dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>>
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语学习讨论区胡国柱老师帖子专区 Afiŝejo por Guozhu → 陶渊明:桃花源记 Preter Persikfloroj

您是本帖的第 2378 个阅读者
树形 打印
标题:
陶渊明:桃花源记 Preter Persikfloroj
Guozhu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:3852
积分:25928
门派:绿色
注册:2006年7月8日
楼主
 用支付宝给Guozhu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给Guozhu

发贴心情
陶渊明:桃花源记 Preter Persikfloroj

图片点击可在新窗口打开查看此主题相关图片如下:
图片点击可在新窗口打开查看

Tao Yuanming (365-428)

Pri la Persikflora Ruro

Dum Taiyuan-erao de Jin-dinastio (376-398), iu de Wuling 1) vivtenis sin per fisxkaptado. Iutage li, veturante laux rojo, forgesis kiom malproksimas de li la trapasita vojo. Subite li renkontis persikarbaron longan je kelkcentoj da paŝoj ambaŭ flanke, inter kiu ne troviĝis alispeca arbo, nur herboj freŝis, falantaj petaloj buntis. La fiŝisto tre miris, dezirante trapasi la arbaron, kaj antaŭen veturis plu. Trapasinte la arbaron, li atingis fonton ĉe monto kun groto, el kiu ŝajne radiis lumo. Li forlasis la boaton,eniris tra la truo.

Komence mallarĝis la truo, li apenaŭ trairis, sed iris plu dekojn da paŝoj, kiam la truosubite larĝiĝis, kaj antaŭ li aperis vasta tero, sur kiu estis ordaj domoj, ebena kampo, belaj lagetoj, morusarboj kaj bambuoj.Vojoj interkruciĝis, aŭdigis krioj de kokoj kaj bojoj de hundoj. Tie laboris homoj, kiuj, aŭ viroj aŭ virinoj, vestis sin kiel tiuj ekster la montotruo. Maljunuloj kaj infanoj aplombe ĝojis.

Tieaj homoj vidis la fiŝiston, surpriziĝante demandis lin, de kie venas li, kiu respondis ilin. Iu invitis la fiŝiston gasti ĉe sia hejmo, kaj regalis lin per vino kaj kokaĵoj. Vilaĝanoj, informante la alvenon de la fiŝisto, unu post alia vizitis lin por pridemandi. Kaj ili diris, ke la prapatro kun edzino kaj najbaroj alvenis ĉi tien por rifuĝi de tumulto dum Qin-inastio 2), kaj de kiam ili ne eliris de ĉi tie, fore de la ekstera mondo. Ili pridemandis, kia periodo estas nun ? Ili eĉ ne sciis, ke troviĝis Han-dinastio, kaj des pri Wei- kaj Jin-dinastioj 3). La fiŝisto detale respondis al ili; ĉiuj suspiris.

La vilagxanoj unu post alia invitis la fisxiston gasti cxe sia hejmo, ankaux per vino kaj frandajxoj regalis lin. la fisxisto gastis tie kelkajn tagojn. Kiam li adiauxis al tieaj homoj, kiuj ripete admonis lin: "Neniel informu al aliaj pri ni!" Forigxinte de ili, li trovis sian boaton, kaj revenis laux la antauxa vojo, cxie li faris signojn. Kiam li atingis urbon Wuling, li parolis pri cxio al la prefekto, kiu sendis homojn sekvi lin por reveni tien. la fisxisto vane sercxis la signojn, perdis la vojon. S-ro Liu Ziji, noblulo en urbo Nanyang 4), informigxis pri tio, gxojplene intencis viziti tien, tamen ne sukcesis, kaj baldaux li malsane mortis. Poste neniu vizitis plu tien.

***** Notoj***

1)Wuling (vuling)- urbonomo, la nuna urbo Jiujiang (ĝjuĝjang) de provinco Jiangxi (ĝjangŝji);

2)Qin-dinastio (ĉjin) dum 221a.K-206 a.K.;

3)Han-dum 206 a.K. -220;

Wei (vej)- dum 20-265;

Jin (ĝjin)- dum 265-420;

4)Liu Ziji (lju ziĝji) : ermito en Jindinastio;Nanyang(nan-jang):urbonomo, en la nuna provinco Henan.

Elĉina : Shi Chengtai

[此贴子已经被作者于2007-11-9 16:20:30编辑过]

Guozhu
Kia laboro, tia valoro
ip地址已设置保密
2007/11/9 16:09:22
Guozhu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:3852
积分:25928
门派:绿色
注册:2006年7月8日
2
 用支付宝给Guozhu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给Guozhu

发贴心情

桃花源记

晋太元中,武陵人捕鱼为业,缘溪行,忘路之远近。忽逢桃花林,夹岸数百步,中无杂树, 芳草鲜美,落英缤纷,渔人甚异之。   复前行,欲穷其林。林尽水源,便得一山,山有小口,仿佛若有光,便舍船从口入。 初极狭,才通人,复行数十步,豁然开朗。土地平旷,屋舍俨然,有良田美池桑竹之属。 阡陌交通,鸡犬相闻。其中往来种作,男女衣著,悉如外人。黄发垂髫,并怡然自乐。   见渔人,乃大惊,问所从来。具答之。便要还家,设酒杀鸡作食。村中闻有此人,咸 来问讯。自云先世避秦时乱,率妻子邑人来此绝境,不复出焉,遂与外人间隔。问今是何 世,乃不知有汉,无论魏晋。此人一一为具言所闻,皆叹惋。   余人各复延至其家,皆出酒食。停数日,辞去。此中人语云,不足为外人道也。既出, 得其船,便扶向路,处处志之。及郡下,诣太守说如此。太守即遣人随其往,寻向所志, 遂迷不复得路。南阳刘子骥,高尚士也,闻之,欣然规往,未果。寻病终。后遂无问津者。

[此贴子已经被作者于2007-11-9 16:30:08编辑过]

Guozhu
Kia laboro, tia valoro
ip地址已设置保密
2007/11/9 16:28:58

 2   2   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.05078 秒, 4 次数据查询