1988年8月,第2届国际世界语科技学术会议在北京举行。崇芳、国柱、成泰、力源四家夫妇相约赴京欢聚。后来写了一些诗歌,没有发表过。二十年后,打算相约再会于羊城盛会。
此主题相关图片如下:
后排左起为崇芳、成泰、国柱、力源,前排为夫人,最右为力源女儿小荣荣。
☆ Guozhu:
FAMILIA RONDO EN PEKINO
(1988-08-09/16)
1.
Forpasis banale jam nia floragxo,
sen cxefurb-vizit'. Ho, tro granda domagxo!
Do, karaj amikoj, imitu junulojn,
ni ankaux al Pekin' por mielvojagxo!
2.
Ekstaze! Ni trovis nin cxiun najbara!
Cxu tio --- nur songxo aux vere reala?
Ni folis, babilis noktmeze, maldorme,
cxar cxiu minuto por ni ja tro kara!
3.
Torentas babilo konkure, pri kio?
Amplekse! pri lingvo kaj antologio,
movado, misio kaj verk-ambicio,
ravite, sed des pli... pri la poezio...
4.
Fratine babilis en tiuj vesperoj
l' edzinoj ankaux pri diversaj aferoj:
Viv', gxojo, cxagreno en verd-familioj,
Ho, kiom similas la samaj esperoj!
5.
Jes, vivis esperantist' jam maltrankvile,
sed kiel edzino--- ecx pli malfacile,
cxar ni pacience nin tenis honestaj---
Post pluvo la suno radias pli brile.
6.
Cxu venus malfrue la mielveturo?
Sed same delicas la fresxa plezuro.
Ni fotu nin cxie: cxe Placo Tian'anmen,
Malnova Palaco, kaj sur la Grandmuro.
7.
Cxe Ronda Altar' je mistera sublimo,
sxi pie pregxis al Cxiel' kun estimo,
ne por si mem, sed pri pluvo por popolo.
Ho, nobla kaj senegoisma animo!
8.
Sep tagojn intime kunvivis verdkoroj.
Nun venis finfine la adiauxhoroj.
Ekpluvis. Bedauxris ecx ankaux l' cxielo.
Ni versis, kaj dauxros la belaj memoroj.