La Tria Mesagxo
2.3. piedo
Ritmo estas regula alterno de akcentaj kaj senakcentaj silaboj, do "piedo" estas la fundamenta unuo de tia alterno.
Ni jam sciis, ke la versoj en <La Espero> kiel ekz-e
En la mondon venis nova sento
kc sonas laux suba ritmo :—o —o —o —o —o
(akcenta-senakcenta/ akcenta-senakcenta /akcenta-senakcenta/ akcenta-senakcenta/ akcenta-senakcenta)
Evidente, la fundamenta unuo (piedo) konsistas el "akcenta-senakcenta" du silaboj.
En tiu verso estas kvin piedoj, mallongige ni signas per “—o 5”.
En Esp-a poezio, estas kvin specoj da piedoj plej ofte uzataj :
(1)(—o),“akcenta - senakcenta”estas nomata "trokeo";
(2)(o—),“senakcenta - akcenta” estas nomata "jambo";
(3)(o—o),“senakcenta - akcenta - senakcenta” estas nomata "amfibrako";
(4)(oo—),“senakcenta - senakcenta - akcenta”estas nomata "anapesto";
(5)(—oo),“akcenta - senakcenta - senakcenta” estas nomata "daktilo".
El la supremenciitaj piedoj,“akcenta - senakcenta”piedo kaj“senakcenta - akcenta - senakcenta”piedo, leksikone ambaux havas la samajn limojn kiel la vorto mem, do facile kompreneblaj.
Dume, ni povus rigardi la ceterajn tri specojn da piedoj variantoj de la supraj du piedoj. Ekz-e:
(2)jambo (o—),“senakcenta - akcenta”
> Ho, mia kor', ne batu maltrankvile,
Teorie tiu verso dividigxis laux skemo
o = /o =/o =/ o—/o =/ o
(senakcenta - akcenta/ senakcenta - akcenta/ senakcenta - akcenta/ senakcenta - akcenta/ senakcenta - akcenta/ senakcenta)
Sed ni povas tiel dividi laux leksikonaj limoj de vortoj
o / = o/ =o/ = o/—o/ = o
(senakcenta/ akcenta - senakcenta/akcenta - senakcenta/akcenta - senakcenta/akcenta - senakcenta/akcenta - senakcenta),
ni facile vidas, ke antaux regula trokea verso
>mia kor', ne batu maltrankvile
aldonu unusilaban vorteton "Ho", la ritmo sxangxigxis jamba.
(3)amfibrako
> Tra densa mallumo briletas la celo
Ni dividu laux naturajn limojn de la vortoj, kaj la skemo estas o=o /o=o/ o=o/ o=o
(4)anapesto
> Gxis la bordo de klara fonteto
antaux regula amfibraka verso
> la bordo de klara fonteto (o=o /o=o/ o=o)
aldonu unusilaban vorteton "Gxis", tiam la ritmo sxangxigxis anapesta (oo=/ oo=/ oo=/ o).
(5) daktilo
> Brilas reklamoj nun malpli amuze (=oo/ =oo/ —oo/ =o)
Tia verso vere sxajnas ke mankas la unua silabo al la unua piedo (o=o) en regula amfibraka verso.
Rimedo por aperigo de novaj versoj per derivo ekzistas pli ol unu. Ekz-e, se ni aldonu trisilaban vorton antaux regula trokea verso, ni ankaux povas ricevi jamban verson. Kaj, estas permesate, ke tiu trisilaba vorto, krom normala lokigxo je la unua piedo, je necesa okazo "glitus" al la dua piedo en la verso, ekz-e:
> Drama aktoro estis mia patro.
(=o/ o=o/ =o/ =o/ =o)
De tio ni povas scii, ke la teoria limo por dividi piedojn ofte estas ne sama ol la natura limo de vortoj. Kaj, por pli facila kompreno, ni ofte preferas skemi laux natura limo de vortoj.
En verso, cxiuj piedoj estas eble tute samaj (ekz-e en <La Espero> cxiuj piedoj estas trokeoj), sed ankaux povus kun nesamaj piedoj, mikse uzataj. Ekz-e:
> Forte ni staru, fratoj amataj (Z)
=o / o=o/ =o/ o=o
(akcenta - senakcenta/senakcenta - akcenta - senakcenta/ akcenta - senakcenta/senakcenta - akcenta - senakcenta),
entute dek silaboj en kvar piedoj ( trokeo/ amfibrako/ trokeo/ amfibrako ).
> ripozu: via ama laboro ne pereis. (A)
o=o/=o/=o / o=o/—o/=o
(senakcenta - akcenta - senakcenta/akcenta - senakcenta/akcenta - senakcenta//senakcenta - akcenta - senakcenta/akcenta - senakcenta/akcenta - senakcenta),entute dek kvar silaboj en ses piedoj (amfibrako/ trokeo/ trokeo//amfibrako/ trokeo/ trokeo).
Verso en tiu skemo estas tre utila, ofte uzata, kaj gxi ecx havas propran nomon: aleksandro.