陶渊明《归园田居》组诗的第一首,已经被翻译成了世界语,以下是国柱收集到的两个不同译文。
此主题相关图片如下:
少无适俗韵,性本爱丘山。误落尘网中,一去十三年。
羁鸟恋旧林,池鱼思故渊。开荒南野际,抱拙归园田。
方宅十馀亩,草屋八九间。榆柳荫後檐,桃李罗堂前。
暧暧远人村,依依墟里烟。狗吠深巷中,鸡鸣桑树颠。
户庭无尘杂,虚室有馀闲。久在樊笼里,复得返自然。
第一个译文为石成泰同志的世译
Tao Yuanming(365 - 427 )
REVENO EN KAMPARO
En 405( la 1-a jaro de Yixi-erao de la Orienta Jin-dinastio) Tao Yuanming funkciis en urbo Pengze, kiel prefekto. Nur post 85 tagoj li eksigxis, parolante ke li "ne volas klini sin antaux fripono por 5 doux da grenoj" 1), kaj revenis hejmen, de tiam li finis sian politikan karieron, emerite vivis en kamparo. cxi ciklo estis versita de li post la eksigxo.
1
Deknabece ne sociemon
mi preferas, sed nature monton;
Ve, misfalis sur la polvan mondon,
tridek jarojn sinkis en la scenon. 2)
Nu,arbaron amas bird' en kagxo,
amas fisxo en laget' riveron.
Nun mi sude plugas virgan teron,
placxe revenante al vilagxo.
Dek-mua parcelo cxirkaux korto 3)
la pajlajn domojn kusxe remparas,
post ulmoj kaj salikoj staras,
persik- kaj prun-arboj antaux pordo.
Domoj en vilagx' malklaras fore,
super kiuj fumo sxvebas sore;
hundoj en strateto jelpas sone,
kok' sur morusarbo krias fone.
Regna zorg' cxe l' korto min ne gxenas,
restas la humor' facila cxambre.
Longe estis mi en kagxo amble,
kaj nun en naturon mi revenas.
el la cxina: Shi Chengtai
--
Notoj-
1) doux-- mezurunuo por greno,1 doux = 10 litroj."5 doux da grenoj aludis salajron de Tao.
2) la poeto oficis por la dinastio ekde siaj agxoj de 28 jaroj gxis 41 jaroj, gxuste estis 13 jaroj, iuj opinias, ke la originalo devus esti dek tri.
3) mu-o --mezurunuo por areo, 1 mu-o = 1/15 hektaro.