La Nauxa Mesagxo
(6) Trioleto
Devenis el franca poezio. El ok versoj sen deviga difino pri ritmo. Laux rimarangxo de "AbaA abAB" , la majuskloj signas ripeton de la unua verso post la tria kaj de la du unuaj post la sesa. Ekz-e:
Wang Chongfang (1936- )
KRIZANTEMO
Odore floras krizantem',
mirinde nobla, negxe pura;
dum blovas frosta ventogxem',
odore floras krizantem'.
Jam mortas papilia trem',
sed ridetadas flor' ebura.
Odore floras krizantem',
mirinde nobla, negxe pura.
(7) Rondelo
Devenis el franca poezio. El 13 versoj en 4 strofoj, respektive kun 4,4,4,1 versoj, verkitaj sur du rimoj, laux rimarangxo de "ABba,abAB,abba,A", la majuskloj signas ripeton de versoj. Sen deviga difino pri ritmo, sed cxiuj versoj estu kun sama ritmo.
Kvankam sen deviga difino pri la mezuro de versoj, tamen, post kiam Kalocsay verkis per tiu formo poemaron <Rimportreto>,li kvazaux kreis specialan formulon nomatan "rimportreto", kiu estas el kvarjambaj versoj en 9 silaboj. Ekz-e:
> Unua ekzemplo
Kalocsay (1891-1976)
RIMPORTRETO XXVII
Ho, Kabe, Kabe, Kabe, Kabe
Droninta vive en la morto.
Kia mister-malica forto
Vin povis de ni preni rabe ?
Ni lernis de vi lernantknabe
Kuiri en la stilretorto.
Ho, Kabe, Kabe, Kabe, Kabe
Droninta vive en la morto.
Kaj nun ni miras gape, strabe
pri via karier-aborto.
Al vi la Esperanta vorto
Nun eble sonas jam arabe…
Ho, Kabe, Kabe, Kabe, Kabe !
> Dua ekzemplo
Guozhu:
Kurisu Kei sur UK-podio
(2007-08-05)
Kurisu Kei, cxiam justama,
dumviva strebad' por racio,
por Esperanto, por socio.
Legendas lia vivo drama.
Dulingva tradukisto fama,
dojen' vivanta fosilio.
Kurisu Kei, cxiam justama,
dumviva strebad' por racio.
Kiam li per parolo flama
salutas sur UK-podio,
okazis vera sensacio,
tondras al li hura' aklama!
Kurisu Kei, cxiam justama.
(8) Soneto
En Cxinio oni ankaux nomas soneton "14-versa poemo". Tre ofte uzata en Esp-a poezio. Devenis el itala poezio kaj disvastigxis tra tuta Euxropo. Legigxas multaj famaj verkoj de famaj poetoj diverslandaj. Kvankam gxi estas en "fiksa' formo, tamen en praktiko la formo farigxis multe varia.
(8.1)El 14 versoj
en 4 strofoj, respektive kun 4,4,3,3 versoj,
aux en 4 strofoj, respektive kun 4,4,4,2 versoj,
aux en 2 strofoj, respektive kun 8,6 versoj,
aux en 2 strofoj, respektive kun 12,2 versoj,
(8.2) Kun rimoj.
(8.3) Rimarangxo de la unuaj 2 kvarversaj strofoj estu samaj,
lau "abba,abba"(ringa rimo)
aux laux "abba,cddc"(ringa rimo)
aux laux "abab,abab"(krucrimo)
aux laux "abab,cdcd"(krucrimo)
(8.4) rimarangxoj de lastaj 6 versoj
laux "cdc,dcd"(memoru kiel "cdcd, cd", krucrimo)
aux laux "ccd,ede"(memoru kiel "cc, dede", krucrimo)
aux laux "cdc,dee"(memoru kiel "cdcd, ee", krucrimo)
aux laux "ccd,eed"(memoru kiel "cc,deed", ringa rimo)
aux laux "cdd,cee"(memoru kiel "cddc, ee", ringa rimo)
aux laux "cde,cde" ", krucrimo.
Rimarangxo en la suba ekzemplo estas laux "abba,abba,ccd,eed"
William Auld (1924- )
EN MIA MIO
En mia mio kauxris infaneto,
kvazaux en cxambro vasta kaj obskura,
timante ecx per timlament' murmura
provoki la koleron de l' kvieto.
Kaj vi hezite tra la ombroreto
alvenis kiel orfo malsekura
al mia cxambro kava kaj terura,
kaj antaux vi forfugxis la obsedo:
fide mi vin salutis gxojmiene
cxar via gxojmieno pruvis plene,
ke en mi simpation vi rekonas.
Kaj nun ni kune vagas lok-al-loke
en la malluma dom', kaj reciproke
kuragxon cxerpas kaj kuragxon donas.
Alia fama soneto de Sxekspiro, laux rimarangxo de "abab,cdcd,efef,gg"
William Shakespeare (1564-1616)
el LA SONETOJ XVIII(第十八首)
Cxu mi komparu vin al tag' somera ?
vi estas ja pli bela kaj serena:
majflorojn ofte vipas vent' severa,
kaj tro maldauxras la somero bena.
jen, brogas la okulo de l' cxielo,
Jen vualigxas gxia vido ora.
Kaj iam senbeligxas cxiu belo
laux voj' natura aux pro fat' rigora.
Sed jam ne velkos via plensomero
nek deklinigxos de l' beleco nuna;
la Morto vin ne tenos kun fiero,
se vin la vers' eterna gardas juna:
Dum homoj spiros kaj okuloj vidos,
Vivante en vivanta vers' vi sidos.
--- Traduks R.Rossetti
(9) Akrostiko
Akrostiko ne estas speciala fiksforma poemo. Gxi estas poemo, en kiu la unua litero de cxiu verso formas vortojn.
Micxino (1938-)
Akrostiko
—Laux cxinesko Sopir-al-Sudo
Anoncas
Grupo Kantona
Al ni novan prosperon.
Debuto verde sprona,
Uvo — fruktdona !
(La unuaj literoj formas vorton "AGADU")