis tion interrompis la pliakrigxo de la interna milito
en Cxinio. Ciuj liaj leteroj estis tre interesaj kaj miaopinie diskonigindaj
en Japanio. Mi do ilin japanigis kaj publikigis en la libro "La sama suno
lumigas la mondon" eldonitan en 1949.Mi zorge konservis ilin, sed mi ne
scias, cxu ili ankoraux trovigxas en mia cxambro en maljunulejo. Mi sercxos,
sed tio dauxros suficxe longe, cxar mia cxambro plenplena de diversaj
paperajxoj neordigitaj. Se mi sukcesos, mi kompreneble sendos al vi iliajn
fotokopiojn. Se ne, mi retradukos ilin el mia japana traduko esp-en por vi.
Sed nur post suficxe longa tempo, cxar mi estas kaj estos ege okupita
precipe per verkado en Esp-o de mia auxtobiografio, kiu farigxos mia
vivoverko kaj eble ankaux cxefverko.
    Kun Jxelezo mi dum kelka tempo korespondadis, sed cxiuj liaj leteroj
liaj bedauxrinde ne konservigxis (eble ilin konfiskis tokkox (特高), la
japana Gestapo, okaze de domtrasercxoj. Nelonge post la milito li sendis el
Sxanhajo tre longan kaj interesan leteron al Oxsima Yosio (大島義夫),
veterano de la japana prolet-esp-movado, komune adresita al mi (cxar li ne
estis certa, cxu mia antauxmilita adreso ankoraux validis). Kiam mi vizitis
Oxsima-n mi surloke mankpiis tiun leteron tutan en kajeron. Sed mi ne certas
ankaux pri tio, cxu tiu kajero konservigxas. Mi memoras el tiu letero nur
liajn vortojn, ke se en la mondo trovigxus 10 Kurisu-oj la situacio de la
esp-movado en la mondo radikale sxangxigxus. Tiuj liaj vortoj ankoraux nun
min kuragxigas.[...]
    Cetere, gxuste nun mi reverkas en Esp-o mian japanlinhgvan eseon
"Malutila balasto"(有害の長物)publikigitan en la n-ro de la revuo "Hitori
kara (Ekde unu homo) aperinta en septembro, por la novembra n-ro de
"Sennaciulo". Por via    informigxo mi sendos gxin al vi interrete gxis
la fino de cxi semajno.
    Amike
    KURISU Kei

Guozhu
Kia laboro, tia valoro
ip地址已设置保密
2007/10/24 5:19:39
Guozhu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:3852
积分:25928
门派:绿色
注册:2006年7月8日
5
 用支付宝给Guozhu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给Guozhu

发贴心情
el Renato Corsetti

发信人(From): "Renato Corsetti"
主题(Subject): via esperantistig'o
发送时间: 2007-10-22 15:01:53
收件人:
huguozhu@tom.com
 
kara huguozhu,

mi legis la interesan rakonton pri via esperantistig'o.

multajn bondezirojn okaze de la dat-reveno.

amike

renato


Guozhu
Kia laboro, tia valoro
ip地址已设置保密
2007/10/24 5:21:52
Guozhu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:3852
积分:25928
门派:绿色
注册:2006年7月8日
6
 用支付宝给Guozhu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给Guozhu

发贴心情
el Rudolf Burmeister (德国老梅)

发信人(From): "Rudolf Burmeister"
主题(Subject): Gratulon al via jubileo
发送时间: 2007-10-22 16:33:48
收件人: "" <
huguozhu@tom.com>
 
Kara amiko,
Sinceran gratulon al via Naskigxtago de Esperantisteco!
Kun granda intereso mi tralegis viajn liniojn pri Honfan. Kaj mi fieras pri
tio, ke ankaux mi posedas leteron de Hon Fan. Li estis tre bona homo.
Mi jxus revenas el 14taga vizito de filino en fora urbo KIEL.
Kun amikaj salutoj via
Rudolf Burmeister, ("Laomei")

Mi cxi-jare festas 60an  Esperantistigxtagon, sed atingis jam 77
vivojarojn... efektive iom progresinta agxo.

 


Guozhu
Kia laboro, tia valoro
ip地址已设置保密
2007/10/24 5:24:54

 6   6   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.09375 秒, 4 次数据查询