读诗遐想
legante poemon …
湖北世协于1979年5月成立后,第二年的秋天,就正式接待了两个来访的日本世界语代表团。先是9月份的日中友好会访华团,以德田六郎为首。成员平均年龄较轻。其中有位原田英树君,更是与我同年:同一年出生(1938),同一年学世界语(1956),所以很快就熟了,在武昌东湖游览时,谈了许多话。Post sia fondigxo en la majo de 1979, la sekvantan jaron Hubei-a Esperanto-Asocio (HEA) jam oficiale akceptis du Esperantistajn delegaciojn el Japanio. Unue en septembro tiun estratan de s-ro Tokuda Rokuro, kies membroj agxas relative pli junaj. I.a. trovigxas iu s-ano nomata Harada Hideki, kiu koincidas kun mi kaj je agxo (naskigxis en 1938), kaj je esp-isteco (eklernis Esp-on en 1956), sekve ni rapide amikigxis; kaj dum nia komuna ekskurso al la pitoreska Orienta Lago en Wuhan, ni ambaux multe interbabilis.官方派来“全陪”的日文翻译王科长,见我们谈得热乎,可是他一句也听不懂,心生嫉妒,脸色未免就不大好看,却也不便发作。Vidante nian entuziasman interparolon tamen povante kompreni nenion, malserenis la sekciestro s-ro Wang, la japanlingva interpretisto sendita de la auxtoritatoj kiel cxicerono. Envio mordas lin, tamen li neniel povas ellasi sian nedecan malkontenton.原田君告诉我,他的父亲是个军医,二战时到过中国安徽,战后却并未回国,音讯渺茫了。家里只留下一件遗物。是他在安徽时,一个中国人送给他的两首诗歌。S-ano Harada Hideki rakontis al mi, ke lia patro estis armea kuracisto kaj, dum la Dua Mondmilito, militservis en Anhui-provinco de Cxinio. Tamen , post finigxo de la milito, li ne revenis al Japanio kaj perdigxis cxia informo pri li. Nun en la hejmo en Japanio restis nur unu objekto, postlasita de li. Tio estas du poemoj, donacitaj de iu cxino siatempe en Anhui.10月份,以矶部幸子为首的日本世界语学会JEI代表团访问武汉,原田英树托矶部把一份书法作品的复印件转交给我,就是他们家珍藏的那份纪念品了。En la oktobro de 1980, kiam delegacio de JEI, estrata de s-ino Isobe Jukiko, vizitis al Wuhan, Harada petis ke sxi transdoni al mi kopion de kaligrafajxo, do, la kara memorajxo por la Harada-familio.书法作品用宣纸写成,后又正式装裱过。四周锦缎刻丝花纹,经复印后仍清晰可见。
此主题相关图片如下:
内容是七绝二首,前有小序述缘起,云:La kaligrafajxo estis verkita sur altkvalita papero de Xuanzhou (la fama Xuan-papero), kaj pretigita per arta enkadrigo. Kvankam post kopiigo, la belaj desegnoj sur la brokato-kadro ankoraux estas klare videblaj. Gxia enhavo estas du poemoj seppiedaj, kun mallonga prefaco, kiuj legigxas jene :
“原田先生,东瀛名士也。一见相倾。而在干戈扰扰之秋,频承照顾。今闻将溯江西上,赋赠七绝二章录尘大吟坛斧政。 Kun s-ro Harada la eminenta personulo el Japanio, mi intimigxis jam je la unuafoja ekkonatigxo kaj poste, en la tempo milit-kaosa, li donis al mi multfoje favorajn prizorgojn. Informigxinte ke li baldaux forveturos okcidenten lauxrivere, mi donacas al li du poemojn por peti erudojn:
1. 凭君一纸保平安,似此肝肠乱世难。最爱风流瀛海客,论文不觉夜漫漫。
Dankon ! cxar via skribo protektis min sekura
en mond’ milita. Raras bonkoro tiel pura !
Pro la babiloj kun vi, klera doktor’ japana,
mi ecx forgesis pri l’ longdauxro de nokt’ obskura.
2. 盘桓未久又西东,怕听骊歌一曲终,君自乘风江上去,可堪我在乱城中。”
Post la kunesto kurta, venas disigx’ rapida.
Mi timas melodion de adiauxo strida.
Vi forveturos pere de l’ vento sur rivero.
En la kaosa urb’ nur restas mi sen-egida.
赠诗的时间是“戊寅荷月”,即1938年的夏天;地点是“皖江”,赠诗人为王荫午。La tempo subskribita estis “en la lotusa monato 1938”, kaj la loko estis “cxe rivero de Anhui”, la donacinto nomigxis Wang Yinwu.这作品显然不是为了投稿为了发表而写的。而不为发表所写的作品,往往更加真实。Evidente, la verko kreigxis nek por kontribui al jxurnalo nek por publikigxi en revuo. Kaj, en plej ofta okazo, la verkoj ne por publikigxo montrigxas pli verdiremaj.这作品也没有日语译文,显然受赠者是能读懂全文并且欣赏其中奥妙的。Al tiu cxi kaligrafajxo akompanis nenia japana traduko, do, tio aludas, ke la ricevinto scipovis legi la originalon kaj kompreni ties subtilan enhavon.能读懂这种中国旧体诗词的人,在日本,多为通汉学的文化人或老者。他们对五千年的中华文化感到崇拜,进而能不为时风所动,对中国人民怀有友好的感情。En Japanio, la plejparto el tiuj, kiuj scipovas apreci tiajn poemojn laux cxina antikva stilo kaj en cxinaj ideogramoj, ofte estis cxinologoj-kleruloj aux grandagxuloj. Ili, kun admiro pri cxina kulturo kun historio de 5000 jaroj, tenis sin imunaj de siatempe kurantaj misfuroroj kaj konservis cxe si amikan senton al cxina popolo.看来原田先生就是这样一位尊崇中华文化的“东瀛名士”。他与中国人王某在战时的交往,使我产生许多遐想。Kredeble s-ro Harada estis unu el tiuj “eminentaj personuloj el Japanio”. Lia interamikigxo kun iu cxino s-ro Wang dum la milita tempo inspiris al mi multe da liberaj pensoj.在我的心目中,战时的日本人有三种:En mia koro, estis tri specoj da japanoj en la nomita milito.一,丑陋的-魔鬼。如南京大屠杀中的刽子手们。La unua-malbelaj demonoj, ekz. murdemaj mortigistoj en la Nankina masakro.二,美丽的-天使。如绿川英子,是比之于白求恩大夫也毫不逊色的伟大的国际主义战士。La dua-belaj angxeloj, ekz. Verda Majo, kiu estas, laux mia opinio, neniom malpli inda ol la granda internaciisma batalanto Norman Bethune. Kaj, 三,普通的-百姓。La tria-ordinalaj popolanoj 同样,中国人也有这么三种:丑陋的-败类,如汉奸之流。美丽的-民族精英,抗日英雄。普通的-百姓。Simile, ankaux estis tri specoj de cxinoj. La malbelaj - naciperfiduloj; la belaj - elitoj de cxina nacio kaj ordinalaj- popolanoj.百姓的共同点是善良而不幸。常常身不由己地被卷入灾难蒙受池鱼之殃。La komuna sorto por popolanoj estas malfelicxo al bonkoraj homoj, kiuj ofte estis trafita de neatendita misfortuno.
这幅作品没有也不可能对当事人提供更多的资料。但也正因如此,它就给人留下了极大的想像空间,读者自可以演绎出一段动人的友谊故事乃至一段电视短剧来。La supremenciita kaligrafajxo ne donis, nek povis doni, al ni pli multe da materialoj pri la koncernatoj. Tamen, gxuste pro tio, gxi postlasis al ni tre grandan spacon por libera galopo de niaj imagoj. Kiel legantoj, cxiu el ni ja povas libere elfari per sia propra interpreto iun kortusxan historion de translima amikeco, aux, ecx serion de televidaj filmo-rakontoj.战时,而且又是在敌占区,和日本军人有来往,我们马上会想像出一个獐头鼠目的汉奸,卑恭屈膝地跟在骄横跋扈的皇军后面,一口一个“太君”的噁心场面。La tempo: en la Dua Mondmilito. La loko: en cxina urbo sub okupo de japana armeo. La figuroj, kiaj ? Sur nia retino tuj aperis iu osteca cxina naciperfidulo, kiu humile klinis sin, sekvante post aroganta oficiro de Mikada armeo kaj sencxese flatis per jesado: “Haj, via mosxto!” 但是这与诗中提供的情调相去太远,实不可能。诗中是有“一见相倾”和“论文不觉夜漫漫”的。Sed tia nauxza sceno ja estas tro malkonkorda al la etoso kreita de la poemoj en la kaligrafajxo. Do, tute ne eble okazi ! Cxar ni ja legis en la prefaco “intimigxis jam je la unuafoja ekkonatigxo” kaj la versojn “Pro la babiloj kun vi,kara doktor’ japana,/ mi ecx forgesis pri l’ longdauxro de nokt’ obskura.”论文的内容,十有八九是博大精深的中华文化。这样的倾谈使得夜话双方得以建立起超越鸿沟的信任和友谊。Kia estis la temo por iliaj babiloj? Laux mia supozo, plej versxajne estis la cxina kulturo, impone brila, granda kaj profunda. Kaj tiaj korversxaj noktbabiloj jam kreis kaj donis al ili ambaux fidon kaj amikecon trans fosajxoj-baroj.继而原田君利用自己的身份,也给了王荫午(和他的一家)某种庇护,比如用日文写了一纸文书,扬言说这里已被他占用,让其他的日军过门不入,少一些灾祸吧。Sekve, profitante sian oficiran statuson, s-ro Harada ankaux donis al s-ro Wang (kaj lia tuta familio) ian protekton. Ekz. li donis dokumenton en japana skribo, deklarante ke cxi tie, la domo de s-ro Wang, jam estis sub lia rekvizo, tiel por ke la aliaj japanaj soldatoj ne pli entrudigxu kaj sekve reduktigxu iagrade katastrofoj al la malfortuloj.这使得王先生有“似此肝肠乱世难”的感慨。因为他们说到底并非世交,只不过是偶然萍水相逢而已。Tio vekis la suspiron de s-ro Wang ke “ en mond’ milita raras bonkoro tiel pura !” Cxar finfine ili ne estis malnovaj amikoj de jardekoj. Por diri la veron, ili estis nur hazardaj novkonatoj.可惜这庇护为时不久,部队开拔,原田军医也得随军西去了。展望未来,干戈扰扰,身居乱城,会有什么样的灾难降临呢?Bedauxrinde, tia protekto dauxris ne tre longe. Cxar, la japana armeo militos okcidenten, kaj, nature, la armea kuracisto s-ro Harada devis foriri kune kun sia trupo. Penseante pri la estonteco, certe plena de kruelaj militoj kaj sorto de mizera homo en kaosa urbo, s-ro Wang ne povas antauxscii kiom da kaj kiaj malfelicxoj falos al li.王先生的心情真是十分惆怅,百感交集,万般无奈啊!Li dronis en vere granda melankolio, senhelpeco kaj aflikto.但他还是没有忘记按中国知识分子的习惯,向友人作临别赠诗。Tamen li ne forgesis laux kutimo de cxinaj intelektuloj donaci poemojn al amiko je adiauxo.他是郑重的,诚挚的,可以说是不含丝毫功利目的的,这里并没有奴颜卑膝和摇尾乞怜。所以我们不能说他的作品是汉奸诗。Li estis serioza, sincera, kaj, ni povas aserti, kun neniom da celo de profitcxaso. En lia verko odoris neniom da servila flatacxo. Tial oni ne rajtas nomi lian poemon verko de naciperfidulo.他本来也不是为了发表而写。被作为一个日本家庭的传家之宝珍藏,这个作品可说是得其所哉!Kaj, proprasence, li versis tion ja ne por publikigxi. Nun tiu verko finfine estas konservita en Japanio kiel trezoro de familio, do, gxi vere trovis sian indan lokon !