此主题相关图片如下:
Tao Yuanming (365-427)
LA SINJORO DE KVIN SALIKOJ
五柳先生传
La sinjoro ne povas esti identigita. Kaj neniu scias lian nomon. Cxar kvin salikoj kreskis cxe lia kabano, sekve li estis konata kiel la Sinjoro de Kvin Salikoj .
Kvieta kaj silentema, li inklinas nek al famo nek al profito. Li sxatas legi, tamen, sen harfendo. Cxiufoje, kiam ideo lin iluminis, li forgesis ecx mangxon pro gxojego. Li estis drinkema, sed ne ofte acxetis pro sia malricxeco. Konante tion, liaj parencoj kaj amikoj invitis lin al drinko. Li eldrinkis cxiom kaj ne cxesis gxis sia ebriigxo. Ebriigxinte, li forlasis ilin sen rendevuo.
Kvar muroj cxirkauxas lian cxambron, sen sxirmo al entrudo de ventblovo kaj sunradioj. Liaj vestoj estas cxifonaj kaj mangxujo malplena, sed li ankoraux restis aplomba. Fojfoje li verkis por sin amuzi kaj esprimi sian penson. Li ne multe zorgas pri la gajno aux perdo en la mondo. Tiel li pasigis sian vivon sur la tero.
Finalo
La edzino de sagxulo Qianlou iam diris ; "Nek deprimita pro malricxeco kaj malnobeleco, nek snoba al ricxeco kaj superrangeco"; tiuj vortoj — ja tauxga epiteto por tia homo kia li estas, cxu ne ? Li profunde drinkis, versis poemojn ka j trovis gxojon en si mem. Cxu li ne estas unu el tiuj, kiuj vivis en la bona malnova pratempo ?
Trad. Guozhu